Messages: 42
Language: Esperanto
vincas (User's profile) September 25, 2012, 6:10:13 PM
Fuzzy:Ne ironie, sed en la lingvo kiun parolas vi. Ĉu vi konsentas ke:Do ni pensas preskaŭ same. Mi ankaŭ cerbumas, ke Putin estas kruda diktatoro, sed mi dubas ĉu li povus oferti la kaliningradanojn, sed eble vi pravas. Putin estas Putin, li povas agi ĉiel.
1. Putin estante kruda diktatoro ne hezitos oferi la kaliningradanojn se tio estos por li necesa?
Fuzzy:Do -- Kaliningrado neniel malhelpos al Putin puni EŭroPunion per vintra malvarmo.Fakte mi eĉ volus tion, ĉar la tuta Eŭropo ekscios, ke Putin estas kruda diktatoro kaj pli rapide rifuzos por ĉiam uzi rusan gason.
Fuzzy:Nu, evidente tio ne sufiĉis -- kion la komisiono atendis dum tuta jaro?Sufiĉis, sed eŭropanoj devas tre grave prepari por juĝa proceso kun Gazprom, ke poste Gazprom ne diru, ke ĝi estis nur viktimo kaj ĉio estis preparita jam antaŭe. Kaj en demokratio ne ĉio estas farata subite, sed el kio vi tion povus scii. Vi ja vivas en diktatorujo kie ofte aferoj estas solvataj subite por montri kia saĝa kaj prudenta estas registaro kaj Putin. Sed ne perdu esperon demokratio ne ekaperas dum unu nokto, por atingi demokration oni devas multe lerni kaj labori kaj sendube iam en Rusio estos demokratio. Mi eĉ diros al vi la sekreton, sed vi devas al neniu tion malkaŝi. Mi mem pensas, ke en Litovio ne ĉio estas bone kaj ni havas problemojn.
Fuzzy:Mi ja ankaŭ estas sklavema ruso, do kion alian mi faru.Nu, kial vi tiel malbone parolas pri si mem. Vi estas tre prudenta kaj saĝa ruso mi volus esti via amiko, sed mi ne estas certa ĉu vi volus amiki kun mi. Eble mi al vi ŝajnas tro malamika
Vi demandis kion alian vi povus fari? Vi certe povus protesti kontraŭ Putin. Iri surstrate kun sloganoj en buŝo kaj kun afiŝoj enmane, kia ŝtelisto kaj kia kruda diktatoro Putin estas. Kaj poste suferi batadojn de kruelaj policistoj fali teren kaj senti doloron, sed sampempe fieri pri tio, ke vi kuraĝis diri la veron al vizaĝo de diktatoro. Ĉar pli bone sidi en prizono ol putri el timo kiel grada timulo.
codesito:Ĉu vere estas saĝe por eu izoligi, minaci rusion? Ĉu oni vere povas izoligi tiun landon? Ĉu paca proksimiĝo al rusio ne estus pli grava por eu ol opinioj de litovanoj, gvatemalanoj aŭ usonanoj?Ĉu ligno jam finiĝis?
codesito (User's profile) September 25, 2012, 7:47:16 PM
vincas (User's profile) September 26, 2012, 9:21:40 AM
codesito:Hispanio ne produktas hidrokarburojn sed Bonŝance ni havas la sunon, kiu sufiĉe varmigas eĉ dum vintro! Do ni ne bezonas lignon.La demando estis ŝerco, ĉar vi ankaŭ ŝercis pri la temo.
Nun pli serioze. Neniu izoligas aŭ minacas Rusion. La samaj EU leĝoj validas por Britujo, Norvegio ktp, kaj Rusio ne estas escepto.
Fuzzy (User's profile) September 26, 2012, 12:31:57 PM
vincas:...Putin estas Putin, li povas agi ĉiel.Do vi deziras malvarmigi tutan Eŭropon por ke rusoj ne vendu al ĝi sian gason? Sed se ni ne vendos la gason, kion ni manĝos? Vi ja scias ke la gaso estas nia la sola vendebla aĵo! Ni denove ege malriĉiĝos, ĉu tio feliĉigos vin? Ĉu vi pretas igi viajn eŭropajn amikojn hejtigi domojn per ligno nur por ke rusaj infanoj ne havu sufiĉe da manĝaĵo?
Fuzzy:Do -- Kaliningrado neniel malhelpos al Putin puni EŭroPunion per vintra malvarmo.Fakte mi eĉ volus tion, ĉar la tuta Eŭropo ekscios, ke Putin estas kruda diktatoro kaj pli rapide rifuzos por ĉiam uzi rusan gason.
vincas:Por ni tio ne gravas, ĉar rusoj ĉiukaze ne kredas je justeco de iuj ajn juĝprocesoj, ĉu preparitaj aŭ ne. "Kiam forto ordonas, leĝo pardonas".
Fuzzy:Nu, evidente tio ne sufiĉis -- kion la komisiono atendis dum tuta jaro?Sufiĉis, sed eŭropanoj devas tre grave prepari por juĝa proceso kun Gazprom, ke poste Gazprom ne diru, ke ĝi estis nur viktimo kaj ĉio estis preparita jam antaŭe.
vincas:Kaj en demokratio ne ĉio estas farata subite, sed el kio vi tion povus scii. Vi ja vivas en diktatorujo kie ofte aferoj estas solvataj subite por montri kia saĝa kaj prudenta estas registaro kaj Putin. Sed ne perdu esperon demokratio ne ekaperas dum unu nokto, por atingi demokration oni devas multe lerni kaj labori kaj sendube iam en Rusio estos demokratio.Nu, kiam nenio okazadas subite, ni rusoj komencas enui. Ni ne ŝatas tro trankvilan kaj antaŭvideblan vivon. Do la demokratio ne taŭgas por ni.
vincas:Tute ne, vi skribas absolute ne malamike. Vi nur dezirus senigi mian malriĉan landon de la mono de riĉegaj eŭropanoj, jen bagatelo. Oni ne zorgu pri tio.
Fuzzy:Mi ja ankaŭ estas sklavema ruso, do kion alian mi faru.Nu, kial vi tiel malbone parolas pri si mem. Vi estas tre prudenta kaj saĝa ruso mi volus esti via amiko, sed mi ne estas certa ĉu vi volus amiki kun mi. Eble mi al vi ŝajnas tro malamika
vincas:Estus strange por mi batali kontraŭ Putin kiam mi vidas neniun pli taŭgan por estri Rusion. Se la homo batalas kontraŭ tio kion li opinias la plej bona, tio laŭ mi estas skizofrenio. Mi ne estas tia.
Vi demandis kion alian vi povus fari? Vi certe povus protesti kontraŭ Putin. Iri surstrate kun sloganoj en buŝo kaj kun afiŝoj enmane, kia ŝtelisto kaj kia kruda diktatoro Putin estas.
vincas:Kaj poste suferi batadojn de kruelaj policistoj fali teren kaj senti doloron, sed sampempe fieri pri tio, ke vi kuraĝis diri la veron al vizaĝo de diktatoro. Ĉar pli bone sidi en prizono ol putri el timo kiel grada timulo.Mazoĥisto mi ankaŭ ne estas. Plej bone mi spektos per televidilo kiel kruelaj policistoj batas la skizofrenulojn, kaj kiel Putin propramane malŝaltas la gasklapon.
vincas (User's profile) September 27, 2012, 8:45:10 AM
Fuzzy:Do vi deziras malvarmigi tutan Eŭropon por ke rusoj ne vendu al ĝi sian gason? Sed se ni ne vendos la gason, kion ni manĝos? Vi ja scias ke la gaso estas nia la sola vendebla aĵo! Ni denove ege malriĉiĝos, ĉu tio feliĉigos vin? Ĉu vi pretas igi viajn eŭropajn amikojn hejtigi domojn per ligno nur por ke rusaj infanoj ne havu sufiĉe da manĝaĵo?
Fuzzy: Vi nur dezirus senigi mian malriĉan landon de la mono de riĉegaj eŭropanoj, jen bagatelo. Oni ne zorgu pri tio.Tio estis mia nigra humuro.
Certe Rusio estas riĉa lando, sed estas homoj, kiuj zorgas nur pri si mem kaj ne donas monon al aliaj rusoj. Se EU ne aĉetos gason eble aĉetos Japanio kaj Ĉinio kaj rusaj infanoj havos kion manĝi. Kaj se ankaŭ Putin ne aĉetus kaj ne fabrikus multe da armiloj, infanoj ĉiam havus kion manĝi. Mi ne volas senigi Rusion de la mono, mi nur volas ke Gazprom agus honeste. Litovio multe pagas por gaso kaj infanoj en Litovio ankaŭ volas manĝi
Fuzzy:Estus strange por mi batali kontraŭ Putin kiam mi vidas neniun pli taŭgan por estri Rusion. Se la homo batalas kontraŭ tio kion li opinias la plej bona, tio laŭ mi estas skizofrenio. Mi ne estas tia.Sed vi mem diris, ke Putin estas kruda diktatoro kaj eĉ sangavida. Kaj ĉu toleri malbonon estas bone. Certe estus pli bona estro ol Putin, ĉar Putin simple forigas siajn rivalojn.
Fuzzy:Mazoĥisto mi ankaŭ ne estas. Plej bone mi spektos per televidilo kiel kruelaj policistoj batas la skizofrenulojn, kaj kiel Putin propramane malŝaltas la gasklapon.Vi fierus ne pri doloro, sed pri tio ke malgraŭ batadoj vi ne timas protesti kontraŭ Putin.
Fuzzy:kaj kiel Putin propramane malŝaltas la gasklaponĈu Putin volas, ke rusaj infanoj ne havus kion manĝi? Mi ne komprenas kial vi subtenas lin. Via diktatoro estas tre kruela, ĉar por li malsataj infanoj tute ne gravas.
Fuzzy (User's profile) September 27, 2012, 10:12:14 AM
vincas:Jes ja, tial la infanoj estas tute en ordo, malgraŭ vi kaj Eŭropa komisiono.
Certe Rusio estas riĉa lando, sed estas homoj, kiuj zorgas nur pri si mem kaj ne donas monon al aliaj rusoj. Se EU ne aĉetos gason eble aĉetos Japanio kaj Ĉinio kaj rusaj infanoj havos kion manĝi.
vincas:Kaj se ankaŭ Putin ne aĉetus kaj ne fabrikus multe da armiloj, infanoj ĉiam havus kion manĝi. Mi ne volas senigi Rusion de la mono, mi nur volas ke Gazprom agus honeste. Litovio multe pagas por gaso kaj infanoj en Litovio ankaŭ volas manĝiSe Rusio malhavus multe da armiloj tiam eŭropanoj simple senpage forpenus de ni tutan gason kaj nafton. Jen vidu Libion, Irakon. Ĝuste tion vi ja nomus "honesta ago".
vincas:Putin estas kruda diktatoro laŭ VIA vidpunkto. Sed fakte li estas multe pli demokratema ol plimulto de rusia popolo, kaj pli demokratema ol la revoluciemaj opoziciuloj protestantaj surstrate. Kiujn rivalojn Putin forigis? Se vi scias iujn, diru, ne kaŝu tion en sekreto.
Fuzzy:Estus strange por mi batali kontraŭ Putin kiam mi vidas neniun pli taŭgan por estri Rusion. Se la homo batalas kontraŭ tio kion li opinias la plej bona, tio laŭ mi estas skizofrenio. Mi ne estas tia.Sed vi mem diris, ke Putin estas kruda diktatoro kaj eĉ sangavida. Kaj ĉu toleri malbonon estas bone. Certe estus pli bona estro ol Putin, ĉar Putin simple forigas siajn rivalojn.
vincas:Mi ja diris ke mi malhavas kialon protesti kontraŭ Putin. Do mi estus mazoĥisto fieri pri senkiale suferata doloro.
Fuzzy:Mazoĥisto mi ankaŭ ne estas. Plej bone mi spektos per televidilo kiel kruelaj policistoj batas la skizofrenulojn, kaj kiel Putin propramane malŝaltas la gasklapon.Vi fierus ne pri doloro, sed pri tio ke malgraŭ batadoj vi ne timas protesti kontraŭ Putin.
vincas:[/quote]Dank'al Putin nia ŝtato havas sufiĉe da mono por travivi ĝis la tempo kiam eŭropanoj rekonsciiĝos kaj ĉesos tranĉi tubon per kiu ili mem spiras.
Fuzzy:kaj kiel Putin propramane malŝaltas la gasklaponĈu Putin volas, ke rusaj infanoj ne havus kion manĝi? Mi ne komprenas kial vi subtenas lin. Via diktatoro estas tre kruela, ĉar por li malsataj infanoj tute ne gravas.
vincas (User's profile) September 27, 2012, 11:49:12 AM
Fuzzy:Putin estas kruda diktatoro laŭ VIA vidpunktoHo kara, ĉu vi mem ne memoras, kion vi skribis?
Fuzzy:Nu vi ja scias ke sangavida diktatoro Putin tute malatentas sorton de la popolo.
Fuzzy:1. Putin estante kruda diktatoro ne hezitos oferi la kaliningradanojn se tio estos por li necesa?Mi ĝojas, ke niaj opinioj pri Putin estas la SAMAJ
Fuzzy: Jen vidu Libion, Irakon. Ĝuste tion vi ja nomus "honesta ago".Sed Rusio voĉdonis en UN por tia honesta ago, ke ni povus uzi armilojn en Libio.
Fuzzy:Kiujn rivalojn Putin forigis? Se vi scias iujn, diru, ne kaŝu tion en sekreto.Ĉu vi forgesis pri Mikhail Khodorkovsky?
Fuzzy:Dank'al Putin nia ŝtato havas sufiĉe da mono por travivi ĝis la tempo kiam eŭropanoj rekonsciiĝos kaj ĉesos tranĉi tubon per kiu ili mem spiras.Se mi bone memoras Rusio liveras 25 % gason en la tuta EU. Ne tiom multe, ĉu jes. En Litovio pli multe, sed feliĉe ni tuj havos aliajn liverantojn kaj povos montri mezan fingron al Putin :]
Fuzzy (User's profile) September 27, 2012, 12:21:22 PM
vincas:Kion vi ne komprenas? Vi skribis ke rusian gason ĉiukaze iu aĉetos. Vi pravas.Fuzzy:Jes ja, tial la infanoj estas tute en ordo, malgraŭ vi kaj Eŭropa komisiono.Bonvolu ekspliki pli precize
vincas:Mi jam skribis ke mi penas paroli kun vi en la lingvo por vi komprenebla. De via vidpunkto Putin estas diktatoro. Bone, ni ne diskutu pri tio.
Fuzzy:Putin estas kruda diktatoro laŭ VIA vidpunktoHo kara, ĉu vi mem ne memoras, kion vi skribis?
Fuzzy:Nu vi ja scias ke sangavida diktatoro Putin tute malatentas sorton de la popolo.Fuzzy:1. Putin estante kruda diktatoro ne hezitos oferi la kaliningradanojn se tio estos por li necesa?Mi ĝojas, ke niaj opinioj pri Putin estas la SAMAJ
Sed de mia vidpunkto li estas malpli diktatorema ol aliaj rusiaj politikistoj en la tuta rusia historio.
Ĉiukaze li sendube facile povas senigi Eŭropon de gaso. Mi ĝojas ke niaj opinioj pri tio estas la samaj.
vincas:En la kazo pri Libio Rusio kaj Ĉinio voĉdonis nur por estigo de senfluga zono. Sed NATOaj landoj insolente trompis nin kaj la ĉinojn kaj okazigis abomenindan buĉadon. Ĉu vi ne memoras tion?
Fuzzy: Jen vidu Libion, Irakon. Ĝuste tion vi ja nomus "honesta ago".Sed Rusio voĉdonis en UN por tia honesta ago, ke ni povus uzi armilojn en Libio. Ĉu vi tio ankaŭ ne povas memori?
vincas:Vi verŝajne ŝercas? Ĉu ni elektu kiel prezidento homon, kiu ŝtelmaniere havigis al si grandegan sovetunian propraĵon kaj poste intencis vendi ĝin eksterlanden?
Fuzzy:Kiujn rivalojn Putin forigis? Se vi scias iujn, diru, ne kaŝu tion en sekreto.Ĉu vi forgesis pri Mikhail Khodorkovsky?
Pri Ĥodorkovskij mi havas nur unu demandon al Putin: kial li ankoraŭ ne enkarcerigis ankaŭ Abramoviĉ kaj kial li permesis eskapi al Berezovskij kaj Gusinskij.
vincas:Ne tiom multe en aliaj cirkonstancoj, ne kiam la krizo minacas al tuta ekzistado de EU. La momento por kvereloj ne estas tre bona, ĉu ne?
Fuzzy:Dank'al Putin nia ŝtato havas sufiĉe da mono por travivi ĝis la tempo kiam eŭropanoj rekonsciiĝos kaj ĉesos tranĉi tubon per kiu ili mem spiras.Se mi bone memoras Rusio liveras 25 % gason en la tuta EU. Ne tiom multe, ĉu jes. En Litovio pli multe, sed feliĉe ni tuj havos aliajn liverantojn kaj povos montri mezan fingron al Putin :]
auxro (User's profile) September 27, 2012, 1:31:06 PM
Kaj mi komprenas ke EU estas komunumo kiu baziĝas sur unu komuna merkato. Tiu merkato garantias liberan movadon de varoj interne. Kaj samtempe antaŭvidas komunajn regulojn por varoj aĉetataj de triaj landoj. Koncerne gason de Gazprom, ĝia prezo kontraŭ kiu aĉetas EU ŝtatoj ne rajtas varii pli ol 30%. Alimaniere tio estas konsiderata kiel diskriminacio de iu lando. Tio okazas nun inter EU kaj Gazprom. Temas nek pri milito inter EU kaj Gazprom, nek pri rifuzo de ĝia gaso.
Nur pri egalaj rajtoj de ĉiuj landoj kiuj subskribis saman ĉarton enirinte EU.
Sed estas mia persona opinio ke merkato de EU povus esti malpli reguligata kaj protektata. Kaj laŭ certaj ekonomistoj eĉ se ekzistas ununura partoprenanto en la merkato, tio ne ĉiam signifas monopolion, ĝis kiam alia produktanto havas eblecon ĉiam ajn enveni aŭ se ekzistas aliaj substituaĵoj de varoj, kiujn produktas tiu sola produktanto.
vincas (User's profile) September 28, 2012, 8:10:25 AM
Fuzzy:Mi jam skribis ke mi penas paroli kun vi en la lingvo por vi komprenebla. De via vidpunkto Putin estas diktatoro.Vi iom eraris pri mia lingvo. Antaŭ nia diskuto mi rekte ne pensis, ke Putin estas diktaroro. Li certe laŭ mi estis tre malbona homo, ŝtelisto, krimulo ktp, sed en mia stulta kapo ial ne venis la ideo, ke Putin estas diktatoro. Nun mi tre bone enkapiĝis, ke Putin estas diktatoro kaj vi estas iom kulpa por tio.
Fuzzy:Sed de mia vidpunkto li estas malpli diktatorema ol aliaj rusiaj politikistoj en la tuta rusia historio.Tio estas la sama pensado, ke Putin estas diktatoro, sed sen direkta diro. Jes Putin estas malpli dektatorema ol aliaj rusiaj politikistoj, sed malgraŭ tio Putin estas diktatoro. Do niaj opinioj, kiel mi diris, estas la samaj.
Fuzzy:Ĉiukaze li sendube facile povas senigi Eŭropon de gaso. Mi ĝojas ke niaj opinioj pri tio estas la samaj.Ne tute samaj. Putin tion fakte ne povas fari, kvankam li estas diktatoro.
Fuzzy:Vi verŝajne ŝercas? Ĉu ni elektu kiel prezidento homon, kiu ŝtelmaniere havigis al si grandegan sovetunian propraĵon kaj poste intencis vendi ĝin eksterlanden?Mikhail Khodorkovsky estis pli bona ol aliaj oligarĥoj, sed li minacis al Putin. Do Putin neniigis lin.