Поруке: 18
Језик: Esperanto
Demian (Погледати профил) 13. септембар 2012. 09.37.04
Ĝis nun mi uzis Unity kaj Gnome (Fedora). Nun provas Xfce pere de Viva KD. Kaj ĝi estas pli rapida ol Gnome, eĉ nun, kiam mi jam ne instalis ĝin.
Estas granda surprizo! Mi baldaŭ instalos Fedora-on 17 kun Xfce labortabla ĉirkaŭaĵo!
===
Por terminoj komputilsciencaj, konsultu: Komputeko! (plejparte por angla parolantoj. Sed mi esperas ke ankaŭ ekzistas similaj retejoj por parolantoj de aliaj lingvoj)
untech (Погледати профил) 13. септембар 2012. 11.58.09
Demian:Kiujn el la superaj (aŭ iu alia) labortablaj ĉirkaŭaĵoj vi preferas, kaj kial?Mi uzas Awesome-on, kahela fenestroadministrilo. Ĝi estas simpla, rapida, konvena kaj flexebla.
Vilius (Погледати профил) 13. септембар 2012. 12.26.07
En malnovega tekokomputilo, kiun mi uzas de tempo al tempo mi uzas XFCE, ĉar la bedaŭra maŝineto ne estas sufiĉe forta por uzi la novan Gnome'on.
Kirilo81 (Погледати профил) 13. септембар 2012. 13.03.45
marcuscf (Погледати профил) 13. септембар 2012. 13.41.17
Bedaŭrinde la programistoj de ĉiuj ĉirkaŭaĵoj de tempo al tempo refaras ĉion, kaj transformas bone uzeblan programaron en novigan malmaturan programaron, kun tre novaj ideoj kaj novaj problemoj...
darkweasel (Погледати профил) 13. септембар 2012. 14.27.51
MATE ankoraŭ ne maturiĝis kaj sur mia malnova komputilaĉo de tempo al tempo uzis, kiam mi ĝin provis, 100% de la procesora forto sen iu videbla kialo.
KDE mi neniam vere ŝatis. Tial mi uzas nun Xfce, kvankam ankaŭ pri ĝi mi ne plene kontentas. Ho, GNOME 2 revenu!
Demian (Погледати профил) 13. септембар 2012. 14.38.51
darkweasel:GNOME 3 kaj Unity estas teruraj fuŝaĵoj.Mi jam aŭskultis tion kelkfoje. Multaj personoj diras ke Unity kaj Gnome 3 estas malbonaj. Eĉ Linus Torvalds diris antaŭ kelke da tempo ke li forĵetas novan Gnome-on por Xfce.
Al mi Unity ests belega. Gnome ankaŭ estas belega.
Xfce estas simpla. Sed ĝi estas rapida. (Tion mi spertis hodiaŭ.)
Do, ĉu vi (aŭ iu alia) bonvole klarigos, kial uzantoj de Linux tiom malŝatas Gnome-on kaj Unity-on?
Dankon!
darkweasel (Погледати профил) 13. септембар 2012. 20.00.14
Demian:Ĉu vi antaŭe ĝuis la agrablegan flekseblecon de GNOME 2? En Unity mi neniam vere trovis, kie estas kio, kaj al mi mankis emo plu esplori. GNOME 3 mi ne vere longe uzis, sed jam la unua rigardo ŝajnis multe malpli fleksebla ol GNOME 2.
Al mi Unity ests belega. Gnome ankaŭ estas belega.
Xfce ne atingas GNOME 2, sed almenaŭ estas sufiĉe bona. Ĉiuokaze, mi ne certas, ĉu aĉetinte tekokomputilon (fine de tiu ĉi monato) mi entute plu uzos Linux.
creedelambard (Погледати профил) 13. септембар 2012. 20.25.45
Unity mi uzas sur mia (pli nova kaj pli forta) tekokomputilo, kaj XFCE mi uzas sur mia (pli malnova kaj pli malforta) servilo.
Demian (Погледати профил) 14. септембар 2012. 02.21.23
darkweasel:Ĉu vi antaŭe ĝuis la agrablegan flekseblecon de GNOME 2? En Unity mi neniam vere trovis, kie estas kio, kaj al mi mankis emo plu esplori. GNOME 3 mi ne vere longe uzis, sed jam la unua rigardo ŝajnis multe malpli fleksebla ol GNOME 2.Gnome 2? Mi aĉetis komputilon en 2009 kaj instalis Ubuntu-on (Natty Narhwal). Ĝi estas Unity. Do mi neniam spertis Gnome-on 2.
Xfce ne atingas GNOME 2, sed almenaŭ estas sufiĉe bona. Ĉiuokaze, mi ne certas, ĉu aĉetinte tekokomputilon (fine de tiu ĉi monato) mi entute plu uzos Linux.
Same, kiam mi komencis uzi Fedora-on 16, ĝi jam elektis Gnome-on 3 kiel ĝia defaŭlta labortabla ĉrikaŭaĵo.
Do, Unity kaj Gnome 3 estis miaj unuaj labortablaj ĉirkaŭaĵoj post alveno en la Linux-a mondo.
Nun mi uzas Xfce-on. Ĝi aspektas al mi pli rapida ol Gnome. Mi ŝatas ĝin!