Al la enhavo

Ĉu vi kredas ke je la vojaĝo de la apollo al la Luno?

de baibaibibi, 2012-oktobro-09

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2012-oktobro-09 21:41:42

Ĉu vi kredas je la vojaĝo de la apollo al la Luno?

Vi povas elekti nur unu el la respondoj.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 19:47:31

Ne ĉeestas multe pri kio dubi, kiam ili iris ĉe la Luno ili forlasis tie spegulon, granda spegulon, kaj pro ĝi ni hodiaŭ povas scii kiom malproksima la Luno estas el la Tero, kaj ni scias ĝin centmetre, perfekte. Ili ankaŭ prenis kelkajn ŝtonojn por studi ilin.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 20:27:09

efilzeo:ili forlasis tie spegulon, granda spegulon
Grandan spegulon ridego.gif

hebda999 (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 21:17:44

La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 02:04:35

hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!

brodicius (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 08:01:40

maximkaaa:
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Nur unu testudo? Blasfeme! Estas alia testudo sub tiu testudo. Kaj alia sube. Kaj tiel plu.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 09:17:38

maximkaaa:
hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Simple, ili havas naĝilojn. Ankaŭ iliaj rostoj povas helpi ilin. Kaj estas komune konata la fakto ke elefantoj ne dronas...!

Demian (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 09:46:56

Ĵus vekiĝinte, mi miras ĉu hodiaŭ estas 1-a de aprilo?

codesito (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 10:00:20

hebda999:
maximkaaa:
hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Simple, ili havas naĝilojn. Ankaŭ iliaj rostoj povas helpi ilin. Kaj estas komune konata la fakto ke elefantoj ne dronas...!
Sed, kiu bredas la elefantojn? kiam ili malsatas, iu devas prizorgi ilin, se ne la elefantoj irus serĉi manĝajon kaj la tuta mondo falus kaj droniĝus en la oceano!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 11:45:50

Demian:Ĵus vekiĝinte, mi miras ĉu hodiaŭ estas 1-a de aprilo?
Dependas de via horzono - se ĝi estas ekzemple UTC+4104, tiam jes. Atendu ...

Reen al la supro