Messages : 13
Langue: Esperanto
edu500ac (Voir le profil) 30 septembre 2012 20:03:45
La libro estas tradukita al multaj lingvoj, oni diras sesdek, kaj mi povas aĉeti ĝin facile eĉ en la Gvarania aŭ en la Svahila lingvoj. Mi trovis aŭdan eldonon de la fama libro en Itallingvo, kies titolo estas "Il Diabolico Dottor Mabuse". Mi eĉ trovis eldonon en Portugallingvo por blinduloj. Ekzistas ankaŭ filmo, kiun oni klasas inter la plej gravaj de la kinarto.
Estas tamen unusola lingvo sen elektronika eldono de "Mr. Tot aĉetas mil okulojn". Tiu lingvo estas Esperanto! Vi ja trovos multajn recensojn en Esperanto pri la famega verko de Jean Forge. Vi trovos la libron "Mr. Tot aĉetas mil okulojn" en bazaj legolistoj de verkoj, kiujn oni devas nepre legi. Sed vi ne povas aĉeti aŭ elŝuti ĝin.
KIAL?
edu500ac (Voir le profil) 30 septembre 2012 20:38:36
La ideo estas eldoni en epub-formo kaj mobi-formo por senpaga elŝuton. Mi pensas, ke la libro ne plu havas kopirajton. Do ni povas disigi ĝin senpage.
erinja (Voir le profil) 30 septembre 2012 21:34:19
edu500ac (Voir le profil) 30 septembre 2012 22:13:53
erinja:Mi neniam aŭdis pri tiu libro.Fritz Lang uzi la libron "Mr. Tot aĉetis mil okulojn" por sia filmojn pri la Doktoro Mabuse. Fritz Lang estas germana reĝisoro kaj scenaristo. Liaj filmoj estas inter la plej gravaj de la kinarto. Li faris "Metropolis", kaj ankaŭ serion de filmoj pri Dr. Mabuse (Mr. Tot).
En la jaro 1933, Fritz Lang elmigris al Usono, ĉar lia filmo "La testamento de D-ro Mabuse", temanta pri krimulo kies trajtoj similis al tiuj de Adolf Hitler, estis malpermesita en Germanio. En Hollywood la Germana reĝisoro povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron.
"La 1000 okuloj de d-ro Mabuse" estas la lasta filmo de Fritz Lang. Ĝia estas bazita sur la novelo "Mr Tot aĉetas mil okulojn", verkita en Esperanto de Jean Forge, sed estas transmetita al 1960.
Vi povas legi pri Fritz Lang angle en la Wikipedia, kaj ankaŭ en la IMDb. Jen la ĉenero de IMDb:
http://www.imdb.com/title/tt0054371/
La libro "Mr. Tot aĉetas mil okulojn" estas en la baza legolisto preparita de William Auld.
Interretano (Voir le profil) 1 octobre 2012 01:59:52
Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.
edu500ac (Voir le profil) 1 octobre 2012 03:31:12
Interretano:La libro ja acxeteblas. (Kvankam la retejon troveblas malfacilete.) Gxi estas en la katalogo de Esperanto France, en la 14-a pagxo. (esperanto-france.org/documents/katalogolibroservo.pdf)Tio estas bedaŭrinda. Eble la posedantoj de la kopirajtoj volas permesi senpagan eldonaĵon.
Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.
Leonez (Voir le profil) 1 octobre 2012 06:59:48
edu500ac:Ankaŭ mi neniam aŭdis pri ĝi, kvankam mi multe legas kaj legas ! Mi bedaŭras, ke vi ne povas proponi senpagan eldonaĵon. Sed se vi scias kiel fari, vi certe trovos aliajn bonajn librojn proponendajn, ĉu ne ?Interretano:La libro ja acxeteblas. (Kvankam la retejon troveblas malfacilete.) Gxi estas en la katalogo de Esperanto France, en la 14-a pagxo. (esperanto-france.org/documents/katalogolibroservo.pdf)Tio estas bedaŭrinda. Eble la posedantoj de la kopirajtoj volas permesi senpagan eldonaĵon.
Tamen, la libro nenie estas publikhavajxa cxar la auxtoro mortis en 1980. Ecx en la landoj, kie la kopirajtoj dauxras malpli (vivo+50 jaroj), gxi publikhavajxigxos nur en 2030.
Plaĉus al mi, ke oni povus pruntopreni esperantajn elektronikajn librojn sen aĉeti ilin, kiel per biblioteko, nur per pagi jaran kotizon. Mi neniam vidis pruntoprenajn esperantajn librojn, nenie
cellus (Voir le profil) 1 octobre 2012 09:55:47
sudanglo (Voir le profil) 1 octobre 2012 11:31:23
erinja:Mi neniam aŭdis pri tiu libro.Vi estas tro juna, Erinja.
Mi havas svagan memoron ke mi iam havis ekzempleron de tiu libro kaj eĉ komencis legi ĝin sed ĉesis jam longe antaŭ la fino - ĉu pro lingvaj malglataĵoj, ĉu pro banaleco de la rakonto, mi ne plu memoras.
Ĉio kio aperis tiel frue (1931) en Esperanto riskas ŝajni lingve malkontentiga de moderna vidpunkto. Multaj vortoj nur establiĝis poste en la lingvo. Tiel, fruaj tekstoj povas ŝajni leksike iom primitivaj - eĉ gramatike iom malglataj tra modernaj okuloj.
Postskribo: jen interesa komentario pri krimromanoj en Esperanto (ligo)
Leonez (Voir le profil) 1 octobre 2012 12:02:42