K vsebini

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.

od codesito, 13. september 2012

Sporočila: 41

Jezik: Esperanto

codesito (Prikaži profil) 13. september 2012 20:06:00

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.
La tempo por eo pasis, antaŭ pli ol cent jaroj Eŭropo decidis rifuzi eon kaj sin prezenti al la mondo kun ĉ. ok malfacilaj eŭropaj lingvoj anstataŭ unu simpla, estis ilia sankta misio por la altrudo de siaj lingvoj al la mondo.
Estis landoj kiuj devis suferi la altrudon de kelkaj sinsekvaj eŭropaj lingvoj, Tanzania, Filipinoj, Ktp. ktp. La decido rifuzi eon signifis ĝia fiasko kaj la morto de la espero. nun estas la tempo de la supervivado en mondo kun malcerta estonteco.

eitanulo (Prikaži profil) 13. september 2012 20:24:43

codesito:La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.
La tempo por eo pasis, antaŭ pli ol cent jaroj Eŭropo decidis rifuzi eon kaj sin prezenti al la mondo kun ĉ. ok malfacilaj eŭropaj lingvoj anstataŭ unu simpla, estis ilia sankta misio por la altrudo de siaj lingvoj al la mondo.
Estis landoj kiuj devis suferi la altrudon de kelkaj sinsekvaj eŭropaj lingvoj, Tanzania, Filipinoj, Ktp. ktp. La decido rifuzi eon signifis ĝia fiasko kaj la morto de la espero. nun estas la tempo de la supervivado en mondo kun malcerta estonteco.
Jes

fajrkapo (Prikaži profil) 13. september 2012 20:45:55

Malgraŭ tio, Eo estas la plej, eĉ la nura, kona nenacia lingvo en la mondo. Oni ne devu malesperi, sed lerni bone la lingvon por instrui aliajn. Jus pli bonaj instruistoj, des pli lernantoj povas aperi. La milito daŭras kaj Esperanto ankoraŭ estas la plej bona helplingvo, sed la plimulto malscias tion. Kun interreto, kaj ĝiaj modoj, unu tagon ni povas havi grandan surprizon, kaj esperantistoj devas esti ĉiam pretaj por tio.

hebda999 (Prikaži profil) 13. september 2012 21:27:44

codesito:La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.
Kial fiasko? La lingvo ne fiaskis, nur ankoraŭ ne venkis. La estonteco estas esperanta. Ni ne batalas per armiloj, soldatoj, potenco, ekonomio, ktp. Tial la progreso ne estas rapida.

darkweasel (Prikaži profil) 13. september 2012 21:32:05

hebda999:La estonteco estas esperanta.
Povas esti. Ne nepre estos, la lingvo povas ankaŭ ankoraŭ dum jarcentoj iomete uziĝi kiel nun kaj poste eble tute ne plu esti uzata. Ni povas klopodi krei sufiĉe da enhavo en Esperanto, ke tio ne okazos kaj la lingvo eble eĉ pliuzatiĝos.

creedelambard (Prikaži profil) 13. september 2012 21:48:20

Mia Esperanto fartas bone, dankon. Mi bedaŭras vian.

fajrkapo (Prikaži profil) 13. september 2012 22:17:15

Eble pli bone la fadentitolo estus "la fiasko de Eo estOs la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo", ĉar Eo ne fiaskis, sed eble jes Eŭropo kaj la mondo. Krome, per la Esperantfiasko mortus ĉiame la ideo de nenacia facila lingvo, kaj la homaro estonte, ĉiam memorus la ekzemplon de la esperantfiasko de tiuj estintaj homoj kiuj provis krei artefaritan lingvon.

Hundies19 (Prikaži profil) 14. september 2012 01:11:38

Mi ne opinias ke la fiasko de Esperanto estas vere kulpo de Eŭropo. La kulpo povas esti de iuj de la nacioj de Anglujo kaj Francujo (inter aliaj mi certas), eble. Plej probable kvankam, la malfacilo de fondi internatian lingon tiun kui subtenas ne unu nacion tre pli ol la aliaj ke estas la kaŭzo de kion ni nomas "Esperanta Fiasko". Ni davas iĝi pli kreemaj kaj pli sagacas por venki la defion de naciaj lingvoj kontraŭ la pli justa lingvo Esperanto..

patrik (Prikaži profil) 14. september 2012 02:56:48

La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.

Vilius (Prikaži profil) 14. september 2012 06:23:00

creedelambard:Mia Esperanto fartas bone, dankon. Mi bedaŭras vian.
Trafe ridulo.gif

Nazaj na začetek