Sadržaj

Ĉu lingvo vere estas lingvo, se vi nur havas unu parolanton?

od rkqb, 18. rujna 2012.

Poruke: 19

Jezik: Esperanto

rkqb (Prikaz profila) 18. rujna 2012. 23:30:32

Hodiaŭ mia instruisto de klaso pri literatura kaj kultura studoj asertis, ke lingvo, kiu nur havas unu parolanton, ne vere estas lingvo. Li diris, ke lingvo devu flui inter homojn kaj ĝi bezonas esti uzita por komuniko por esti vera lingvo.

Antaŭ ol mi trovis planlingvon per la interreto, mi ŝatis konstrui kodon (kiel Playfair-cifero ktp) kaj ankaŭ planlingvon per ĉi tiu retpaĝo. Mi pensis, ke tiuj provoj por krei planlingvon estas lingvoj, kvankam mi estis la nura parolanto.

Ĉiaokaze, laŭ via opinio, ĉu lingvo kun nur unu parolanto estas vera lingvo?

fajrkapo (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 00:00:46

Metu ni ekzemplon, antaŭ tute malaperi iu ajn amazona lingvo (ĉar ĉiuj ĝiaj parolantoj estas jam mortaj kaj tiu tribo malaperos), ĉiam estas unu kiu estos la lasta kiu parolos tiun lingvon, do, jes, daŭras tiu lingvo ĝis la lasta mortos.
Alia afero estas se tiu ajn lingvo ĉiam havis unu parolanton, tiukaze mi opinias ke ne estas vera lingvo, sed memlingvo, oni mem kreis ĝin, aŭ iu instruis iun mistere por ke iu parolu ĝin, kaj tio ne servas por io ajn.

PS: Zamenhof estis dum iu tempo la nura parolanto de Esperanto, do, jes , mi ŝanĝas mian opinion...

erinja (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 03:06:09

Ĉu mortaj lingvoj do estas "ekslingvoj" ĉar neniu plu aktive uzas ilin? Laŭ mi ili restas lingvoj ĉar ili estas uzEBLaj, eĉ se ili ne estas uzATaj.

RiotNrrd (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 03:56:47

La antikva egiptia estis parolita dum tri miljaroj (aŭ pli). Do, ĝi certe estis lingvo tiame.

Poste, ĝi estis neparolita dum ĉirkaŭ 1500 jaroj, kaj neniu sciis kiel paroli aŭ legi ĝin. Ĉu ĝi estis lingvo tiam, kvankam ĝi ne ŝanĝis eĉ ete de kiam ĝi certe estis lingvo?

Post la laboro de Jean-François Champollion dum la 1820-oj, homoj denove sciis kiel kompreni la antikvan egiptian. Ĉu ĝi tiam subite iĝis lingvo denove, kvankam ĝi (denove) ne ŝanĝis eĉ ete?

Aŭ, ĉar ni povas *legi* la antikvan egiptian, sed ne scias kiel *prononci* ĝin, tial ni ne povas ĝuste paroli ĝin. Do, se ni povas legi, sed ne paroli, ĉu ĝi estas lingvo?

Mi opinias ke ĝi estis lingvo kiam la multoj parolis ĝin, kaj ĝi estis lingvo kiam neniu parolis ĝin, kaj ĝi ankoraŭ estas lingvo kvankam ni povas legi (sed ne ĝuste paroli) ĝin.

cellus (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 15:41:53

Kompreneble ĉio kio funkcias kiel lingvo estas lingvo, eĉ se estas nur unu parolanto. La etruska lingvo ankaŭ estis lingvo, malgraŭ ke neniu povas nun kompreni ĝin.

Lingvon kiu nur unu homo parolas oni nomas idiolekton. Plej ofte ĝi estas la individua varianto de kiu ajn lingvo kiu homo parolas.

codesito (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 17:55:44

rkqb:Hodiaŭ mia instruisto de klaso pri literatura kaj kultura studoj asertis, ke lingvo, kiu nur havas unu parolanton, ne vere estas lingvo. Li diris, ke lingvo devu flui inter homojn kaj ĝi bezonas esti uzita por komuniko por esti vera lingvo.

Antaŭ ol mi trovis planlingvon per la interreto, mi ŝatis konstrui kodon (kiel Playfair-cifero ktp) kaj ankaŭ planlingvon per ĉi tiu retpaĝo. Mi pensis, ke tiuj provoj por krei planlingvon estas lingvoj, kvankam mi estis la nura parolanto.

Ĉiaokaze, laŭ via opinio, ĉu lingvo kun nur unu parolanto estas vera lingvo?
Diru al via instruisto ke se li estus la sola loĝanto de insulo, li jam ne scipovus anglan sed ioalia, kaj li jam ne estus instruisto sed stultulo.

cshtarkov (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 20:09:11

Homaj scioj pri iu ajn lingvo ne rilatas al la lingvo mem kaj ne povas ŝanĝi ĝin.
Neniu parolas praajn lingvojn nuntempe, sed ĉu pro tio ili ĉesas esti lingvoj? Kompreneble ke ne. Kio alia ili estus? Ili ne estas lingvoj uzataj aŭ eble eĉ paroleblaj, sed ja lingvoj.
Se estas ŝtono kies ekzisto neniu rimarkas kaj scias pri, ĉu ĝi ĉesas esti ŝtono? La sama principo aplikeblas al, mi pensas, ĉio. Kreitaj de homoj aĵoj ne estas esceptoj.

sudanglo (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 20:50:59

Mi pensas ke via instruisto pravas. Lingvo estas esence socia fenomeno.

Tiel, parolante ekzakte, lingvo, kiun kreis unu homo, en la momento kiam estas ankoraŭ neniuj aliaj kiuj uzas tiun lingvon, estas tiam nur ideo por lingvo - lingvo-projekto se vi volas.

La kazoj de mortaj lingvoj aŭ lingvoj mortontaj estas alia afero. Oni supozas (sufiĉe racie) ke la kriterioj (por esti nomata lingvo) estis iam plenumitaj.

Tamen estas malfacile diri kiom da parolantoj oni bezonas por ke lingvo-projekto estu juĝata transformiĝinta al plena lingvo.

La acida testo estas la nivelo de interkonsento inter la parolantoj pri la signifo de frazoj, kaj la nivelo de interkonsento pri kiuj frazoj en tiu lingvo estas bone formulitaj. Kiam tio altas, kiel estas la kazo por lingvoj kiel la franca kaj la angla, tiam la etikedo lingvo estas meritita.

La bordo inter lingvo kaj lingvo-projekto estas iom svaga. Tamen mi sentas ke Esperanto estas hodiaŭ lingvo kaj preskaŭ ĉiuj aliaj konstruitaj 'lingvoj' estas ankoraŭ nur lingvo-projektoj.

codesito (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 22:38:09

sudanglo:Mi pensas ke via instruisto pravas. Lingvo estas esence socia fenomeno.

Tiel, parolante ekzakte, lingvo, kiun kreis unu homo, en la momento kiam estas ankoraŭ neniuj aliaj kiuj uzas tiun lingvon, estas tiam nur ideo por lingvo - lingvo-projekto se vi volas.

La kazoj de mortaj lingvoj aŭ lingvoj mortontaj estas alia afero. Oni supozas (sufiĉe racie) ke la kriterioj (por esti nomata lingvo) estis iam plenumitaj.

Tamen estas malfacile diri kiom da parolantoj oni bezonas por ke lingvo-projekto estu juĝata transformiĝinta al plena lingvo.

La acida testo estas la nivelo de interkonsento inter la parolantoj pri la signifo de frazoj, kaj la nivelo de interkonsento pri kiuj frazoj en tiu lingvo estas bone formulitaj. Kiam tio altas, kiel estas la kazo por lingvo kiel la franca kaj la angla, tiam la etikedo lingvo estas meritita.

La bordo inter lingvo kaj lingvo-projekto estas iom svaga. Tamen mi sentas ke Esperanto estas hodiaŭ lingvo kaj preskaŭ ĉiuj aliaj konstruitaj 'lingvoj' estas ankoraŭ nur lingvo-projektoj.
Tamen mi pensas ke tiu ne estas la punkto. La instruisto ne parolas pri planlingvoj sed pri lingvoj.
Lingvoj ne estas nur socia afero, ili estas necesaj por la interna parolo, por la pensado, por sonĝi, ktp. Do la instruisto ne pravas.

Hyperboreus (Prikaz profila) 19. rujna 2012. 22:49:28

Forigite

Natrag na vrh