目次へ

Dekstremuloj en lernu

codesito,2012年9月23日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

codesito (プロフィールを表示) 2012年9月23日 8:09:07

Mi sendis iujn mesaĝojn kiuj aparente estas maldekstraj por iuj, kaj la teamo de lernu komencis ŝanĝi iujn antikvajn mesaĝojn miajn farante aperi min kiel stultulo kaj oni insultis min, dirante al mi: rajdu hidalgo kaj similaj aferoj.

Vi estas tro facile ĝenataj pro senkulpaj humoraj mesaĝoj kiel mia lasta pri gazprom, mi estas certa ke eĉ Hitlero ridus pri ĝi.

Mi ne timas vin, do vi ne timu min. Ni konstruu pacan mondon kune.

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年9月23日 10:10:59

Ni certe bezonas pli da dekstremuloj en la movado. Tiu estus jam tro saturita de la maldekstremaj, laŭ mi. Eĉ ekstremuloj estu bonvenaj.

vincas (プロフィールを表示) 2012年9月23日 10:26:13

externalImage.png

codesito (プロフィールを表示) 2012年9月23日 10:52:45

eble mi estas kio oni konas kiel maldekstremulo, mi ne neas tion. Tamen mi neniam apartenus al organizo, ĉar vere mi estas simpla homo kiu volas la bonfarton por ĉiuj, ne nur por mi.

Ankaŭ mi ne komprenas la timegon de la la dekstremuloj, ili bezonas kompletan sekurecon en ĉi mondo, ili ne hezitus detrui duonan mondon kaj ŝteli ties petrolon kaj riĉecojn, por senti ke ili estas iom pli sekuraj.

Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte, sed mi komprenas la suferon de la viktimoj de niaj armeoj, kaj ke finfine ni ĉiuj iros en la tombon, do ne estas necese fari tiom da bruo nek timi ion ajn.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年9月24日 16:50:30

Esperantistoj devus interkonsenti pri politika terminaro. Paroli pri dekstremo kaj maldekstremo supozas, ke la sociala demando estas la plej grava. En iuj landoj, la plej grava demando temas pri religio, aŭ pri sendependeco aŭ pri mediprotektado.

Nun iu grava problemo en Eŭropo estas Eŭropunio, la unikeco de Eŭro kaj la traktatoj, kiujn oni devas subskribi por (esperi) garantii ĝian stabilecon, kaj tiu problemo dispartigas la opinion eĉ interne de la partioj, maldekstraj kiel dekstraj.

Mi proponas krei tipan liston de demandoj, respondeblaj per jes aŭ ne, kaj uzi statistikajn programojn por trakti la rezultojn kaj helpi serĉistojn pri sociologio fari politikan terminologion (a) de esperantistoj kaj (b) de la mondo.

Demian (プロフィールを表示) 2012年9月24日 17:09:32

sudanglo:Ni certe bezonas pli da dekstremuloj en la movado. Tiu estus jam tro saturita de la maldekstremaj, laŭ mi. Eĉ ekstremuloj estu bonvenaj.
Relegu viajn vortojn! Estas fama diraĵo tie ĉi ke ĉiutage dio koncedas unu deziron al homo! ridulo.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年9月24日 20:43:52

Altebrilas:Esperantistoj devus interkonsenti pri politika terminaro.
Tio estas malfacila, ĉar eĉ nacilingve tiuj terminoj havas malklaran signifon kaj implicas, ke politika direkto estas nur unudimensia, dum miaopinie tiel ne estas.

zan (プロフィールを表示) 2012年9月25日 1:13:51

En Japanio, tamen nur laŭ mia vido, dekstremuloj estas tiaj, kiuj ŝatas militecon(inkluzive nur sopiras militan etoson). Feliĉe, ke tiaj estas proporcie malmultaj en Japanio. Sed en aliaj landoj militemuloj konsideriĝas bonaj patriotoj. Por mi tio estas nekredebla. Sed la mondo estas tia, ke oni ne komprenas alian.
Estas malfacile terminigi dekstreman kaj maldekstreman, sed estus interese interparoli kiaj estas dekstremuloj kaj maldekstremuloj laŭ viaj vidoj.

Oijos (プロフィールを表示) 2012年9月25日 2:18:12

codesito:Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte.
Vi estas entreprenisto kaj maldekstremulo laŭ vi mem. En Finnlando ĝi estus preskaŭ malebla kunmetaĵo. Kiaj maldekstraj politikaj partioj estas en Hispanio? Kia entreprenisto estas vi?

codesito (プロフィールを表示) 2012年9月25日 15:20:58

Ni dirus pli bone individuistoj kontraŭ humanistoj, ne gravas al kiu partio apartenas unuj aŭ la aliaj.

先頭にもどる