前往目錄

Kiam oni uzus "adiaŭ"?

貼文者: walfino, 2012年10月1日

訊息: 16

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2012年10月2日下午4:04:31

walfino:Tial, ĉu adiaŭ estas tre malamikeca vorto?
Ne nepre; se uzata kun ĝoja tono, ĝi certe ja estas, sed imagu iun am-filmon, kie la amantoj devas por ĉiam disiĝi kaj (duon)plorante diras adiaŭ, mia kara.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月2日下午5:21:06

Eble la vorton "adiaŭ" oni ne multe uzas en ĉiutagaj situacioj, preferante diri aliajn esprimojn kiel "ĝis la revido".

Sed la verbon "adiaŭi" oni povas taŭge uzi por diri, ekzemple, "mi adiaŭis miajn gepatrojn antaŭ ol envagoniĝi". Kaj ankaŭ "la adiaŭo disvolviĝis ĝoje kaj brue".

Aŭ eble mi malpravas..? malgajo.gif

Amike.

erinja (顯示個人資料) 2012年10月2日下午11:31:24

Mi diras ke mi ĝisis miajn gepatrojn. Aŭ ke la ĝiso disvolviĝis ĝoje.

Tre ofte mi diris, ekzemple, "Ĉu ni ĝisu nun, aŭ ĉu ni vidos unu la alian denove antaŭ la foriro?"

Mi uzus "adiaŭi" nur se mi vere atendus ke mi neniam vidus la personon denove.

Eble mi uzus "adiaŭi" se mi parolus pri afero kiun mi planas forĵeti aŭ fordoni. Ekzemple, "Adiaŭu ĉi tiun sofon - mi havos novan kiam vi venontfoje vizitos!"

Kirilo81 (顯示個人資料) 2012年10月7日下午8:07:41

Mi neniam meditis pri tio, sed mi uzas adiaŭ preskaŭ ĉiutage kun nia filo, ekz. kiam mi lasas lin ĉe la vartistino. Por mi tiu vorto ne havas iun specialan nuancon, oni ĝin simple uzas ĉe adiaŭo.
Sed ĝis mi uzas nur kun homoj, kiuj ĝisis unue, kutime mi preferas la pli kompletan ĝis revido/reskribo.

jchthys (顯示個人資料) 2012年10月10日下午1:22:08

Por mi, "adiaŭ" estas pli grava, "ĝis" pli amikuma. Mi ne povas memori fojon, kiam mi uzis la unuan.

PosmoX (顯示個人資料) 2012年10月10日下午9:38:39

walfino:Tial, ĉu adiaŭ estas tre malamikeca vorto?

Post mi legis viajn respondojn, mi sentas ke adiaŭ eble nur povas uzi per krimistoj (simila kun "Hasta la Vista" en iujn gangsterajn filmojn).

Aŭ, eble nur dum entombigo.
"Hasta la vista" en la Hispana estas: "Ĝis la revido". Ĉiu lingvo havas sian propran signifon. En la Hispana povas esti malbone kaj en Esperanto estas bone.
"Adiaŭ" estas por mi kiam oni adiaŭigi alion pro longa tempo.

回到上端