Al la enhavo

Kiam oni uzus "adiaŭ"?

de walfino, 2012-oktobro-01

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 10:25:59

Mi pensas ke ofte estas pli facila uzi ĝis [la] revido aŭ ĝis, kaj havas malpli ŝanco uzi adiaŭ.

Kiam vi uzus adiaŭ anstataŭ ĝis?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 10:57:48

Oni uzas adiaŭ, se oni ne pensas, ke oni refoje renkontos la alian, dum oni uzas ĝis, se oni ja pensas aŭ esperas tion.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 11:11:48

Alivorte, oni ja ne volas uzi "adiaŭ" krom en certaj situacioj

sudanglo (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 11:12:28

Principe, tiel estas kiel DW diris. Sed mi ne memoras ke mi ofte aŭdis iun uzi tiun vorton.

Ŝerce oni povus diri 'ĝis neniam'.

auxro (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 11:15:41

ĉu ĝi ne enhavas en sia deveno "iru kun dio", aŭ simile

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 11:41:27

auxro:ĉu ĝi ne enhavas en sia deveno "iru kun dio", aŭ simile
Jes ja, pli-malpli "al/ĝis Dio", do verŝajne: ĝis ni rerenkontiĝos en la ĉielo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 14:32:29

Forigite

auxro (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 15:22:25

Ankaŭ en la litova ekzistas "sudiaŭ". Mi ne certas ĉu ĝi influis vorton kreitan de Zamenhof, sed ĝi pli malpli signifas la duan signifon indikitan de Hyperboreus: "dio akompanu vin"

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 18:48:07

Hyperboreus:
darkweasel:
auxro:ĉu ĝi ne enhavas en sia deveno "iru kun dio", aŭ simile
Jes ja, pli-malpli "al/ĝis Dio", do verŝajne: ĝis ni rerenkontiĝos en la ĉielo.
Almenaŭ la hispana "iru kun dio" "vaya con dios" ne volas diri "ĝis ni rerekontiĝos en la ĉielo" sed "iru akompanata de dio" aŭ "iru ŝirmata de dio". Alia varianto estas "que dios le acompañe" "dio vin akompanu".
Sed ĉu ne adiaŭ = latine ad deum?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 21:41:33

Forigite

Reen al la supro