Malala
robbkvasnak,2012年10月13日の
メッセージ: 44
言語: Esperanto
mihxil (プロフィールを表示) 2012年10月16日 3:58:23
robbkvasnak:kiel bruligi koranon - je la nomo de religio tiel ke la gazetaro publikigu artikolojn pri ili.Se ni komparu religiajn fanatikulojn el usono kun la talibano mi pli emus sugesti la ulojn kiuj murdas abortig-kuracistojn. Tio estas fakte iom komparebla kun la kazo de Malala.
Finfine korano estas nur stako da papero, kaj ĝin bruligi ne estas krimo. Mi samopinias ke tia brulo estas iom provoka, kaj same bone povintus esti preterlasita. Sed la baza problemo tamen fundamente kuŝas ĉe la uloj kiuj ĝismurdeme provokiĝas pro tia bagatelo.
cellus (プロフィールを表示) 2012年10月19日 16:53:31
robbkvasnak (プロフィールを表示) 2012年10月19日 18:04:42
antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年10月19日 18:18:24
robbkvasnak:Mi pretus gastigi anon de la talibano ĉe mi por ke li vidu la vivon ĉe ni. Mi ankaŭ pretus viziti ilin se ili povus promesi ne mortigi min pro miaj ideoj pri la vivo.Via ideo ŝajnas al mi vere taŭga. Se la tiel nomataj malamikoj havus la eblecon intime koni sin pli bone unu la alian, certe ili ek-amikiĝus, kaj militoj finfine malaperus.
Homoj kutime timas kaj malamas tion kion ili nekonas.
Amike.
lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月19日 18:31:14
dobri (プロフィールを表示) 2012年10月19日 18:59:36
robbkvasnak:Mi pretus gastigi anon de la talibano ĉe mi por ke li vidu la vivon ĉe ni. Mi ankaŭ pretus viziti ilin se ili povus promesi ne mortigi min pro miaj ideoj pri la vivo.Bonega ideo! Vi estas kuraĝa! Eble tio estas la plej ĝusta vojo al paco!
mihxil (プロフィールを表示) 2012年10月19日 19:23:05
cellus:ĉiuj taliboj ne estas murdistoj, kaj en ĉiuj movadoj estas iuj kiuj pretas akcepti argumentojn. Murdistoj kompeneble estu, se eble, prenitaj per la polico kaj metitaj en malliberejo post jura proceso.Se vi volus tiel defendi islamon, tiam mi samopinius. Sed pri la talibano mi emus esti malpli tolerema. Laŭ mi ja direblas ke la talibano esence estas fia. Ĝin propravole ani jam estas krimo.
codesito (プロフィールを表示) 2012年10月19日 20:10:11
Kompare kun tiuj homoj, ni estas kiel beboj ĉiam prizorgitaj kaj proksimaj al niaj panjoj.
auxro (プロフィールを表示) 2012年10月20日 7:02:59
codesito:Mi pensas ke la talibanoj estas same malbonaj kiel ni, sed ni havas potencajn armeojn por fari malpurajn laborojn, tamen ili devis vivi kiel bestoj dum jardekoj luktante por la libereco kontraŭ niaj genocidaj okcidentaj imperioj, estrange, ili finfine povis venki la multoble pli fortajn eksterlandajn invadantojn, sed pagante altan prezon rilate al sia sano fizika kaj psikologia.Sed pro kio, vi pensas, oni invadadas nome Afganistanon, tiun pecon da luno sur Tero? Ne pro nafto ja..
Kompare kun tiuj homoj, ni estas kiel beboj ĉiam prizorgitaj kaj proksimaj al niaj panjoj.
codesito (プロフィールを表示) 2012年10月20日 18:40:35
auxro:Do, pro kio? Estas la homoj kiuj defendis la invadon kiuj devas ekspliki la kialojn.codesito:Mi pensas ke la talibanoj estas same malbonaj kiel ni, sed ni havas potencajn armeojn por fari malpurajn laborojn, tamen ili devis vivi kiel bestoj dum jardekoj luktante por la libereco kontraŭ niaj genocidaj okcidentaj imperioj, estrange, ili finfine povis venki la multoble pli fortajn eksterlandajn invadantojn, sed pagante altan prezon rilate al sia sano fizika kaj psikologia.Sed pro kio, vi pensas, oni invadadas nome Afganistanon, tiun pecon da luno sur Tero? Ne pro nafto ja..
Kompare kun tiuj homoj, ni estas kiel beboj ĉiam prizorgitaj kaj proksimaj al niaj panjoj.
Ĉu mi devas ekspliki kial stultuloj agas stulte?