Kiojn Bonaĵojn Donos al Mi Esperanto?
od Dakila_Sidhi, 01. oktober 2012
Sporočila: 35
Jezik: Esperanto
karasutengu (Prikaži profil) 03. oktober 2012 11:51:11
Fenris_kcf (Prikaži profil) 03. oktober 2012 12:59:31
spreecamper:Ekzakte, spreecamperantoniomoya:Ŝajnas ke Fenris plenkonscie elektis sian esprimon.Germane. Sterko estas kutima eksprimo por marku opinon de iu oni tute ne konsentas. Kaj forta kritiko estas donaco. Ne devige estus ofendo. Ankaŭ: Malĝentilo rapidus la diskuton. Kiel diference oni povas eksprimi samforte kiel kun la vorto sterko? Mi neniam odoras rekte ĉe amaso de sterko. Sed mi komprenas. Se oni markas mian opinion kiel sterko. Tiam io de mia deklaro aŭ opinio oni valorigas diskuti plue (germane: kontrovers), ĉu ne?
Fenris_kcf, ĉu korekte?
antoniomoya (Prikaži profil) 03. oktober 2012 17:46:18
Fenris_kcf:Eble en Germanio tio estas neofenda kutima esprimo, sed ne necese en aliaj landoj kie, kontraŭe, oni povas senti sin insultita. Kaj mi me estas la sola kiun opinias tion: Erinja ŝajnas pensi sammaniere.spreecamper:Germane. Sterko estas kutima eksprimo por marku opinon de iu oni tute ne konsentas. Kaj forta kritiko estas donaco. Ne devige estus ofendo. Ankaŭ: Malĝentilo rapidus la diskuton. Kiel diference oni povas eksprimi samforte kiel kun la vorto sterko? Mi neniam odoras rekte ĉe amaso de sterko. Sed mi komprenas. Se oni markas mian opinion kiel sterko. Tiam io de mia deklaro aŭ opinio oni valorigas diskuti plue (germane: kontrovers), ĉu ne?Ekzakte, spreecamper
Fenris_kcf, ĉu korekte?
Oni devas prizorgi siajn vortojn kiam oni partoprenas en internaciaj forumoj. Kostas malmulte da peno esti respektema kaj ĝentila.
Ĉiam amike.
UZES (Prikaži profil) 03. oktober 2012 18:44:59
Dakila_Sidhi:Bonan tagon gesinjoroj.la homoj sentiĝas solaj, ĉar ili konstruas murojn anstataŭ pontojn.
Mi petas por viaj respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?
Esperanto estas bonega kaj grandega ponto !!
sudanglo (Prikaži profil) 03. oktober 2012 21:28:47
Eblas malkonsenti kun pli ĝentilaj esprimojJes eblas Erinja. Sed por mastri lingvon ankaŭ necesas lerni kiel kondamni ies opinion, per ĝi. Aŭ ĉu Esperanto ne taŭgas por ĉiuj celoj?
Mi certe volus uzi fortan lingvaĵon kontraŭ tiuj kiuj obstine volas samrangigi lingvo-skemojn aŭ lingvo-projektojn kun veraj lingvoj.
Ili unue studu la historion de Esperanto por kompreni kiom necesas por transponti la abismon kiu apartigis kabinetan projekton de vera lingvo.
Paulinho (Prikaži profil) 04. oktober 2012 00:53:17
Hyperboreus skribis: ... Mi dubas pri tio. Bonvolu rigardi nur la verbajn formojn. 20 malsamaj temp-aspektaj formoj en la aktivo, kaj 15 malsamaj temp-aspektaj formoj en la pasivo... ne tro facile. Mi ne konas lingvon kun pli malfacila temp-aspektan sistemon (kiu plie estas malsimetria).Bone! Facila aŭ malfacila? Mi kredas ke oni povas diri: esperanto estas vere tre facila lingvo. Oni povas facile sin orienti, malgrandajn tekstojn produkti, ktp. Mia opcio estas ne multe enprofundiĝi. Sed pro kiuj volas enprofundiĝi, la risurcoj estas vere multaj, kaj riĉaj. Ekzemple: la "temp-aspektaj formoj en la aktivo kaj pasivo". Oni povas produkti veran originalan literaturon en esperanto kial ĝi estas matura lingvo kaj havas tiajn risurcojn. En tia detalo esperanto finiĝas estante kiel historiaj naturaj lingvoj......
Kara Hyperboreus, por koni "lingvojn kun pli malfacila temp-aspektan sistemon" mi sugestas la grekan klasikan (de kiu mi estas instruisto) kaj la rusan (de kiu mi scias iom baze).
sudanglo (Prikaži profil) 04. oktober 2012 10:28:48
La lernonto de nacia lingvo devas pretigi sin por mispaŝa kaj long-daŭra navigo tra densa ĝangalo gramatika. Aliflanke la lernonto de Esperanto ne riskas droniĝon en maro de komplikaĵoj (por miksi miajn metaforojn).
Altebrilas (Prikaži profil) 04. oktober 2012 12:55:43
Dakila_Sidhi:Bonan tagon gesinjoroj.Kompreneble, vi povas trovi bonegan argumentaron pri la lingvo esperanto, partopreni al renkontiĝoj en Eŭropo aŭ lerni kiel esprimi sian malonsenton pri ali-ies opinio.
Mi petas por viaj respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?
Sed mi supozas, ke via demando celas la praktikajn advantaĝojn ke Esperanto povas alporti al iu, kiu loĝas en Filipinoj - kompare, ekzemple al tiuj kiujn alportus la sama tempo dediĉita al la plibonigado de via angla lingvo.
Vi povas vojaĝi, renkonti homojn, sed tio postulas klopodojn de vi, por trovi la adresojn, kontakti la personojn kaj ne malkuraĝiĝi se ĉio ne funkcias tiel facile nek tiel rapide, ke en la komerca sektoro: iom da persistemo helpas...
Vi povas interŝanĝi ideojn, kiel ĉi-tie; ekscii pri opinioj kaj faktoj malpli disvastigataj ol en la ĝeneralaj komunikiloj.
Se vi estas kreema, vi povas konatigi viajn verkojn tra la mondo, pli facile ol per alia lingvo.
Ankaŭ esperanto povas faciligi al vi la studadon de aliaj lingvoj...
Nikolaj73 (Prikaži profil) 04. oktober 2012 21:15:42
erinja (Prikaži profil) 05. oktober 2012 01:28:30
sudanglo:Esperanto taŭgas ankaŭ por fivortoj. Sed ne ĉe lernu, kie malrespekta parolado al aliaj uzantoj estas malpermesita.Eblas malkonsenti kun pli ĝentilaj esprimojJes eblas Erinja. Sed por mastri lingvon ankaŭ necesas lerni kiel kondamni ies opinion, per ĝi. Aŭ ĉu Esperanto ne taŭgas por ĉiuj celoj?
Estas granda diferenco inter diri "Mia malnova sofo estas sterko" kaj "La opinio de [alia uzanto] estas sterko".
Oni ne devas konsenti kun ĉiu persono. Sed eblas facile diri "Mi trovas vian opinion nesubtenebla" kaj diskuti la aferon kiel ĝentilaj plenkreskuloj.
En Esperanto oni pensu antaŭ ol uzi fortajn esprimojn. Personoj povas facile ofendiĝi pro kulturaj diferencoj, kaj pro esprimoj kiuj estas pli fortaj en unu lingvo aŭ en alia. Aparte en retaj forumoj, kie ne eblas vidi vizaĝon kaj aŭdi la tonon de la voĉo, oni devus zorge elekti siajn vortojn por konservi amikan etoson.