Al la enhavo

Dio donacas tri lingvojn al vi.

de baibaibibi, 2012-septembro-14

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Interretano (Montri la profilon) 2012-septembro-14 23:39:23

Krom la lingvojn, kiujn mi jam scipovas, mi sxatus povi paroli la cxinan, la portugalan, kaj la polan.

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-15 10:26:56

Mi volus scii...

1. anglan
2. polan
3. latvan

kaj mi ankaŭ volus scii rusan kaj svedan ridulo.gif

creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-15 10:34:59

Yakunin:ridulo.gif ... kaj de virina koro!
Eĉ se viro scius la lingvon de virina koro, neniu viro komprenus ĝin, au iun ajn pri virinoj . . .

PosmoX (Montri la profilon) 2012-septembro-15 13:55:48

Mi parolas jam la Hispanan de naske kaj la Anglan preskaŭ flue, kaj iom de Esperanto.
Mi volus paroli eble la Svedan, la Germanan kaj la Neerlandesan.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-15 19:08:54

Forigite

eitanulo (Montri la profilon) 2012-septembro-15 19:10:24

Krom la lingvojn ke mi parolas nun, mi elektus nenion.

orthohawk (Montri la profilon) 2012-septembro-15 20:28:54

baibaibibi:Ĉu estas iuj lingvoj kiujn vi volus lerni sed vi ne havas tempon, monon, kapablon, aŭ simple vi estas tro ripozema homo? Trankvila, senproblemoj, hodiaŭ Dio donacas tri lingvojn al vi. Kiujn tri lingvojn vi elektas?
Krom la denaska, tiel bone kiel la denaska? Greka, rusa, kaj Esperanto. Se kvin, mi aldoni/aligi rumana kaj kimra.

tic89 (Montri la profilon) 2012-septembro-15 21:10:11

Mi elektus la maoria (lingvo de la indiĝena popolo de nov-zelando), la ĉina kaj iu gestlingvo.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-15 22:39:45

La lingvon de la eksterteruloj, kiuj unue venos al teron.

hunne68 (Montri la profilon) 2012-septembro-16 08:02:41

darkweasel:Eble pli la hungara, ĉar ĝi estas unue pli malfacila por normala lernado kaj due geografie multege pli proksima.
Honoro, ke nia superuzanto volas lerni mian gepatran lingvon!

Reen al la supro