Dekstremuloj en lernu
从 codesito, 2012年9月23日
讯息: 19
语言: Esperanto
codesito (显示个人资料) 2012年9月23日上午8:09:07
Vi estas tro facile ĝenataj pro senkulpaj humoraj mesaĝoj kiel mia lasta pri gazprom, mi estas certa ke eĉ Hitlero ridus pri ĝi.
Mi ne timas vin, do vi ne timu min. Ni konstruu pacan mondon kune.
sudanglo (显示个人资料) 2012年9月23日上午10:10:59
vincas (显示个人资料) 2012年9月23日上午10:26:13
codesito (显示个人资料) 2012年9月23日上午10:52:45
Ankaŭ mi ne komprenas la timegon de la la dekstremuloj, ili bezonas kompletan sekurecon en ĉi mondo, ili ne hezitus detrui duonan mondon kaj ŝteli ties petrolon kaj riĉecojn, por senti ke ili estas iom pli sekuraj.
Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte, sed mi komprenas la suferon de la viktimoj de niaj armeoj, kaj ke finfine ni ĉiuj iros en la tombon, do ne estas necese fari tiom da bruo nek timi ion ajn.
Altebrilas (显示个人资料) 2012年9月24日下午4:50:30
Nun iu grava problemo en Eŭropo estas Eŭropunio, la unikeco de Eŭro kaj la traktatoj, kiujn oni devas subskribi por (esperi) garantii ĝian stabilecon, kaj tiu problemo dispartigas la opinion eĉ interne de la partioj, maldekstraj kiel dekstraj.
Mi proponas krei tipan liston de demandoj, respondeblaj per jes aŭ ne, kaj uzi statistikajn programojn por trakti la rezultojn kaj helpi serĉistojn pri sociologio fari politikan terminologion (a) de esperantistoj kaj (b) de la mondo.
Demian (显示个人资料) 2012年9月24日下午5:09:32
sudanglo:Ni certe bezonas pli da dekstremuloj en la movado. Tiu estus jam tro saturita de la maldekstremaj, laŭ mi. Eĉ ekstremuloj estu bonvenaj.Relegu viajn vortojn! Estas fama diraĵo tie ĉi ke ĉiutage dio koncedas unu deziron al homo!
darkweasel (显示个人资料) 2012年9月24日下午8:43:52
Altebrilas:Esperantistoj devus interkonsenti pri politika terminaro.Tio estas malfacila, ĉar eĉ nacilingve tiuj terminoj havas malklaran signifon kaj implicas, ke politika direkto estas nur unudimensia, dum miaopinie tiel ne estas.
zan (显示个人资料) 2012年9月25日上午1:13:51
Estas malfacile terminigi dekstreman kaj maldekstreman, sed estus interese interparoli kiaj estas dekstremuloj kaj maldekstremuloj laŭ viaj vidoj.
Oijos (显示个人资料) 2012年9月25日上午2:18:12
codesito:Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte.Vi estas entreprenisto kaj maldekstremulo laŭ vi mem. En Finnlando ĝi estus preskaŭ malebla kunmetaĵo. Kiaj maldekstraj politikaj partioj estas en Hispanio? Kia entreprenisto estas vi?
codesito (显示个人资料) 2012年9月25日下午3:20:58