前往目錄

Eŭropunio komencis esploradon kontraŭ Gazprom

貼文者: vincas, 2012年9月17日

訊息: 42

語言: Esperanto

Fuzzy (顯示個人資料) 2012年9月28日下午3:46:17

vincas:...Jes Putin estas malpli dektatorema ol aliaj rusiaj politikistoj, sed malgraŭ tio Putin estas diktatoro. Do niaj opinioj, kiel mi diris, estas la samaj.
Jes, Putin estas diktatoro, rusianoj ŝatas diktatorojn kaj tial volonte voĉdonas por li. Mi jam skribis tion, ŝajne ni rondiras.[/quote]
vincas:
Fuzzy:Ĉiukaze li sendube facile povas senigi Eŭropon de gaso. Mi ĝojas ke niaj opinioj pri tio estas la samaj.
Ne tute samaj. Putin tion fakte ne povas fari, kvankam li estas diktatoro.
Kial? Diktatoroj ja estas tiaj diktatorecaj, ili faras tion kion ili deziras, nur por fortigi sian potencon. Vi ja mem prave skribis:
vincas:Putin estas Putin, li povas agi ĉiel.
vincas:
Fuzzy:Vi verŝajne ŝercas? Ĉu ni elektu kiel prezidento homon, kiu ŝtelmaniere havigis al si grandegan sovetunian propraĵon kaj poste intencis vendi ĝin eksterlanden?
Mikhail Khodorkovsky estis pli bona ol aliaj oligarĥoj, sed li minacis al Putin. Do Putin neniigis lin.
Mi malamas la oligarĥojn, do mi neniukaze voĉdonus por Ĥodorkovskij, kaj mi tute kontentas pri tio ke li estas en prizono kaj verŝajne li neniam liberiĝos.

codesito (顯示個人資料) 2012年9月28日下午4:36:46

Kiun prezon pagis la litovanoj por la gaso kaj la gasolino antaŭ la sendependeco?

vincas (顯示個人資料) 2012年9月28日下午5:03:47

Fuzzy:Mi malamas la oligarĥojn, do mi neniukaze voĉdonus por Ĥodorkovskij, kaj mi tute kontentas pri tio ke li estas en prizono kaj verŝajne li neniam liberiĝos.
Sed ĉu Putin ne iĝas mem oligarĥo?

Nikolaj73 (顯示個人資料) 2012年9月30日下午9:43:40

Putin neniam lasos Eŭropon sen gaso ĉar tio estas unua reala fonto de la landa buĝeto kaj Rusio plenplene dependas te Eŭropa mono. Jes, li kaj liaj lakeoj povas mensogi pri sendependeco de Rusio, pri putra Okcidento kaj niaj "sukcesoj" kaj plejparto de la popolo eĉ kredas al tio. miaopinie Eŭropo devas firme gardi siajn interesojn kaj ne timi Putin'on ĉar li timas Eŭropon kaj Usonon, li nur ne montras sian timon sed male montras ke li estas maastro de la situacio. krome ĉiuj liaj helpantoj havas kontojn, domojn, jahtojn ktp en Eŭropo kaj Usono, iliaj infanoj studas kaj loĝas eksterlande. el tio klare sekvas ke putin NENIAM faros VERE SERIOZAN konflikton kun Okcidento. Eŭropanoj devas malpermesi ke apartaj landoj faru apartajn traktatojn kun Putin. tio estos perfido de tuteŭropa afero. nur unueca Eŭropo estos forta.

Fuzzy (顯示個人資料) 2012年10月1日下午1:10:24

vincas:
Fuzzy:Mi malamas la oligarĥojn, do mi neniukaze voĉdonus por Ĥodorkovskij, kaj mi tute kontentas pri tio ke li estas en prizono kaj verŝajne li neniam liberiĝos.
Sed ĉu Putin ne iĝas mem oligarĥo?
Ne, li ja estas diktatoro, li ne bezonas grandegan propraĵon.

Fuzzy (顯示個人資料) 2012年10月1日下午1:22:53

Nikolaj73:Putin neniam lasos Eŭropon sen gaso ĉar tio estas unua reala fonto de la landa buĝeto kaj Rusio plenplene dependas te Eŭropa mono. Jes, li kaj liaj lakeoj povas mensogi pri sendependeco de Rusio, pri putra Okcidento kaj niaj "sukcesoj" kaj plejparto de la popolo eĉ kredas al tio. miaopinie Eŭropo devas firme gardi siajn interesojn kaj ne timi Putin'on ĉar li timas Eŭropon kaj Usonon, li nur ne montras sian timon sed male montras ke li estas maastro de la situacio. krome ĉiuj liaj helpantoj havas kontojn, domojn, jahtojn ktp en Eŭropo kaj Usono, iliaj infanoj studas kaj loĝas eksterlande. el tio klare sekvas ke putin NENIAM faros VERE SERIOZAN konflikton kun Okcidento. Eŭropanoj devas malpermesi ke apartaj landoj faru apartajn traktatojn kun Putin. tio estos perfido de tuteŭropa afero. nur unueca Eŭropo estos forta.
Jes, Eŭropo ne timu kaj montru al ĉiuj ke Putin mem estas nur timulo kaj tute ne kapablas kontraŭstari! Mi atendas tion kun grandega intereso.

auxro (顯示個人資料) 2012年10月2日下午1:56:34

codesito:Kiun prezon pagis la litovanoj por la gaso kaj la gasolino antaŭ la sendependeco?
La plej bona speco de benzino dum soveta reĝimo kostis 7 kopejkojn/litro.
Pri gaso mi ne certas, sed proporcio povus esti simila.

vincas (顯示個人資料) 2012年10月3日上午8:13:14

auxro:
codesito:Kiun prezon pagis la litovanoj por la gaso kaj la gasolino antaŭ la sendependeco?
La plej bona speco de benzino dum soveta reĝimo kostis 7 kopejkojn/litro.
Pri gaso mi ne certas, sed proporcio povus esti simila.
Sed estis nur unu tute ne grava problemeto: litovoj ne havis aŭtojn ridulo.gif

Nikolaj73 (顯示個人資料) 2012年10月3日下午9:56:09

vincas:
auxro:
codesito:Kiun prezon pagis la litovanoj por la gaso kaj la gasolino antaŭ la sendependeco?
La plej bona speco de benzino dum soveta reĝimo kostis 7 kopejkojn/litro.
Pri gaso mi ne certas, sed proporcio povus esti simila.
Sed estis nur unu tute ne grava problemeto: litovoj ne havis aŭtojn ridulo.gif
kial do? Ja estis "ŝedevroj" de sovetunia industrio: Volga, Moskviĉ, kaj ... Zaporoĵec! Eĥ! kia bedaŭro ke okcidenteŭropanoj ne komprenos mian sarkasmon!

codesito (顯示個人資料) 2012年10月4日上午6:43:08

Nikolaj73:
vincas:
auxro:
codesito:Kiun prezon pagis la litovanoj por la gaso kaj la gasolino antaŭ la sendependeco?
La plej bona speco de benzino dum soveta reĝimo kostis 7 kopejkojn/litro.
Pri gaso mi ne certas, sed proporcio povus esti simila.
Sed estis nur unu tute ne grava problemeto: litovoj ne havis aŭtojn ridulo.gif
kial do? Ja estis "ŝedevroj" de sovetunia industrio: Volga, Moskviĉ, kaj ... Zaporoĵec! Eĥ! kia bedaŭro ke okcidenteŭropanoj ne komprenos mian sarkasmon!
Tamen, la plej populara "ĉieveturilo" en Hispanio, ankoraŭ estas lada niva, en ĉiu vilaĝeto estas kelkaj.

Vincas, se la rusoj donus al via lando la gason kaj la petrolon tute senpage, ĉu vi finus ĉi tiun diskuton? Se jes, ni povas peti tion al Putin.

回到上端