Al la enhavo

Kiojn Bonaĵojn Donos al Mi Esperanto?

de Dakila_Sidhi, 2012-oktobro-01

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 01:57:11

Dakila_Sidhi skribis:
Bonan tagon gesinjoroj. ridulo.gif

Mi petas por viaj respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?
Kiojn da bonaĵojn donos al mi Esperanto? En LERNU mi jam komunikis kun uloj el landoj tiel malsimilaj kiel Irano aŭ Guatemalo. Ilis estas homaj estaĵoj. Al mi tio sufiĉas...

cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 07:06:47

Paulinho:
Dakila_Sidhi skribis:
Bonan tagon gesinjoroj. ridulo.gif

Mi petas por viaj respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?
Kiojn da bonaĵojn donos al mi Esperanto? En LERNU mi jam komunikis kun uloj el landoj tiel malsimilaj kiel Irano aŭ Guatemalo. Ilis estas homaj estaĵoj. Al mi tio sufiĉas...
Mi preferus: Kiujn bonaĵojn donos al vi esperanto_
Kiom da bonaĵoj...
Kiajn bonaĵojn...

Kjell R

cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 07:12:20

Mi volas kontesti la ideon ke nur esperanto estas vera lingvo. Dependas iomete kiamaniere vi povas uzi la lingvon. Kiam mi unue eklernis la anglan lingvon en la lernejo ĝi ŝajnis al mi same morta/viva kiel esperanto, kiun mi eklernis plimalpli samtempe.

Tiel mi sentas interlingŭao de IALA same viva kiel esperanto. La lingvon occidental/interlingŭeo (interlingue) mi ne mastras tiel bone, sed mi imagas ke ĝi povus esti same viva por mi, se mi havus kun kiu paroli ĝin!

Amike

Kjell R

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 08:47:59

erinja:Esperanto taŭgas ankaŭ por fivortoj. Sed ne ĉe lernu, kie malrespekta parolado al aliaj uzantoj estas malpermesita.

Estas granda diferenco inter diri "Mia malnova sofo estas sterko" kaj "La opinio de [alia uzanto] estas sterko".

Oni ne devas konsenti kun ĉiu persono. Sed eblas facile diri "Mi trovas vian opinion nesubtenebla" kaj diskuti la aferon kiel ĝentilaj plenkreskuloj.

En Esperanto oni pensu antaŭ ol uzi fortajn esprimojn. Personoj povas facile ofendiĝi pro kulturaj diferencoj, kaj pro esprimoj kiuj estas pli fortaj en unu lingvo aŭ en alia. Aparte en retaj forumoj, kie ne eblas vidi vizaĝon kaj aŭdi la tonon de la voĉo, oni devus zorge elekti siajn vortojn por konservi amikan etoson.
Tute saĝe dirite (kiel ĉiam), kaj do mi plene konsentas kun vi.

Amike.

MoutOp (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 10:17:21

Paulinho:Kiojn da bonaĵojn donos al mi Esperanto? En LERNU mi jam komunikis kun uloj el landoj tiel malsimilaj kiel Irano aŭ Guatemalo. Ilis estas homaj estaĵoj. Al mi tio sufiĉas...
Al mi ankaŭ tio sufiĉas (aliavorte, "+1" ) ! Sed, plue, Esperanto klarigas mian komprenon pri franca (kaj aliaj lingvaj) gramatiko, kaj, sed eble mi estas freneza, lerni Esperanton estas amuza ^^

Reen al la supro