Malala
de robbkvasnak, 13 octombrie 2012
Contribuții/Mesaje: 44
Limbă: Esperanto
darkweasel (Arată profil) 13 octombrie 2012, 18:45:53
Koracio:denkasKial mi ekridis ...
lagtendisto (Arată profil) 13 octombrie 2012, 19:10:58
mihxil:La sola kampo en kiu esperanto kaj ties anoj eble povas ion kontribui estas la 'lingva problemo'. Se ni rapidus, ĉar alikaze ankaŭ tiukampe google-translate igas nin tute superfluaj...Sed funkcio de konversacio en Guglo Traduko. Tio ankaŭ lasus ŝangi la kielo de lernu de fremdlingvo kiel ludo. Kaj la plej homoj enhavas instinkto por ludu. Ĝi ankaŭ povus malforti la doloroj por lernu de fremdlingvoj. Do, pri tio mi opinas. Guglo Traduko estas tio, kio oni decidas uzu ĝin por.
@Koracio 'Denkas'/denken ne estas esperante. Estas natura germane.
codesito (Arată profil) 13 octombrie 2012, 19:45:17
robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
auxro (Arată profil) 13 octombrie 2012, 20:26:41
codesito:Tŝŝ, prefere ne provoku islamajn ekstremistojn. Aliokaze vi povas meti ankaŭ lernu.net en ilia nigra listo.robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
robbkvasnak (Arată profil) 13 octombrie 2012, 22:14:08
codesito:Mi ne komprenas la seninstigan agresivon de codesit. Nek mi nek alia lernu!ano proponis "bombadi" ( plejverŝajne "bombardi" ) ion ajn. Tute male - mi ĉiuokaze - instigas al edukado - ne nur de knabinoj sed de ĉiuj homoj - ankaŭ de talibananoj ( taliban signifas en la araba "studento" ). Kiam mi edukas en mia universitato mi ne "instruas" rekte sed mi instigas la studentojn al konstruktivaj konversacioj kaj mem-esploroj. Miaj studentoj ofte ne kredas ke mi ne nur toleras sed vere favoras ideojn malsamajn al la miaj aŭ de la aliaj studentoj. Ekzemple, en unu el miaj klasoj nun estas studentino kiu forte ribelas kontraŭ la ideo ke ne ĉiuj mondanoj devus lerni la usonan anglan. Mi neniam kaĵolas ŝin - male, mi donas al ŝi eblecon paroli kiam ajn ŝi volas. Eble iam ajn ŝi komprenos ke ne la tuta mondo devas orientiĝi ĉirkaŭ Usono. Mi certe ne kredas tion!robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
Hyperboreus (Arată profil) 13 octombrie 2012, 23:54:48
robbkvasnak (Arată profil) 14 octombrie 2012, 01:49:52
Krom tio, mi ne kredas ke taliban-viroj estas povraj, plrendaj patrinoj kiuj ne povas nutri siajn bebojn. Temas pri homoj kiuj timas la forigon de sia ĝisnuna virisma kontrolo de la inoj. Temas pri viroj kiuj volas negi edukadon al alia homo ĉar temas pri ino. Se iu ajn socio pardonas la fridsangan mortigon de infanoj ne temas pri civilizata socio sed pri bando de primativuloj.
Ili uzas religion por pardoni tian teruran agon.
La provo de vi kaj via samlingvano forturni la diskuton de la unua fakto mirigas min. Ĉu vi volas sugesti ke iuj homoj de aliaj landoj kulpas pri tiu atenco de la knabino?
Kaj mi tute ne komprenas kial vi skribis: Plenus venter non studet libenter - la plena stomako ne studas libere ( ĉar temas pri E-lingva forumo oni devus aldoni la E-tradukon )- mi kredas ke vi volis diri la malon de tio.
robbkvasnak (Arată profil) 14 octombrie 2012, 01:57:03
Hyperboreus:Robb, la edukado sendube estas baza kaj grava kondiĉo por plibonigi la mondan staton. Sendube kaj mi konsentas kun vi. Sed monde ekzistas antaŭ la neceso de edukado alia multe pli baza kaj multe pli grava problemo: la malsato.Por pli detala diskuto de la "vereco" de la maslova piramido bv konsulti Baumeister. R.F., & Leary, M.R. (1995). The need to belong: Desire for interpersonal attachment as a fundamental human motivation. Psychological Bulletin, 117(3), 497-529.
Maslova piramido jam estas maljunega afero kaj en filozofia (aŭ sikologia) fako multe ŝanĝiĝis, sed tiu pirmaido restas vera.
Hyperboreus (Arată profil) 14 octombrie 2012, 02:07:51
Hyperboreus (Arată profil) 14 octombrie 2012, 02:11:38