Till sidans innehåll

Malala

av robbkvasnak, 13 oktober 2012

Meddelanden: 44

Språk: Esperanto

mihxil (Visa profilen) 16 oktober 2012 03:58:23

robbkvasnak:kiel bruligi koranon - je la nomo de religio tiel ke la gazetaro publikigu artikolojn pri ili.
Se ni komparu religiajn fanatikulojn el usono kun la talibano mi pli emus sugesti la ulojn kiuj murdas abortig-kuracistojn. Tio estas fakte iom komparebla kun la kazo de Malala.

Finfine korano estas nur stako da papero, kaj ĝin bruligi ne estas krimo. Mi samopinias ke tia brulo estas iom provoka, kaj same bone povintus esti preterlasita. Sed la baza problemo tamen fundamente kuŝas ĉe la uloj kiuj ĝismurdeme provokiĝas pro tia bagatelo.

cellus (Visa profilen) 19 oktober 2012 16:53:31

ĉiuj taliboj ne estas murdistoj, kaj en ĉiuj movadoj estas iuj kiuj pretas akcepti argumentojn. Murdistoj kompeneble estu, se eble, prenitaj per la polico kaj metitaj en malliberejo post jura proceso.

robbkvasnak (Visa profilen) 19 oktober 2012 18:04:42

Mi pretus gastigi anon de la talibano ĉe mi por ke li vidu la vivon ĉe ni. Mi ankaŭ pretus viziti ilin se ili povus promesi ne mortigi min pro miaj ideoj pri la vivo.

antoniomoya (Visa profilen) 19 oktober 2012 18:18:24

robbkvasnak:Mi pretus gastigi anon de la talibano ĉe mi por ke li vidu la vivon ĉe ni. Mi ankaŭ pretus viziti ilin se ili povus promesi ne mortigi min pro miaj ideoj pri la vivo.
Via ideo ŝajnas al mi vere taŭga. Se la tiel nomataj malamikoj havus la eblecon intime koni sin pli bone unu la alian, certe ili ek-amikiĝus, kaj militoj finfine malaperus.

Homoj kutime timas kaj malamas tion kion ili nekonas.

Amike.

lagtendisto (Visa profilen) 19 oktober 2012 18:31:14

Mi opinas. En la tuta mondo oni tre diference 'valoriĝas' la vivon de homo. Ekzemple en Eŭropo. Se en libertempo homoj akcidentigas en la Alpoj. Tiam oni sendas multaj de spezialskipoj por helpu tiuj sportantoj. Ke oni agus same en la tuta mondo. Mi dubas forte.

dobri (Visa profilen) 19 oktober 2012 18:59:36

robbkvasnak:Mi pretus gastigi anon de la talibano ĉe mi por ke li vidu la vivon ĉe ni. Mi ankaŭ pretus viziti ilin se ili povus promesi ne mortigi min pro miaj ideoj pri la vivo.
Bonega ideo! Vi estas kuraĝa! Eble tio estas la plej ĝusta vojo al paco!

mihxil (Visa profilen) 19 oktober 2012 19:23:05

cellus:ĉiuj taliboj ne estas murdistoj, kaj en ĉiuj movadoj estas iuj kiuj pretas akcepti argumentojn. Murdistoj kompeneble estu, se eble, prenitaj per la polico kaj metitaj en malliberejo post jura proceso.
Se vi volus tiel defendi islamon, tiam mi samopinius. Sed pri la talibano mi emus esti malpli tolerema. Laŭ mi ja direblas ke la talibano esence estas fia. Ĝin propravole ani jam estas krimo.

codesito (Visa profilen) 19 oktober 2012 20:10:11

Mi pensas ke la talibanoj estas same malbonaj kiel ni, sed ni havas potencajn armeojn por fari malpurajn laborojn, tamen ili devis vivi kiel bestoj dum jardekoj luktante por la libereco kontraŭ niaj genocidaj okcidentaj imperioj, estrange, ili finfine povis venki la multoble pli fortajn eksterlandajn invadantojn, sed pagante altan prezon rilate al sia sano fizika kaj psikologia.
Kompare kun tiuj homoj, ni estas kiel beboj ĉiam prizorgitaj kaj proksimaj al niaj panjoj.

auxro (Visa profilen) 20 oktober 2012 07:02:59

codesito:Mi pensas ke la talibanoj estas same malbonaj kiel ni, sed ni havas potencajn armeojn por fari malpurajn laborojn, tamen ili devis vivi kiel bestoj dum jardekoj luktante por la libereco kontraŭ niaj genocidaj okcidentaj imperioj, estrange, ili finfine povis venki la multoble pli fortajn eksterlandajn invadantojn, sed pagante altan prezon rilate al sia sano fizika kaj psikologia.
Kompare kun tiuj homoj, ni estas kiel beboj ĉiam prizorgitaj kaj proksimaj al niaj panjoj.
Sed pro kio, vi pensas, oni invadadas nome Afganistanon, tiun pecon da luno sur Tero? Ne pro nafto ja..

codesito (Visa profilen) 20 oktober 2012 18:40:35

auxro:

Do, pro kio? Estas la homoj kiuj defendis la invadon kiuj devas ekspliki la kialojn.
Ĉu mi devas ekspliki kial stultuloj agas stulte?

Tillbaka till toppen