Ir ao conteúdo

Malala

de robbkvasnak, 13 de outubro de 2012

Mensagens: 44

Idioma: Esperanto

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 04:54:10

Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?

mihxil (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 09:57:54

robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?
Mi ne vere vidas rilaton kun esperantisteco, kaj krome kvankam la okazo estas komplete skandala, mi pensas ke ni ne eĉ kapablus starigi grupon de solidareco por ĉiu individua skandalo ie ajn okazinta en la mondo.

La dua respondo, ke pro neŭtraleca starpunkto ni ne kritiku la talibanon estas iom absurda. Mi esperas ke neniu elektus tion.

Sed mi kompreneble ja havas opinion. La talibano estas mezepoka grupo de absurdaj idiotoj, komplete malaprobendaj.

Sed via enketo ne vere respondeblas.

ateneo (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 10:50:39

Eble la homaro ne evoluas multe. Tago kia hodiaŭ estis morpafita Francisco Ferrer i Guardia.

«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909)

darkweasel (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 12:44:59

mihxil:Mi ne vere vidas rilaton kun esperantisteco
+1

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 13:53:25

Mi estas edukisto (nun profesoro ĉe universitato kaj eksa instruisto en infanĝardenoj kaj instruisto de juna plenkreskuloj). La celo de Malala estas unu el la punktoj de la 2015 celoj de la Unuiĝintaj Nacioj - ke ĉiu infano en la mondo ĝuu edukon - ke edukado estu homa rajto.
Ĉu nia grupo eĉ konscias pri la mileniaj celoj de UNo? Kial ni ne pridiskutu ilin en esperantista kadro? Finfine oni nun praktike scince pruvis ke la studado de Esperanto estas efektiva propedeŭtika metodo por la akirado de kromaj lingvoj.
Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?

mihxil (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 15:24:28

robbkvasnak:Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?
Tio estas interesa temo, sed vi provis iniciati ĝin per iom kaduka enketo.

Mi konsideras tion memevidenta ke ĉiu infano ĝuu edukon. Ke kelkaj frenezuloj kun stranga mezepoka kredo en fora lando ne samopinias estas unu afero. Sed ke ili eĉ pretas murdi infanojn pro tiu deviaĵo estas la afero kontraŭbatalinda unuavice, kaj kiu ŝokas min pli ol ilia opinio mem.

Povas esti ke esperanto estas bona ideo, sed mi dubas ĉu disvastigi tion en la forumoj de 'lernu!' estas tre inde. Tiujn ja supozeble precipe legas tiuj, kiuj jam informiĝis pri esperanto, ĉu ne.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 15:38:12

Sed ĉu ni ne devus pridiskuti kiel ni povas labori ene de la Jarmilaj Celoj de UNo? Certe ni povas fari kontribuon - la plej multaj Esperantistoj ja estas kleruloj. Mi estas unuopulo kaj tiel ero de la komunumo. Mi ŝatus pripense lernu!e kion ni povus kontribui al tiu mondskala klopodo. Eble komencus ete, kiel instrui infanojn en nia ĉirkaŭa regiono kiel legi kaj pensi pri la mondskala impliko de tio. Tiam ni povus diskute lernu!-ene pri niaj spertoj. Mi ŝatas la titolon Malala ĉar ŝi estas simbolo de deziro lerni samkiel Zamenhof estas simbolo de homarismaj ideoj kaj de internacia lingvo.
La enketo mi aldonis kiel atentigilo - ĉar pasinte Esperantistoj pledis por strikta neŭtraleco de Esperanto - sed ĉu tio eblas? Ĉu ni povas akcepti kiam kruela reĝimo uzas nian lingvon por propagandi? Aŭ ĉu ni ne povas unue pridiskuti tion?
Se ekzemple aperus talibana teksto en Esperanto (tion mi ne kredas iam ajn okazos) - sed supozu ni! Kiel ni reagu al tio kiam tia teksto fakte estas makulata de la sango de Malala?

lagtendisto (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 17:41:44

robbkvasnak:Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?
Mi opinas. Plejpartaj de forumoj en Interreto estas baseno de komunikado por forfuĝu de surloka realo (kaj problemoj). Se vere oni volas igu ion al io de celo. Tiam oni devos agi surloke, rekte vizaĝo al vizaĝo.

mihxil (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 18:07:31

robbkvasnak:Se ekzemple aperus talibana teksto en Esperanto (tion mi ne kredas iam ajn okazos) - sed supozu ni! Kiel ni reagu al tio kiam tia teksto fakte estas makulata de la sango de Malala?
Mi reagus ĉagreniĝe, ĉar mi ne volas asociiĝi iel ajn kun fiuloj kiel la talibano. Kiel mi ankaŭ ĉagreniĝas ke esperanto ŝajne laŭ kelkaj ligiĝas al stultaĵoj kiel spriritismo aŭ bahaismo.

Sed finfine Esperanto estas lingvo, pli ol io alia. La esperantistoj ne estas homogena grupo, kiu ne estas pli taŭga aŭ malpli taŭga ol ekzemple poŝtmarkkolektantoj ruli en la solvo de iu ajn mondskala problemo. Tial mi ne opinias ke 'lernu!' estas pli aŭ malpli taŭga ol iu ajn alia forumo. Mi bonvenigus diskuton pri kaj partopreno en la temo de un-aj celoj (kvankam mi dubas ĉu mi partoprenus), sed mi esprimas mian dubon pri la sugesto ke tio iel aparte konvenas al esperantistoj.

La sola kampo en kiu esperanto kaj ties anoj eble povas ion kontribui estas la 'lingva problemo'. Se ni rapidus, ĉar alikaze ankaŭ tiukampe google-translate igas nin tute superfluaj...

Koracio (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2012 18:40:59

Estus bona, se ĉiu povus estus edukita; sed ne ĉiu denkas tiun. Eĉ en la XIX-a jarcento denkis ankau europanoj tial, ke la edukado de virinoj estas superflua, ĉar ili estas malprudentaj, kaj ili bezonas nur tiom da menson, ke ili iras ene, se pluvas.
Se oni fortus, ke la virinoj estas same prudentaj, kiel la viroj, kaj dirus, ke multaj geniusoj estas nekonitaj, neusitaj, kaj estas perditaj por la lando, en kiu ili vivas, tiu estus rindinda, en malbonaj kazoj ankau estus frenezulo. La popolo devas mem rekoni, ke ĝi nur gajnas per la instruado de la virinoj.

De volta à parte superior