Demandu pri Esperanto al ĉiuj Paĝaroj
貼文者: anderflash, 2012年9月24日
訊息: 15
語言: Esperanto
anderflash (顯示個人資料) 2012年10月9日下午8:33:10
Jen ligilon al la Wordpress: http://translate.wordpress.com/projects/wpcom/eo/d...
Ĝi ankaŭ estas en la unua mesaĝo.
Vidu http://www.china.com.cn/index.shtml
Kaj vidu http://esperanto.china.org.cn/
Mi ankaŭ konsentas ke estas pli bona viziti paĝaro en la originala ligvo (aŭ nia denaska lingvo), sed se multaj grandaj paĝaroj havus Esperanta interfaco, eĉ se popoloj ne scias Esperanto, aliaj paĝaroj havos kunsciencojn pri neceso je havi Esperantan enhavon.
Ekzemple, Wordpress ne havas 100% Esperantan interfacon. Do, ĉiuj paĝaroj kun Esperanto enhavo havas kelkaj Anglajn vortojn (menuoj, butonoj...).
Linkedin ne havas Esperantan interfacon. Do, mia sola opcio por montri mian profilon al la mondo estas traduki mian profilon en Angla lingvo, kiu estas maljusta, ĉar Anglaj profiloj ne estas tradukita en Portugala lingvo (kiun mi parolas).
Esperanto estas utila kaj necesa? Ŝajnas al mi ke jes.
Esperantst (顯示個人資料) 2012年10月10日上午12:04:52
Amike, Martin
anderflash:Saluton.
Jen ligilon al la Wordpress: http://translate.wordpress.com/projects/wpcom/eo/d...
anderflash (顯示個人資料) 2012年10月10日上午12:30:36
Mi havas profilon en Wordpress kaj mi ŝanĝis interfacan aranĝaĵon tie.
Vi devas havi profilon por kunlabori kun traduko.
Rangel_Castro (顯示個人資料) 2012年10月10日下午5:40:23
Pri Wordpress, mi havas retlogon ĉe ĝi. Ĝi havas esperantlingvan version, sed ĝi ne estas bona, estas iuj vortoj en la hispana, iuj en la angla kaj multaj eraroj. Ĝi bezonas plibonigon.
Mi iam proponis esperantigon de interreta kartoludo. Mi kontaktis la entreprenon, klarigis pri esperanto kaj disponigis min kiel tradukisto. Oni diris ke esperanto estas bona ideo, ke oni planas traduki la ludon en plurajn lingvojn kaj ke se iam oni volos traduki ĝin en esperanton, oni kontaktos min.
Mi konsentas kun vi, oni bezonas montri ke ekzistas geesperantistoj kaj ke oni postulas esperantlingvajn versiojn. hehe
Neniu povos fari tion krom ni, geesperantistoj.
Ĝis.
Regis_Castro (顯示個人資料) 2012年10月10日下午7:55:00
Aldone, mi ŝatas uzi ĉion eblan en esperanto ĉar tiel mi pli rapide lernas ĝin.
Ĵus kreinte mian konton ĉe Facebook mi ekuzis la esperantan version.