去目錄頁

Kio okazas en Sirio?

robbkvasnak, 2012年9月28日

讯息: 35

语言: Esperanto

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年10月1日上午2:43:04

codesito:
robbkvasnak:MI invados aliajn landojn? MI buĉos aliajn homojn? Mi kredas ke ne. Mi ne defendas Usonon - sed certe ankaŭ ne Hispanion kio invadis la Amerikojn kaj fakte jes buĉis homojn kaj forigis kulturojn. Hispanio kio subpremas katalanojn kaj baskojn? mmmmmm....
Viaj propagando pri la teruraĵoj kiujn faris Hispanio en Ameriko estas 90% falsa, la usonanoj eksterminis la indianojn el nordameriko senkompate. Tamen rigardu suden kaj vi vidos ke 90% de la homoj estas indianoj aŭ mestizoj, ĉar hispanoj miksiĝis kun la indianoj kaj protektis ilin, blankhaŭtulo.

Pri hispanio, la kapitalistoj povos detrui nian ekonomion, sed vi neniam sukcesos dividi mian landon.
Ah, jes, mi forgesis ke la nacia lingvo de Meksiko estas Nahuatl kaj ke Cusco ankoraŭ estas la ĉefurbo de Peruo - la Mapuĉe-popolo regas Ĉilion kaj s-ino Kirschner estas ano de la Diaguita tribuo. Ke feliĉe ke Guatemalo finfine akceptis diversajn majajn lingvojn (Kanĥobal, Mam, kaj aliajn) kiel la naciajn lingvojn kaj enkondukis pacaman studadon de majaj kulturoj en la lernejoj sen forbuĉi la maja-popolon en foraj vilaĝoj. Mi certe ne komprenas la maldankemon de tiuj popoloj kiuj venas vivi en suda Florido!!!! Ili miskomprenas la bonkorajn hispanparolantojn! Ili devus kisi la piedojn de tiaj humanaj registoj!!! Sed ili fugas al la Florido en certa miskompreno!
Ah, la bonkora Pizaro kaj la popolama Cortez! Kiaj ekzemploj de humanismo kiam ili akceptis la religiojn kaj kulturojn de la popoloj kiujn ili konkeris kaj eĉ ne tuŝis unu anon de la tieaj tribuoj. Ili donacis al la tieaj popoloj oron kaj konstruis por ili eŭropecajn urbojn ĉar tio amuzis tiom la pra-amerikanojn. Memkompreneble, la kortuŝaj hispanaj konkeroj de Hispanola kaj Kubo establis la praajn lingvojn kaj kulturojn en tiuj insuloj tiel ke la infanoj ĝojplene studas la hispanan lingvon krom siaj propraj lingvoj en la lernejo. Ili ne maltrankviligis la Arauak- aŭ Tajino popolojn. Mi ververe ŝatus esti sub la protekto de tiaj humanaj konkeristoj. - Kaj pugnoza bebo - kapitalistoj ne konas apartan nacion - mi vetas ke eĉ ekzistas hispanaj kapitalistoj! Persone, mi ne estas kapitalisto sed dungito kaj mi lernis paroli la hispanan lingvon ĉar multaj najbaroj parolas ĝin - mi eĉ legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiun tagon. Ya!

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年10月1日上午3:35:08

Florida
La ŝtato en kio mi loĝas nomiĝas “Florida”, la mallonga formo de “Tierra de la Pascua Florida” (eble el la korea lingvo?) “donita” al nia lando de iu Juan Ponce de León (ankaŭ eble koreano?) kiam li “malkovris” nian duoninsulon dum la tago de Paskuo en 1513. Ĉar la Tequesta jam loĝis tie tiel ke ili ne povis “malkovri” ĝin, sinjoro Ponce de León malkovris ĝin!, Tiam Pedro Menéndez de Avilés (eble ankaŭ koreano?) fondis San Agustín en la norda parto de nia ŝtato. Mi certas ke la tieaj praloĝantoj (la Timucua) ege ĝojis kiam sinjoro Menéndes de Avilés forpelis ilin por konstrui sian urbon kun la fortreso San Maro (kiu ankoraŭ staras hodiaŭ).
La ĉefstrato de mia urbo nomiĝas Las Olas (el kiu lingvo venas tio?) kaj mi instruas en Boca (mallonga formo de Boca del Ratón, nomo donita al la tiea rivereto de iuj eŭropanoj). La parto de Florido kie mi loĝas estis regata de certaj eŭropanoj kiuj patrine prizorgis kaj flegis la praan Tequesta-tribon ĝis ĝi malaperis. Eble la konkerintoj donacis al la Tequesta-tribanoj flugbiletojn por ferii en Havajo kaj tie eble la Tequesta-tribanoj tiom ŝatis la plaĝon de Honolulu ke ili neniam revenis en Floridon (antaŭ ol Usono force konkeris Havajon kaj same kiel la hispanoj en aliaj partoj volis forpreni la praan lingvon de la praloĝantoj kaj malpermesi ilian kulturon – do mi ne serĉas pardonon por Usono, kredu min).
La ĉefa financstrato de Miami nomiĝas Biscayne Boulevard. Tie vi povas trovi grandan konstruaĵon de la banko Santander kaj oficinojn de Bankia. Mi ŝatus scii de kie tiuj bankoj venas!!!
Ne, ni ne konas la hispanojn! Estas iu fremda grupo kun kiu ni neniam havis kontakton ĉi-tie, señor (sinjoro) Codesito.

Tjeri (显示个人资料) 2012年10月1日上午5:01:51

Tamen vi ne scias rekoni hispanan trolon

sergejm (显示个人资料) 2012年10月1日上午6:28:40

De kie estas ideo ke Florida estas Korea vorto?
Tiu estas Esperanta vorto: Flor-id-a.
Juan Ponce de León estis esperantisto ridulo.gif

codesito (显示个人资料) 2012年10月1日下午1:18:41

robbkvasnak:Florida
La ŝtato en kio mi loĝas nomiĝas “Florida”, la mallonga formo de “Tierra de la Pascua Florida” (eble el la korea lingvo?) “donita” al nia lando de iu Juan Ponce de León (ankaŭ eble koreano?) kiam li “malkovris” nian duoninsulon dum la tago de Paskuo en 1513. Ĉar la Tequesta jam loĝis tie tiel ke ili ne povis “malkovri” ĝin, sinjoro Ponce de León malkovris ĝin!, Tiam Pedro Menéndez de Avilés (eble ankaŭ koreano?) fondis San Agustín en la norda parto de nia ŝtato. Mi certas ke la tieaj praloĝantoj (la Timucua) ege ĝojis kiam sinjoro Menéndes de Avilés forpelis ilin por konstrui sian urbon kun la fortreso San Maro (kiu ankoraŭ staras hodiaŭ).
La ĉefstrato de mia urbo nomiĝas Las Olas (el kiu lingvo venas tio?) kaj mi instruas en Boca (mallonga formo de Boca del Ratón, nomo donita al la tiea rivereto de iuj eŭropanoj). La parto de Florido kie mi loĝas estis regata de certaj eŭropanoj kiuj patrine prizorgis kaj flegis la praan Tequesta-tribon ĝis ĝi malaperis. Eble la konkerintoj donacis al la Tequesta-tribanoj flugbiletojn por ferii en Havajo kaj tie eble la Tequesta-tribanoj tiom ŝatis la plaĝon de Honolulu ke ili neniam revenis en Floridon (antaŭ ol Usono force konkeris Havajon kaj same kiel la hispanoj en aliaj partoj volis forpreni la praan lingvon de la praloĝantoj kaj malpermesi ilian kulturon – do mi ne serĉas pardonon por Usono, kredu min).
La ĉefa financstrato de Miami nomiĝas Biscayne Boulevard. Tie vi povas trovi grandan konstruaĵon de la banko Santander kaj oficinojn de Bankia. Mi ŝatus scii de kie tiuj bankoj venas!!!
Ne, ni ne konas la hispanojn! Estas iu fremda grupo kun kiu ni neniam havis kontakton ĉi-tie, señor (sinjoro) Codesito.
Mi diras ke ĉiu studu la faktojn kaj juĝu mem.
Sed usonanoj ankoraŭ ne komprenas ke ameriko estas tero de renkonto, paco kaj mestizeco. Oni ne povas persekuti la indiĝenojn nek la miksitan rason, vi devis kompreni tion antaŭ kelkaj jarcentoj, sed vi ankoraŭ ne komprenas tion, kaj daŭre persekutas indianojn kaj mestizojn el meksiko kaj aliaj landoj en sia propa teritorio. Racismo kondukos vin nenien.
La hispanaj leĝoj protektis la indiĝenojn en ameriko dum jarcentoj el la ago de la blankulaj koloniistoj.

Advalk (显示个人资料) 2012年10月1日下午2:20:16

Ŭaŭ! Mi vere gapas pri tiu diskuto! Ŝajnas, ke mi ĉeestas kunsidon de la Sekureca Koncilio de UN. Kiel amerikano (ĉar mi estas brazilano) mi opinias ke vi du usonano kaj hispano pravas kaj malpravas. Pravas kiam listigas la malbonaĵojn faritajn de Hispanio kaj Usono. Kaj malpravas kiam provas personigi la buĉadojn kaj forŝtelojn de la pasintaj (kaj nunajn) regantojn unu kontraŭ la alia. Kompreneble ne estas kun reciproka akuzado ke vi du interkonsentos. Rekoni ke Usono faris (kaj bedaŭrinde ankoraŭ faras) militojn (eĉ psikologia) kontraŭ multaj landoj en la mondo ne estas mensogo, sed ne Rob persone respondecas pri tio. Ĉu la respublikanoj? Ĉu kelkaj demokratoj ankaŭ helpas ĉirilate? Ĉu pri la amerikaj buĉadoj faritaj de Hispanio respondecas codesito? Certe ne! Fingromontri la fiagadojn de la aliaj estas facile, rekoni la proprajn ne! Estas terure, ke ni ankoraŭ hodiaŭ traktas la mondajn aferojn kiel landajn aferojn. Hodiaŭ pli ol antaŭe, la landlimoj ne plu ekzistas, krom en la kapo de iuj polikitistoj kiuj ne volas perdi unu cendojn al iu ajn, eĉ se tiun cendon li ne rajtas. Aŭ la mondanoj ŝanĝas sian diskut- kaj agmanaieron aŭ mi timas, ke nia estonteco vere nek estos longa nek Florida (= flor-oza), sed griza kaj doloriga. Mi ne eniros la meriton de la diskuto ĉar ĝi iras, laŭ mi, sur malĝusta vojo.

Fortan brakumon al vi du!

rusto (显示个人资料) 2012年10月1日下午5:23:01

robbkvasnak, usono havas sangon je gxia manoj. La sangon de studentoj - Kent Sxtato Masakro. La sangon de infanoj - Amiriya Sxirmejo Bombado. La sangon de senkulpuloj - 125,000+ mortoj en Irako dum la milito.

Codesito, hispanio havas sangon je gxia manoj ankaux. Bibliotekoj eblas plinigi per libroj pri Franco kaj liaj krimoj.

Ne lando estas libera de kruelegajxoj. Vere, mi pensas ke la naturo de sxtatoj estas kruelegajxo. Kio gravas estas la maniero ke ni, homoj, reagas. Kial iu defendus la kauxzojn de la problemojn?

Pardonu se mi estas nekomprenebla.

cellus (显示个人资料) 2012年10月1日下午6:16:54

En Sirio – kiel ankaŭ en Libano – vivas multaj diversaj etnaj grupoj. La Asad-reĝimo iel kreis ekvilibron pere de tre kruela persekutado de ĉiuj opoziciaj elementoj. La araba printempo ankaŭ en Sirio kuraĝigis demonstraciojn.

La paradokso estas ke por Israelo la nuna situacio estas pli malcerta, ĉar neniu scias kio okazos post Asad.

Mi opinias ke la politiko de EU kaj Usono kontraŭ Irano estas erara, ĉar la bojkotado nur stiros Iranon al pli agresema sinteno.

Estas sufiĉe interese kompari la situacion en Pakistano kaj Irano. Pakistano estas alianto de Usono kaj ricevas multe da milita helpo de Usono, kaj povas eĉ havi nukleajn armilojn. Irano volas certe havi nukleajn armilojn, sed certe ne havas ilin. ĉiuj kredas ke Israelo havas nukleajn armilojn, sed neniu agnoskas tion oficiale.

Kompreneble Irano havas la saman rajton havi nukleajn armilojn kiel la aliaj landoj. Kompreneble estas multe pli bone ke ĝi ne havas ilin, ĉar tio nur kuraĝiĝos al la najbaroj ankaŭ havi ilin. sed estas granda diferenco inter havi kaj povi uzi.

Mi timas iom la usonojan republikanojn, ĉar ŝajnas al mi ke ili ne tute bone koprenas la danĝeron de la situacio.

Estas strangaĵo por mi ke Usono, kiu fakte havas tiom da lertaj reklamistoj kaj propagandistoj ne povas pli efike defendi siajn opiniojn en la meza oriento.

Temas pri ideologia konflikto, kaj tie necesas bona propagando. La granda kaŭzo estas kompreneble la petroleo.

La plej bonan aferon kiun la EU povus fari estas evolui la energian sektoron tiel, ke ili ne plu bezonos petroleon de la mezoriento. La petroleo kiu povus esti beno, estas la malbeno de la landoj, ĉar estas tro da riĉuloj kiuj avare volas meti la monon en siaj propraj poŝoj anstataŭ distribui la bonojn al la tuta loĝantaro.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月1日下午8:32:46

cellus: estas tro da riĉuloj kiuj avare volas meti la monon en siaj propraj poŝoj, anstataŭ distribui la bonojn al la tuta loĝantaro.
Tie troviĝas la kaŭzo el ĉiuj mondaj problemoj: la homa egoismo.

Ĉiu malbono kiu estas farita en la mondo, havas malantaŭ si la celon de la povo aŭ la mono, aŭ ambaŭ.

Ankaŭ tio okazas, nature, en Sirio.

Amike.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年10月2日上午12:16:22

Nur ĉar mi nomis la krimojn de la hispanoj ne signifas ke nur ili krimis. La angloj kaj iliaj idoj, la usonanoj ankaŭ terure krimis en la Amerikoj. En la nomo de nia registaro, oni faras malhomajn agojn en multaj landoj. La francoj, la nederlandanoj kaj la portugaloj ankaŭ malhome traktis praamerikanojn) Ankaŭ la germanoj, la francoj, la vikingoj (svedoj, norvegoj, danoj) terurigis Eŭropon. Ne forgesu la pravoj de la italoj en antikva Romo! En Azio la mongoloj kaj kelkaj ĉinaj reĝoj - certe ankaŭ en Afriko oni krimis kontraŭ la homanaro. Kvazaŭ ne ekzistas nacio kun pura veŝto. Sed ofte la unuopuloj ne povas haltigi tion.
Persone mi eĉ ne posedas akvo-pafilon. Kiel mi povas ataki aliajn landojn kiel skribis codesit? Mi estas simpla dungito al kiu la registaro malaltigis la jaran pagon je $5000 ĉijare (respublikanoj en la ŝtata parlamento.) Kun tiom malmulta dino, kion mi gajnas, kiel mi povus fari la internaciajn krimojn priskribitajn de nia kunlistano? Miaj tre malriĉaj geavoj venis el Eŭropo en la komenco de la lasta jarcento. Do neniu en mia familio forpelis indiĝenojn aŭ havis sklavojn. (Ah,kiom mi ŝatus havis sklavon!!!! Heheh - por fari mian vespermanĝon kaj veki min matene kun kafo ĉe la lito!)
Sed tio ne signifas ke oni devas akcepti la krimojn de la Assada registaro kontraŭ sia propra popolo. Aŭ?

回到上端