Ku rupapuro rw'ibirimwo

Pri la biblioteko

ca, kivuye

Ubutumwa 12

ururimi: Esperanto

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 07:01:08

Forigite

erinja (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 10:25:23

Se vi estas ĉe lernu kaj vi vidas tekston, vi povas klaki sur vorto kaj la traduko aperos (laŭ vortaro kompreneble).

Se vi elŝutos de ni tekstojn, vi ne plu estos konektita al nia servilo, do ne eblos klaki al vortoj por ricevi tradukon; oni devos uzi proprajn rimedojn, ĉu papera vortaro, ĉu elektronika vortaro.

Eble estus pli klare diri "elŝutita teksto" anstataŭ elŝutebla, kvankam se ni ofertus la tekston en PDF-formo (aŭ en formato de elektronika libro), ekzemple, la klakeblaj vortoj ne funkcius ene de tiuj dokumentoj.

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 20:44:27

Forigite

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 22:32:06

Jen foto de la mia androjdo vidiganta la eLibron, post klaki sur la vorto "reĝidino".

Interretano (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 22:42:38

Eble tiu cxi mesagxo ne aldonindas tie cxi, sed estas aldonajxo por Fajrovulpo kaj Kromo/Kromiumo, kiu povas aperigi tradukojn en iu ajn retejo, nome de Dictionarytip. (www.dictionarytip.com/) Eble gxi utilos al iu.

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyakanga 2012 22:49:16

Forigite

erinja (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2012 01:52:55

Ŝajnas ke por oferti tradukojn eksterrete bezoniĝus elŝutebla versio de la vortaro kaj speciala legilo.

Mi ne estas la programisto, sed laŭ mia scio tio ne estas en la nuna plano. Eble ni povos krei tion estonte sed nun ni havas pli gravajn aferojn por prizorgi por la nova paĝaro.

Se vi volus havi tian funkcion pli frue, certe vi povus skribi al Jevgenij kaj demandi ĉu vi povus mem fari tion.

Sed sendube eĉ post la eventuala kreo de tia programo, ne ĉiu teksto estus havebla por elŝuto, ĉar en kelkaj okazoj, ni havas rajton nur uzi tekstojn ĉe la paĝaro, sed ne oferti ilin por elŝuto.

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2012 05:35:54

Forigite

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2012 18:20:02

Laŭ mi, estas tre interese, ke eblas uzi la Lernu-vortaron en bitlibro. Hyperboreus, ĉu vi iam povus klarigi, kiel vi tion faris? Eĉ se Lernu ne uzos tion, mi pensas, ke aliaj ja volus, ĉar tia funkcio estas tre utila.

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2012 18:27:14

Hyperboreus:Sammaniere kiel mi proponis ke mia entrepreno portu senpage lernu.net al la androjda platformo. Jevgenij Gaus konfirmis ke la movebla eniro en vian paĝaron kaŭzas doloron: "Jes, vi tute pravas pri la doloro en la pugo. ridulo.gif " (J. Gaus, 19.04.2012).
Kion vi celas per 'movebla eniro'? Kial necesas ion novan fari por ke oni uzu Lernu per Androjdo? Ĝi ja povas normale funkcii per la kutima retkrozilo, ĉu ne?

Subira ku ntango