Tästä sisältöön

Libroj en Esperanto

edu500ac :lta, 30. syyskuuta 2012

Viestejä: 14

Kieli: Esperanto

edu500ac (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2012 20.03.45

Mi pensas, ke la Esperantaj elektronikaj librejoj kaj eldonejoj estas tre strangaj. La plej fama libro en Esperanto estas sendube "Mr Tot aĉetas mil okulojn" de iu Jean Forge. Ni akceptu, ke tiu libro estas la sola en Esperanto, kiun ĉiuj konsideras ĉefverkon de la literaturo universala.

La libro estas tradukita al multaj lingvoj, oni diras sesdek, kaj mi povas aĉeti ĝin facile eĉ en la Gvarania aŭ en la Svahila lingvoj. Mi trovis aŭdan eldonon de la fama libro en Itallingvo, kies titolo estas "Il Diabolico Dottor Mabuse". Mi eĉ trovis eldonon en Portugallingvo por blinduloj. Ekzistas ankaŭ filmo, kiun oni klasas inter la plej gravaj de la kinarto.

Estas tamen unusola lingvo sen elektronika eldono de "Mr. Tot aĉetas mil okulojn". Tiu lingvo estas Esperanto! Vi ja trovos multajn recensojn en Esperanto pri la famega verko de Jean Forge. Vi trovos la libron "Mr. Tot aĉetas mil okulojn" en bazaj legolistoj de verkoj, kiujn oni devas nepre legi. Sed vi ne povas aĉeti aŭ elŝuti ĝin.

KIAL?

edu500ac (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2012 20.38.36

Mi volas labori por elektronike eldoni librojn en Esperanto. Do mi proponas tion: Se iu partoprenanto de tiu Forumo havas la libron "Mr. Tot aĉetas mil okulojn", kaj volas sendi al mi ciferecan kopion, mi prete eldonos ĝin por Kobo, Kindle, Nook, kaj aliaj e-legiloj. Se vi ne scias fari ciferecan kopion, vi povas sendi paperan kopion per poŝto.

La ideo estas eldoni en epub-formo kaj mobi-formo por senpaga elŝuton. Mi pensas, ke la libro ne plu havas kopirajton. Do ni povas disigi ĝin senpage.

erinja (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2012 21.34.19

Mi neniam aŭdis pri tiu libro.

edu500ac (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2012 22.13.53

erinja:Mi neniam aŭdis pri tiu libro.
Fritz Lang uzi la libron "Mr. Tot aĉetis mil okulojn" por sia filmojn pri la Doktoro Mabuse. Fritz Lang estas germana reĝisoro kaj scenaristo. Liaj filmoj estas inter la plej gravaj de la kinarto. Li faris "Metropolis", kaj ankaŭ serion de filmoj pri Dr. Mabuse (Mr. Tot).

En la jaro 1933, Fritz Lang elmigris al Usono, ĉar lia filmo "La testamento de D-ro Mabuse", temanta pri krimulo kies trajtoj similis al tiuj de Adolf Hitler, estis malpermesita en Germanio. En Hollywood la Germana reĝisoro povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron.

"La 1000 okuloj de d-ro Mabuse" estas la lasta filmo de Fritz Lang. Ĝia estas bazita sur la novelo "Mr Tot aĉetas mil okulojn", verkita en Esperanto de Jean Forge, sed estas transmetita al 1960.

Vi povas legi pri Fritz Lang angle en la Wikipedia, kaj ankaŭ en la IMDb. Jen la ĉenero de IMDb:

http://www.imdb.com/title/tt0054371/

La libro "Mr. Tot aĉetas mil okulojn" estas en la baza legolisto preparita de William Auld.

Interretano (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 1.59.52

La libro ja acxeteblas. (Kvankam la retejon troveblas malfacilete.) Gxi estas en la katalogo de Esperanto France, en la 14-a pagxo. (esperanto-france.org/documents/katalogolibroservo.pdf)

Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.

edu500ac (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 3.31.12

Interretano:La libro ja acxeteblas. (Kvankam la retejon troveblas malfacilete.) Gxi estas en la katalogo de Esperanto France, en la 14-a pagxo. (esperanto-france.org/documents/katalogolibroservo.pdf)

Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.
Tio estas bedaŭrinda. Eble la posedantoj de la kopirajtoj volas permesi senpagan eldonaĵon.

Leonez (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 6.59.48

edu500ac:
Interretano:La libro ja acxeteblas. (Kvankam la retejon troveblas malfacilete.) Gxi estas en la katalogo de Esperanto France, en la 14-a pagxo. (esperanto-france.org/documents/katalogolibroservo.pdf)

Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.
Tio estas bedaŭrinda. Eble la posedantoj de la kopirajtoj volas permesi senpagan eldonaĵon.
Ankaŭ mi neniam aŭdis pri ĝi, kvankam mi multe legas kaj legas ! Mi bedaŭras, ke vi ne povas proponi senpagan eldonaĵon. Sed se vi scias kiel fari, vi certe trovos aliajn bonajn librojn proponendajn, ĉu ne ?
Plaĉus al mi, ke oni povus pruntopreni esperantajn elektronikajn librojn sen aĉeti ilin, kiel per biblioteko, nur per pagi jaran kotizon. Mi neniam vidis pruntoprenajn esperantajn librojn, nenie malgajo.gif

cellus (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 9.55.47

Mi vidis La mil okuloj de Doktoro Mabuse en Uppsala en Svedio. Sed mi havis neniun ideon pri la fakto ke la filmo originis en esperantlingva libro. Mi memoras ke mi legis iun artikolon pri la libro. La filmo tre plaĉis al mi, mi memoras.

sudanglo (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 11.31.23

erinja:Mi neniam aŭdis pri tiu libro.
Vi estas tro juna, Erinja.

Mi havas svagan memoron ke mi iam havis ekzempleron de tiu libro kaj eĉ komencis legi ĝin sed ĉesis jam longe antaŭ la fino - ĉu pro lingvaj malglataĵoj, ĉu pro banaleco de la rakonto, mi ne plu memoras.

Ĉio kio aperis tiel frue (1931) en Esperanto riskas ŝajni lingve malkontentiga de moderna vidpunkto. Multaj vortoj nur establiĝis poste en la lingvo. Tiel, fruaj tekstoj povas ŝajni leksike iom primitivaj - eĉ gramatike iom malglataj tra modernaj okuloj.

Postskribo: jen interesa komentario pri krimromanoj en Esperanto (ligo)

Leonez (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2012 12.02.42

Dankon por la ligilo, estas tre interesa ! ĉefe kiam oni ankoraŭ ne bone konas tiujn librojn !

Takaisin ylös