Kio okazas en Sirio?
de robbkvasnak, 28 de setembre de 2012
Missatges: 35
Llengua: Esperanto
robbkvasnak (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 2.43.04
codesito:Ah, jes, mi forgesis ke la nacia lingvo de Meksiko estas Nahuatl kaj ke Cusco ankoraŭ estas la ĉefurbo de Peruo - la Mapuĉe-popolo regas Ĉilion kaj s-ino Kirschner estas ano de la Diaguita tribuo. Ke feliĉe ke Guatemalo finfine akceptis diversajn majajn lingvojn (Kanĥobal, Mam, kaj aliajn) kiel la naciajn lingvojn kaj enkondukis pacaman studadon de majaj kulturoj en la lernejoj sen forbuĉi la maja-popolon en foraj vilaĝoj. Mi certe ne komprenas la maldankemon de tiuj popoloj kiuj venas vivi en suda Florido!!!! Ili miskomprenas la bonkorajn hispanparolantojn! Ili devus kisi la piedojn de tiaj humanaj registoj!!! Sed ili fugas al la Florido en certa miskompreno!robbkvasnak:MI invados aliajn landojn? MI buĉos aliajn homojn? Mi kredas ke ne. Mi ne defendas Usonon - sed certe ankaŭ ne Hispanion kio invadis la Amerikojn kaj fakte jes buĉis homojn kaj forigis kulturojn. Hispanio kio subpremas katalanojn kaj baskojn? mmmmmm....Viaj propagando pri la teruraĵoj kiujn faris Hispanio en Ameriko estas 90% falsa, la usonanoj eksterminis la indianojn el nordameriko senkompate. Tamen rigardu suden kaj vi vidos ke 90% de la homoj estas indianoj aŭ mestizoj, ĉar hispanoj miksiĝis kun la indianoj kaj protektis ilin, blankhaŭtulo.
Pri hispanio, la kapitalistoj povos detrui nian ekonomion, sed vi neniam sukcesos dividi mian landon.
Ah, la bonkora Pizaro kaj la popolama Cortez! Kiaj ekzemploj de humanismo kiam ili akceptis la religiojn kaj kulturojn de la popoloj kiujn ili konkeris kaj eĉ ne tuŝis unu anon de la tieaj tribuoj. Ili donacis al la tieaj popoloj oron kaj konstruis por ili eŭropecajn urbojn ĉar tio amuzis tiom la pra-amerikanojn. Memkompreneble, la kortuŝaj hispanaj konkeroj de Hispanola kaj Kubo establis la praajn lingvojn kaj kulturojn en tiuj insuloj tiel ke la infanoj ĝojplene studas la hispanan lingvon krom siaj propraj lingvoj en la lernejo. Ili ne maltrankviligis la Arauak- aŭ Tajino popolojn. Mi ververe ŝatus esti sub la protekto de tiaj humanaj konkeristoj. - Kaj pugnoza bebo - kapitalistoj ne konas apartan nacion - mi vetas ke eĉ ekzistas hispanaj kapitalistoj! Persone, mi ne estas kapitalisto sed dungito kaj mi lernis paroli la hispanan lingvon ĉar multaj najbaroj parolas ĝin - mi eĉ legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiun tagon. Ya!
robbkvasnak (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 3.35.08
La ŝtato en kio mi loĝas nomiĝas “Florida”, la mallonga formo de “Tierra de la Pascua Florida” (eble el la korea lingvo?) “donita” al nia lando de iu Juan Ponce de León (ankaŭ eble koreano?) kiam li “malkovris” nian duoninsulon dum la tago de Paskuo en 1513. Ĉar la Tequesta jam loĝis tie tiel ke ili ne povis “malkovri” ĝin, sinjoro Ponce de León malkovris ĝin!, Tiam Pedro Menéndez de Avilés (eble ankaŭ koreano?) fondis San Agustín en la norda parto de nia ŝtato. Mi certas ke la tieaj praloĝantoj (la Timucua) ege ĝojis kiam sinjoro Menéndes de Avilés forpelis ilin por konstrui sian urbon kun la fortreso San Maro (kiu ankoraŭ staras hodiaŭ).
La ĉefstrato de mia urbo nomiĝas Las Olas (el kiu lingvo venas tio?) kaj mi instruas en Boca (mallonga formo de Boca del Ratón, nomo donita al la tiea rivereto de iuj eŭropanoj). La parto de Florido kie mi loĝas estis regata de certaj eŭropanoj kiuj patrine prizorgis kaj flegis la praan Tequesta-tribon ĝis ĝi malaperis. Eble la konkerintoj donacis al la Tequesta-tribanoj flugbiletojn por ferii en Havajo kaj tie eble la Tequesta-tribanoj tiom ŝatis la plaĝon de Honolulu ke ili neniam revenis en Floridon (antaŭ ol Usono force konkeris Havajon kaj same kiel la hispanoj en aliaj partoj volis forpreni la praan lingvon de la praloĝantoj kaj malpermesi ilian kulturon – do mi ne serĉas pardonon por Usono, kredu min).
La ĉefa financstrato de Miami nomiĝas Biscayne Boulevard. Tie vi povas trovi grandan konstruaĵon de la banko Santander kaj oficinojn de Bankia. Mi ŝatus scii de kie tiuj bankoj venas!!!
Ne, ni ne konas la hispanojn! Estas iu fremda grupo kun kiu ni neniam havis kontakton ĉi-tie, señor (sinjoro) Codesito.
Tjeri (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 5.01.51
sergejm (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 6.28.40
Tiu estas Esperanta vorto: Flor-id-a.
Juan Ponce de León estis esperantisto
codesito (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 13.18.41
robbkvasnak:FloridaMi diras ke ĉiu studu la faktojn kaj juĝu mem.
La ŝtato en kio mi loĝas nomiĝas “Florida”, la mallonga formo de “Tierra de la Pascua Florida” (eble el la korea lingvo?) “donita” al nia lando de iu Juan Ponce de León (ankaŭ eble koreano?) kiam li “malkovris” nian duoninsulon dum la tago de Paskuo en 1513. Ĉar la Tequesta jam loĝis tie tiel ke ili ne povis “malkovri” ĝin, sinjoro Ponce de León malkovris ĝin!, Tiam Pedro Menéndez de Avilés (eble ankaŭ koreano?) fondis San Agustín en la norda parto de nia ŝtato. Mi certas ke la tieaj praloĝantoj (la Timucua) ege ĝojis kiam sinjoro Menéndes de Avilés forpelis ilin por konstrui sian urbon kun la fortreso San Maro (kiu ankoraŭ staras hodiaŭ).
La ĉefstrato de mia urbo nomiĝas Las Olas (el kiu lingvo venas tio?) kaj mi instruas en Boca (mallonga formo de Boca del Ratón, nomo donita al la tiea rivereto de iuj eŭropanoj). La parto de Florido kie mi loĝas estis regata de certaj eŭropanoj kiuj patrine prizorgis kaj flegis la praan Tequesta-tribon ĝis ĝi malaperis. Eble la konkerintoj donacis al la Tequesta-tribanoj flugbiletojn por ferii en Havajo kaj tie eble la Tequesta-tribanoj tiom ŝatis la plaĝon de Honolulu ke ili neniam revenis en Floridon (antaŭ ol Usono force konkeris Havajon kaj same kiel la hispanoj en aliaj partoj volis forpreni la praan lingvon de la praloĝantoj kaj malpermesi ilian kulturon – do mi ne serĉas pardonon por Usono, kredu min).
La ĉefa financstrato de Miami nomiĝas Biscayne Boulevard. Tie vi povas trovi grandan konstruaĵon de la banko Santander kaj oficinojn de Bankia. Mi ŝatus scii de kie tiuj bankoj venas!!!
Ne, ni ne konas la hispanojn! Estas iu fremda grupo kun kiu ni neniam havis kontakton ĉi-tie, señor (sinjoro) Codesito.
Sed usonanoj ankoraŭ ne komprenas ke ameriko estas tero de renkonto, paco kaj mestizeco. Oni ne povas persekuti la indiĝenojn nek la miksitan rason, vi devis kompreni tion antaŭ kelkaj jarcentoj, sed vi ankoraŭ ne komprenas tion, kaj daŭre persekutas indianojn kaj mestizojn el meksiko kaj aliaj landoj en sia propa teritorio. Racismo kondukos vin nenien.
La hispanaj leĝoj protektis la indiĝenojn en ameriko dum jarcentoj el la ago de la blankulaj koloniistoj.
Advalk (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 14.20.16
Fortan brakumon al vi du!
rusto (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 17.23.01
Codesito, hispanio havas sangon je gxia manoj ankaux. Bibliotekoj eblas plinigi per libroj pri Franco kaj liaj krimoj.
Ne lando estas libera de kruelegajxoj. Vere, mi pensas ke la naturo de sxtatoj estas kruelegajxo. Kio gravas estas la maniero ke ni, homoj, reagas. Kial iu defendus la kauxzojn de la problemojn?
Pardonu se mi estas nekomprenebla.
cellus (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 18.16.54
La paradokso estas ke por Israelo la nuna situacio estas pli malcerta, ĉar neniu scias kio okazos post Asad.
Mi opinias ke la politiko de EU kaj Usono kontraŭ Irano estas erara, ĉar la bojkotado nur stiros Iranon al pli agresema sinteno.
Estas sufiĉe interese kompari la situacion en Pakistano kaj Irano. Pakistano estas alianto de Usono kaj ricevas multe da milita helpo de Usono, kaj povas eĉ havi nukleajn armilojn. Irano volas certe havi nukleajn armilojn, sed certe ne havas ilin. ĉiuj kredas ke Israelo havas nukleajn armilojn, sed neniu agnoskas tion oficiale.
Kompreneble Irano havas la saman rajton havi nukleajn armilojn kiel la aliaj landoj. Kompreneble estas multe pli bone ke ĝi ne havas ilin, ĉar tio nur kuraĝiĝos al la najbaroj ankaŭ havi ilin. sed estas granda diferenco inter havi kaj povi uzi.
Mi timas iom la usonojan republikanojn, ĉar ŝajnas al mi ke ili ne tute bone koprenas la danĝeron de la situacio.
Estas strangaĵo por mi ke Usono, kiu fakte havas tiom da lertaj reklamistoj kaj propagandistoj ne povas pli efike defendi siajn opiniojn en la meza oriento.
Temas pri ideologia konflikto, kaj tie necesas bona propagando. La granda kaŭzo estas kompreneble la petroleo.
La plej bonan aferon kiun la EU povus fari estas evolui la energian sektoron tiel, ke ili ne plu bezonos petroleon de la mezoriento. La petroleo kiu povus esti beno, estas la malbeno de la landoj, ĉar estas tro da riĉuloj kiuj avare volas meti la monon en siaj propraj poŝoj anstataŭ distribui la bonojn al la tuta loĝantaro.
antoniomoya (Mostra el perfil) 1 d’octubre de 2012 20.32.46
cellus: estas tro da riĉuloj kiuj avare volas meti la monon en siaj propraj poŝoj, anstataŭ distribui la bonojn al la tuta loĝantaro.Tie troviĝas la kaŭzo el ĉiuj mondaj problemoj: la homa egoismo.
Ĉiu malbono kiu estas farita en la mondo, havas malantaŭ si la celon de la povo aŭ la mono, aŭ ambaŭ.
Ankaŭ tio okazas, nature, en Sirio.
Amike.
robbkvasnak (Mostra el perfil) 2 d’octubre de 2012 0.16.22
Persone mi eĉ ne posedas akvo-pafilon. Kiel mi povas ataki aliajn landojn kiel skribis codesit? Mi estas simpla dungito al kiu la registaro malaltigis la jaran pagon je $5000 ĉijare (respublikanoj en la ŝtata parlamento.) Kun tiom malmulta dino, kion mi gajnas, kiel mi povus fari la internaciajn krimojn priskribitajn de nia kunlistano? Miaj tre malriĉaj geavoj venis el Eŭropo en la komenco de la lasta jarcento. Do neniu en mia familio forpelis indiĝenojn aŭ havis sklavojn. (Ah,kiom mi ŝatus havis sklavon!!!! Heheh - por fari mian vespermanĝon kaj veki min matene kun kafo ĉe la lito!)
Sed tio ne signifas ke oni devas akcepti la krimojn de la Assada registaro kontraŭ sia propra popolo. Aŭ?