Sadržaj

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.

od codesito, 13. rujna 2012.

Poruke: 41

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaz profila) 14. listopada 2012. 10:52:22

maratonisto:
Se Vi opinias, ke iu artikolo estas malbona, plibonigu ĝin, ne kalumniu.
+1

Kiel en ĉiu Vikipedio, en la Esperanta Vikipedio estas kaj bonaj kaj malbonaj artikoloj. Pliboniĝi povas ĝia kvalito nur, se iu fakte faras ion por tio. Tute ne estas tiel, ke tio ne estas bonvenigata, kaj nur, se tiel estus, vi povus plendi pri tio.

Estas ĝuste, ke nuntempe ankoraŭ multaj artikoloj en Esperanto estas malpli ampleksaj ol iliaj alilingvaj ekvivalentoj, sed ankaŭ tio dependas de tio, kun kiuj alilingvaj Vikipedioj oni komparas ĝin. Evidente se oni komparas kun la anglalingva Vikipedio, la rezulto povas esti preskaŭ nur, ke ĉiu Vikipedio krom ĝi estas neuzebla kaĉo ...

Natrag na vrh