Meddelelser: 42
Sprog: Esperanto
auxro (Vise profilen) 22. sep. 2012 12.12.24
Pli efike estus:
1. Malgrandigi uzon de gaso por hejtado (renovigi domojn, enkonduki pli ŝparemajn teknologiojn en uzo de energio).
2. Anstataŭigi energion de gaso per alternativaj tipoj de energio.
3. Konstrui aliajn vojojn por ricevi gason.
La monopoleco de Gazprom en tiu ĉi regiono estas teknologia. Neniu leĝo protekcias aŭ subvencias produktojn de Gazprom. Estas problemo de niaj ŝtatoj ke ili ne sukcesis aranĝi alternativajn liverantojn, ne de Gazprom. Ĉiu firmao aŭ fabriko havas almenaŭ du liverantojn de iu grava materialo. Des pli tio validas je nivelo de ŝtato.
Vincas, jen estas litovlingva versio de la artikolo
vincas (Vise profilen) 22. sep. 2012 14.16.23
auxro:Mi volas diri ke ne eblas ekonomiaj rilatoj surbaze de perfortaj decidoj far de iuj institucioj.Laŭ mi vi miksigas du nociojn: normalajn ekonomiajn rilatojn kaj monopolajn ekonomiajn rilatojn. Monopolaj ekonomiaj rilatoj estas reguligataj, tio estas normala praktiko kaj tio ne estas perfortaj decidoj.
aŭro:Neniu leĝo protekcias aŭ subvencias produktojn de Gazprom. Estas problemo de niaj ŝtatoj ke ili ne sukcesis aranĝi alternativajn liverantojn, ne de Gazprom.Jes leĝoj ne malpermesas monopoliojn aŭ pli prezice Gazpromon, sed leĝoj malpermesas malobei al leĝoj de merkato kaj tio ne estas nia problemo tio estas problemo de Gazprom. Nia problemo estas, ke ni ne havas alternativajn liverantojn (kiel vi diris), sed el tio ne elfluas, ke Gazprom povas uzigi tion por siaj monopoliaj interesoj.
codesito (Vise profilen) 23. sep. 2012 00.41.34
Hyperboreus (Vise profilen) 23. sep. 2012 00.51.02
codesito (Vise profilen) 23. sep. 2012 07.23.48
vincas (Vise profilen) 23. sep. 2012 09.39.41
Hyperboreus:La eu ne havas armeon...codesito, uzis vorton armeo en ne direkta senco. Vi povus kompreni tion
Cetere, kiel diable estas rilata armeo al la afero pri Gazprom? Rajdu, hidalgoj... LOL.
Fuzzy (Vise profilen) 24. sep. 2012 14.28.59
vincas:Estas aliaj konsiderendaj aferoj krom la mono. Eble al Putin ne plaĉas tio ke iu alia krom li provas influi Gazpromon. Tiam li facile povas malatenti ĉiujn monajn punojn, ja la potenco pli gravas.Fuzzy:Kial Gazprom ne povas decidi? Kio okazos se ĝi rifuzos pagi la monpunon al EU? Kiam okazis malagordoj kun Ukraino Gazprom simple ĉesis liveri gason. Kial ĝi ne agu simile rilate al EU?Gazprom ne ĉesos liveri gason al Eu, ĉar EU pagas bonan monon kaj Gazpromaj uloj ne estas tiom stultaj, ke ili rifuzus monon. Kaj EU estas multe pli forta ol Ukraino kaj havas pli da iloj por influi Gazprom. Pri monpuno. Ĉu Microsoft ne pagis? Pagus ankaŭ Gazprom. Mi ne scias ĉu Gazprom gajnos monpunon aŭ ne, sed mi certas, ke Gazprom devos obei al reguloj de EU. Kio okazos se Gazprom rifuzus pagi monpunon? Ĉu Gazprom ne havas monon en Eŭropaj bankoj? EU povus simple aresti tiun monon.
vincas:Nu vi ja scias ke sangavida diktatoro Putin tute malatentas sorton de la popolo. Li simple faras tion kio fortigas lian potencon sendepende ĉu tio suferigas homojn aŭ ne.
Fuzzy:Kial vi pensas ke la sorto de la kaliningradaj rusoj iel influas decidojn de Gazprom?Certe influus. Ĉar Kaliningrado estas tre grava por Rusio milite kaj geopolitike. Putino ankaŭ ne volas, ke en Kaliningrado ekaperus apartizmaj ideoj, kiel reago al tia ago.
Kaj vi ja scias ke rusaj sklavemuloj ŝatas esti subpremataj de la ŝtato. Ju pli suferas la popolo des pli populara iĝas la diktatoro. Ĉu ne? Do la kaliningradanoj volonte rifuzos de la gaso se Putin diros al ili ke tio necasas por la ŝtato.
vincas:Gazprom ja estas regulata de rusiaj leĝoj. Jen Putin jam malpermesis al ĝi doni al la kontrolistoj de EU siajn dokumentojn. Do la regulado bone funkcias, ĉu ne
Fuzzy:Se Gazproma gaso ne estas konkurkapabla, do pri kio entute temas? Kial puni Gazpromon anstataŭ simple uzi gason de aliaj liveristoj?Temas pri tio, ke Gazprom en kelkaj ŝtatoj estas monopolisto kaj monopolistoj devas esti regulataj. Sed kiel mi diris monopolo de Gazprom estas nur provizora.
vincas (Vise profilen) 25. sep. 2012 09.49.02
Fuzzy:Nu vi ja scias ke sangavida diktatoro Putin tute malatentas sorton de la popolo. Li simple faras tion kio fortigas lian potencon sendepende ĉu tio suferigas homojn aŭ ne.Ha, vi komencis paroli ironie. Ĉu vi ne voĉdonis por tia sangavida diktatoro? Sed mi vidis, ke ne ĉiuj rusoj amas Putinon. Multe da rusoj iras protesti kontaŭ Putin. Kaj mi tian kuraĝon tre respektas.
Kaj vi ja scias ke rusaj sklavemuloj ŝatas esti subpremataj de la ŝtato. Ju pli suferas la popolo des pli populara iĝas la diktatoro. Ĉu ne? Do la kaliningradanoj volonte rifuzos de la gaso se Putin diros al ili ke tio necasas por la ŝtato.
Fuzzy:Gazprom ja estas regulata de rusiaj leĝoj. Jen Putin jam malpermesis al ĝi doni al la kontrolistoj de EU siajn dokumentojn. Do la regulado bone funkcias, ĉu neDo por tia "regulado" EU kaj komencis la esploradon. Kaj ne gravas, ke Putin jam malpermesis al EU doni dokumentojn, EU havas dokumentojn sufiĉe. Eble vi memoras, ke antaŭ unu jaro EU faris traserĉon en Gazpromaj firmeoj en Eŭropo.
Fuzzy (Vise profilen) 25. sep. 2012 12.03.03
vincas:Ne ironie, sed en la lingvo kiun parolas vi. Ĉu vi konsentas ke:Fuzzy:Nu vi ja scias ke sangavida diktatoro Putin tute malatentas sorton de la popolo. Li simple faras tion kio fortigas lian potencon sendepende ĉu tio suferigas homojn aŭ ne.Ha, vi komencis paroli ironie.
Kaj vi ja scias ke rusaj sklavemuloj ŝatas esti subpremataj de la ŝtato. Ju pli suferas la popolo des pli populara iĝas la diktatoro. Ĉu ne? Do la kaliningradanoj volonte rifuzos de la gaso se Putin diros al ili ke tio necasas por la ŝtato.
1. Putin estante kruda diktatoro ne hezitos oferi la kaliningradanojn se tio estos por li necesa?
2. Inter la kalingradanoj troviĝos ne pli multe protestantoj ol kiam temis pri la ŝtelitaj voĉdonoj?
Aŭ vi opinias alie?
Do -- Kaliningrado neniel malhelpos al Putin puni EŭroPunion per vintra malvarmo.
Eĉ pli, se li cedos al la eŭropanoj kaj malaltigos la prezojn, li sendube perdos iom da populareco. Rusoj ja amas nur fortajn estrojn.
vincas: Ĉu vi ne voĉdonis por tia sangavida diktatoro?Mi ja ankaŭ estas sklavema ruso, do kion alian mi faru.
vincas:Nu, evidente tio ne sufiĉis -- kion la komisiono atendis dum tuta jaro?
Fuzzy:Gazprom ja estas regulata de rusiaj leĝoj. Jen Putin jam malpermesis al ĝi doni al la kontrolistoj de EU siajn dokumentojn. Do la regulado bone funkcias, ĉu neDo por tia "regulado" EU kaj komencis la esploradon. Kaj ne gravas, ke Putin jam malpermesis al EU doni dokumentojn, EU havas dokumentojn sufiĉe. Eble vi memoras, ke antaŭ unu jaro EU faris traserĉon en Gazpromaj firmeoj en Eŭropo.
codesito (Vise profilen) 25. sep. 2012 16.23.16