Към съдържанието

Dio donacas tri lingvojn al vi.

от baibaibibi, 14 септември 2012

Съобщения: 38

Език: Esperanto

Interretano (Покажи профила) 14 септември 2012, 23:39:23

Krom la lingvojn, kiujn mi jam scipovas, mi sxatus povi paroli la cxinan, la portugalan, kaj la polan.

vincas (Покажи профила) 15 септември 2012, 10:26:56

Mi volus scii...

1. anglan
2. polan
3. latvan

kaj mi ankaŭ volus scii rusan kaj svedan ridulo.gif

creedelambard (Покажи профила) 15 септември 2012, 10:34:59

Yakunin:ridulo.gif ... kaj de virina koro!
Eĉ se viro scius la lingvon de virina koro, neniu viro komprenus ĝin, au iun ajn pri virinoj . . .

PosmoX (Покажи профила) 15 септември 2012, 13:55:48

Mi parolas jam la Hispanan de naske kaj la Anglan preskaŭ flue, kaj iom de Esperanto.
Mi volus paroli eble la Svedan, la Germanan kaj la Neerlandesan.

Hyperboreus (Покажи профила) 15 септември 2012, 19:08:54

Forigite

eitanulo (Покажи профила) 15 септември 2012, 19:10:24

Krom la lingvojn ke mi parolas nun, mi elektus nenion.

orthohawk (Покажи профила) 15 септември 2012, 20:28:54

baibaibibi:Ĉu estas iuj lingvoj kiujn vi volus lerni sed vi ne havas tempon, monon, kapablon, aŭ simple vi estas tro ripozema homo? Trankvila, senproblemoj, hodiaŭ Dio donacas tri lingvojn al vi. Kiujn tri lingvojn vi elektas?
Krom la denaska, tiel bone kiel la denaska? Greka, rusa, kaj Esperanto. Se kvin, mi aldoni/aligi rumana kaj kimra.

tic89 (Покажи профила) 15 септември 2012, 21:10:11

Mi elektus la maoria (lingvo de la indiĝena popolo de nov-zelando), la ĉina kaj iu gestlingvo.

creedelambard (Покажи профила) 15 септември 2012, 22:39:45

La lingvon de la eksterteruloj, kiuj unue venos al teron.

hunne68 (Покажи профила) 16 септември 2012, 08:02:41

darkweasel:Eble pli la hungara, ĉar ĝi estas unue pli malfacila por normala lernado kaj due geografie multege pli proksima.
Honoro, ke nia superuzanto volas lerni mian gepatran lingvon!

Обратно нагоре