본문으로

Malala

글쓴이: robbkvasnak, 2012년 10월 13일

글: 44

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 6:45:53

Koracio:denkas
Kial mi ekridis ... rido.gif

lagtendisto (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 7:10:58

mihxil:La sola kampo en kiu esperanto kaj ties anoj eble povas ion kontribui estas la 'lingva problemo'. Se ni rapidus, ĉar alikaze ankaŭ tiukampe google-translate igas nin tute superfluaj...
Sed funkcio de konversacio en Guglo Traduko. Tio ankaŭ lasus ŝangi la kielo de lernu de fremdlingvo kiel ludo. Kaj la plej homoj enhavas instinkto por ludu. Ĝi ankaŭ povus malforti la doloroj por lernu de fremdlingvoj. Do, pri tio mi opinas. Guglo Traduko estas tio, kio oni decidas uzu ĝin por.

@Koracio 'Denkas'/denken ne estas esperante. Estas natura germane.

codesito (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 7:45:17

robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?
La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!

auxro (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 8:26:41

codesito:
robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?
La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
Tŝŝ, prefere ne provoku islamajn ekstremistojn. Aliokaze vi povas meti ankaŭ lernu.net en ilia nigra listo.

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 10:14:08

codesito:
robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?
La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
Mi ne komprenas la seninstigan agresivon de codesit. Nek mi nek alia lernu!ano proponis "bombadi" ( plejverŝajne "bombardi" ) ion ajn. Tute male - mi ĉiuokaze - instigas al edukado - ne nur de knabinoj sed de ĉiuj homoj - ankaŭ de talibananoj ( taliban signifas en la araba "studento" ). Kiam mi edukas en mia universitato mi ne "instruas" rekte sed mi instigas la studentojn al konstruktivaj konversacioj kaj mem-esploroj. Miaj studentoj ofte ne kredas ke mi ne nur toleras sed vere favoras ideojn malsamajn al la miaj aŭ de la aliaj studentoj. Ekzemple, en unu el miaj klasoj nun estas studentino kiu forte ribelas kontraŭ la ideo ke ne ĉiuj mondanoj devus lerni la usonan anglan. Mi neniam kaĵolas ŝin - male, mi donas al ŝi eblecon paroli kiam ajn ŝi volas. Eble iam ajn ŝi komprenos ke ne la tuta mondo devas orientiĝi ĉirkaŭ Usono. Mi certe ne kredas tion!

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 10월 13일 오후 11:54:48

Forigite

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오전 1:49:52

Mi povus diskuti kun vi pri Maslow - mi adresis tiun en mia doktoriga verko, ĉar fakte homoj apenaŭ povas nutri sin sen socio - en sovaĝa tereno plena je manĝemaj rabobestoj homo sen homa socio ne supervivus pli ol tagon - sed ni ne diskutis malsaton. Ni diskutis pri homo(j) kiu(j) pafis al 14jara lernantino kun la celo mortigi ŝin nur ĉar ŝi estas ino kaj volas lerni. Vi ne povas diri al mi ke malsato rajtigus provon de mortigi aŭ atenci 14jaran lernantinon nur pro sia deziro lerni. Se la talibananoj tiom malsatas de kie ili prenas la pafilojn?
Krom tio, mi ne kredas ke taliban-viroj estas povraj, plrendaj patrinoj kiuj ne povas nutri siajn bebojn. Temas pri homoj kiuj timas la forigon de sia ĝisnuna virisma kontrolo de la inoj. Temas pri viroj kiuj volas negi edukadon al alia homo ĉar temas pri ino. Se iu ajn socio pardonas la fridsangan mortigon de infanoj ne temas pri civilizata socio sed pri bando de primativuloj.
Ili uzas religion por pardoni tian teruran agon.
La provo de vi kaj via samlingvano forturni la diskuton de la unua fakto mirigas min. Ĉu vi volas sugesti ke iuj homoj de aliaj landoj kulpas pri tiu atenco de la knabino?
Kaj mi tute ne komprenas kial vi skribis: Plenus venter non studet libenter - la plena stomako ne studas libere ( ĉar temas pri E-lingva forumo oni devus aldoni la E-tradukon )- mi kredas ke vi volis diri la malon de tio.

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오전 1:57:03

Hyperboreus:Robb, la edukado sendube estas baza kaj grava kondiĉo por plibonigi la mondan staton. Sendube kaj mi konsentas kun vi. Sed monde ekzistas antaŭ la neceso de edukado alia multe pli baza kaj multe pli grava problemo: la malsato.
Maslova piramido jam estas maljunega afero kaj en filozofia (aŭ sikologia) fako multe ŝanĝiĝis, sed tiu pirmaido restas vera.
Por pli detala diskuto de la "vereco" de la maslova piramido bv konsulti Baumeister. R.F., & Leary, M.R. (1995). The need to belong: Desire for interpersonal attachment as a fundamental human motivation. Psychological Bulletin, 117(3), 497-529.

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오전 2:07:51

Forigite

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오전 2:11:38

Forigite

다시 위로