前往目錄

Dio donacas tri lingvojn al vi.

貼文者: baibaibibi, 2012年9月14日

訊息: 38

語言: Esperanto

baibaibibi (顯示個人資料) 2012年9月14日下午1:11:38

Ĉu estas iuj lingvoj kiujn vi volus lerni sed vi ne havas tempon, monon, kapablon, aŭ simple vi estas tro ripozema homo? Trankvila, senproblemoj, hodiaŭ Dio donacas tri lingvojn al vi. Kiujn tri lingvojn vi elektas?

efilzeo (顯示個人資料) 2012年9月14日下午2:07:52

Se Fortuno donacus al mi tri lingvojn, mi ŝatus ricevi latinan, maljunan grekan kaj rusan.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年9月14日下午2:35:17

Por mi tio estas la itala, la slovaka, kaj por la tria lingvo mi ne povas decidi inter la nederlanda kaj la hungara. Eble pli la hungara, ĉar ĝi estas unue pli malfacila por normala lernado kaj due geografie multege pli proksima.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年9月14日下午2:45:57

la germanan, la japanan kaj la ĉinan.

nigra_rivereto (顯示個人資料) 2012年9月14日下午4:17:46

Mi elektus la anglan pro ĝia utileco, la italan pro ĝia beleco kaj eble la hindian pro ĝia ekzoteco kaj ĝia bela alfabeto.

Yakunin (顯示個人資料) 2012年9月14日下午4:42:27

baibaibibi:Ĉu estas iuj lingvoj kiujn vi volus lerni sed vi ne havas tempon, monon, kapablon, aŭ simple vi estas tro ripozema homo? Trankvila, senproblemoj, hodiaŭ Dio donacas tri lingvojn al vi. Kiujn tri lingvojn vi elektas?
Tri lingvojn krom la gepatra? Se jes mi elektus la anglan, la esperanton kaj la ukrainian. La angla por paroli en la reala mondo, la esperanto por paroli en la reto kaj la ukrainia por paroli en la Ukrainio ĉar mia edzino devenas de ĉi tie kaj mi preskaŭ ĉiujare ripozas en tiu lando.

whysea (顯示個人資料) 2012年9月14日下午4:52:28

La japanan - Interesega lingvo laŭ mi, sed kia studadenda skribsistemo! Mi volus tuj lerni ĝin anstataŭ studadi dum jaroj.

La sanskritan - Ĝi estas la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ parolata en la mondo...Kial ne lerni ĝin?

La naŭatlan - La plej parolata indiĝena lingvo en Meksiko. Plue, klasika naŭatla estis la lingvo de la azteka imperio. Jen, eĉ kelkaj esperantvortoj venas al ni el la naŭatla: ĉokolado, kojoto, avokado, tomato, oceloto, kaj Meksiko mem.

Yakunin (顯示個人資料) 2012年9月14日下午5:49:03

vidas vandenis:Mi volus kompreni lingvon de abeloj, lingvon de delfenoj kaj lingvon de infana koro...
ridulo.gif ... kaj de virina koro!

brodicius (顯示個人資料) 2012年9月14日下午6:21:58

Mia celo de vivo estas lerni multajn lingvojn. Kvankam kelkaj ŝajnas tro malfacila por mia kapablo, ekzemple la araba, la mongola, la kartvela, la loĵbana ktp. kiujn mi tre ŝatus lerni, tamen mi preferus pasi tempon lernante de aliaj lingvoj.

creedelambard (顯示個人資料) 2012年9月14日下午7:01:56

Aparte de la angla kaj la esperanta, mi ŝatus lerni la germanan pli bone ol kion mi nun scias, kaj ankaŭ la ĉinan, la japanan, la hispanan, kaj eble hindan, araban, svahilan . . . tro multon da lingvoj kal tro malmulton da tempo.

回到上端