Đi đến phần nội dung

Kiojn Bonaĵojn Donos al Mi Esperanto?

viết bởi Dakila_Sidhi, Ngày 01 tháng 10 năm 2012

Tin nhắn: 35

Nội dung: Esperanto

Dakila_Sidhi (Xem thông tin cá nhân) 08:51:10 Ngày 01 tháng 10 năm 2012

Bonan tagon gesinjoroj. ridulo.gif

Mi petas por viaj respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?

cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:34:06 Ngày 01 tháng 10 năm 2012

Dakila_Sidhi:Bonan tagon gesinjoroj. ridulo.gif

Mi petas por respondoj. Kiojn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo de Esperanto?
Esperanto estas fenestro al la ekstera mondo. Mi renkontis plurajn homojn por kiuj esperanto signifis la diferencon inter nescio kaj nova kono pri la ekstera mondo. Ofte oni ekhavas amikojn en aliaj landoj. Pere de la angla lingvo vi ne havas tiun eblecon. La angla lingvo estas tro granda.

Se vi ŝatas literaturon, vi havos aliron al literaturoj de multaj landoj.

Kjell R

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 10:32:37 Ngày 01 tháng 10 năm 2012

Dakila_Sidhi:Bonan tagon gesinjoroj. ridulo.gif

Mi petas por viaj respondoj. Kiajn bonajn aferojn aŭ bonaĵojn donos al mi la unika lingvo Esperanto?
Unue, Esperanto estas la sola justa lingvo kiu ekzistas tiumonde. Ĝi apartenas al neniu homo nek lando. Ĉiuj el ni devas lerni ĝin kiel dua lingvo.

Due, ĝi estas la plej facila konata lingvo. Do, valoras la penon lerni ĝin.

Trie, vi povos komuniki egalnivele, skribe aŭ parole, kun homoj el la tuta mondo.

Kvare, post ses stud-monatoj, vi povos legi preskaŭ ion ajn: librojn, revuojn, leterojn, ktp., afero neebla en iu ajn alia lingvo.

Kvine, Esperanto estas la SOLA lingvo kiu enhavas la celon de la homa frateco. Ĝi estis kreita pro tiu kialo.

Sese... Vi mem malkovros aliajn bonaĵojn se vi bone lernas tiun nekredeblan lingvon.

Amike.

auxro (Xem thông tin cá nhân) 10:41:45 Ngày 01 tháng 10 năm 2012

Ne demandu kion Esperanto povas doni al vi, demandu kion vi povus doni al ĝi.
ridulo.gif

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 01:02:33 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

antoniomoya:
Unue, Esperanto estas la sola justa lingvo kiu ekzistas tiumonde. Ĝi apartenas al neniu homo nek lando. Ĉiuj el ni devas lerni ĝin kiel dua lingvo.
Due, ĝi estas la plej facila konata lingvo. Do, valoras la penon lerni ĝin.
[...]
Kvare, post ses stud-monatoj, vi povos legi preskaŭ ion ajn: librojn, revuojn, leterojn, ktp., afero neebla en iu ajn alia lingvo.
Kvine, Esperanto estas la SOLA lingvo kiu enhavas la celon de la homa frateco. Ĝi estis kreita pro tiu kialo.
[...]
Pardonu, sed vi skribas sterkon ...
Ekzistas multe da planlingvoj, kiuj estas ĉirkaŭ samfacila kiel aŭ eĉ pli facila ol Esperanto. Iom uzas "a priori"-vortaron aŭ gramatikon nesamila al gramatiko de io ajn natura lingvo, do estas pli "justa". Esperanto jes estas la planlingvo kun la plej granda nombro da parolantoj, sed ĝi vere ne estas la sola.

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 01:55:04 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

Forigite

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 05:27:20 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

Fenris_kcf:Pardonu, sed vi skribas sterkon ...
Sterkon...?

Mmm.. Via esprimo ŝajnas iom forta, ĉu?

Cetere, ne kritiku miajn diraĵojn, sed instruu kaj montru al Dakila "kiujn malbonajn aferojn aŭ malbonaĵojn" donos al li la unikan lingvon Esperanto.

Se, laŭ viaj diroj, Esperanto estas la planlingvo kun la plej granda nombro da parolantoj, tio ŝuldiĝas al io, ĉu ne? Kial viaj aliaj eĉ-pli-facilaj planlingvoj ne estas tiel disvastigitaj?

Amike.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:48:34 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

antoniomoya:
Se, laŭ viaj diroj, Esperanto estas la planlingvo kun la plej granda nombro da parolantoj, tio ŝuldiĝas al io, ĉu ne? Kial viaj aliaj eĉ-pli-facilaj planlingvoj ne estas tiel disvastigitaj?
Estas neverŝajne, ke la internacia disvastiĝinteco de lingvo ŝuldiĝas ĉefe al ĝia facileco. Nur rigardu la anglan ... (kaj jen ankaŭ bona argumento kontraŭ ĉiuj reformistoj, kiuj diras, ke Esperanto tuj ege disvastiĝus, se nur tiu aŭ alia lingva afero (akuzativo, supersignoj) estus ŝanĝita)

Tamen Ido malbonigis pli da aferoj ol ĝi plibonigis. Interlingvao ne estas konkuranto de Esperanto, sed servas tute alian celon. Do, kiuj aliaj menciindaj planlingvoj ekzistas ...?

Al la fadenaŭtoro: Tion ĉiu devas eltrovi por si mem, laŭ mi - kaj tio eblas nur fakte ellerninte ĝin. Mi mem uzas ĝin preskaŭ nur interrete kaj havis per ĝi jam multajn interesajn diskutojn, tie ĉi kaj aliloke. Aliaj ŝatas la literaturon, kiu ekzistas en Esperanto.

Min mem simple motivigis mia scivolemo pri tiu lingvo, kiu laŭaserte estas tiel facila, kaj kvankam mi origine celis vere multe okupiĝi pri ĝi, tamen iel mi pli kaj pli interesiĝis. ridulo.gif

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 05:51:06 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

Forigite

vincas (Xem thông tin cá nhân) 10:44:02 Ngày 02 tháng 10 năm 2012

Fenris_kcf:Pardonu, sed vi skribas sterkon ...
Ekzistas multe da planlingvoj, kiuj estas ĉirkaŭ samfacila kiel aŭ eĉ pli facila ol Esperanto.
Tion aserti ankaŭ estas tre subjektive. Scii ĉu Esperanto estas pli facila aŭ pli malfacila estas same, kiel aserti, ke portugala pli bone taŭgas por poezio ol hispana.

Quay lại