본문으로

Ĉu vi kredas ke je la vojaĝo de la apollo al la Luno?

글쓴이: baibaibibi, 2012년 10월 9일

글: 18

언어: Esperanto

baibaibibi (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오후 9:41:42

Ĉu vi kredas je la vojaĝo de la apollo al la Luno?

Vi povas elekti nur unu el la respondoj.

efilzeo (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 7:47:31

Ne ĉeestas multe pri kio dubi, kiam ili iris ĉe la Luno ili forlasis tie spegulon, granda spegulon, kaj pro ĝi ni hodiaŭ povas scii kiom malproksima la Luno estas el la Tero, kaj ni scias ĝin centmetre, perfekte. Ili ankaŭ prenis kelkajn ŝtonojn por studi ilin.

creedelambard (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 8:27:09

efilzeo:ili forlasis tie spegulon, granda spegulon
Grandan spegulon ridego.gif

hebda999 (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 9:17:44

La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...

maximkaaa (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 2:04:35

hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!

brodicius (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 8:01:40

maximkaaa:
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Nur unu testudo? Blasfeme! Estas alia testudo sub tiu testudo. Kaj alia sube. Kaj tiel plu.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 9:17:38

maximkaaa:
hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Simple, ili havas naĝilojn. Ankaŭ iliaj rostoj povas helpi ilin. Kaj estas komune konata la fakto ke elefantoj ne dronas...!

Demian (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 9:46:56

Ĵus vekiĝinte, mi miras ĉu hodiaŭ estas 1-a de aprilo?

codesito (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 10:00:20

hebda999:
maximkaaa:
hebda999:La Luno kiun ni vidas surĉiele estas nur miraĝo kaj la Tero estas perfekte plata kaj subtenata de tri grangegaj elefantoj vadantaj en la senlima maro de eterneco...
Kiu diris ĉi tian malsaĝon al vi? La elefantoj staras sur testudo, kiu naĝas en la maro de eterneco. Kiel elefantoj povas vandi sur la maro?!
Simple, ili havas naĝilojn. Ankaŭ iliaj rostoj povas helpi ilin. Kaj estas komune konata la fakto ke elefantoj ne dronas...!
Sed, kiu bredas la elefantojn? kiam ili malsatas, iu devas prizorgi ilin, se ne la elefantoj irus serĉi manĝajon kaj la tuta mondo falus kaj droniĝus en la oceano!

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 11:45:50

Demian:Ĵus vekiĝinte, mi miras ĉu hodiaŭ estas 1-a de aprilo?
Dependas de via horzono - se ĝi estas ekzemple UTC+4104, tiam jes. Atendu ...

다시 위로