Malala
od robbkvasnak, 13. oktober 2012
Sporočila: 44
Jezik: Esperanto
robbkvasnak (Prikaži profil) 13. oktober 2012 04:54:10
mihxil (Prikaži profil) 13. oktober 2012 09:57:54
robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?Mi ne vere vidas rilaton kun esperantisteco, kaj krome kvankam la okazo estas komplete skandala, mi pensas ke ni ne eĉ kapablus starigi grupon de solidareco por ĉiu individua skandalo ie ajn okazinta en la mondo.
La dua respondo, ke pro neŭtraleca starpunkto ni ne kritiku la talibanon estas iom absurda. Mi esperas ke neniu elektus tion.
Sed mi kompreneble ja havas opinion. La talibano estas mezepoka grupo de absurdaj idiotoj, komplete malaprobendaj.
Sed via enketo ne vere respondeblas.
ateneo (Prikaži profil) 13. oktober 2012 10:50:39
«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909)
darkweasel (Prikaži profil) 13. oktober 2012 12:44:59
mihxil:Mi ne vere vidas rilaton kun esperantisteco+1
robbkvasnak (Prikaži profil) 13. oktober 2012 13:53:25
Ĉu nia grupo eĉ konscias pri la mileniaj celoj de UNo? Kial ni ne pridiskutu ilin en esperantista kadro? Finfine oni nun praktike scince pruvis ke la studado de Esperanto estas efektiva propedeŭtika metodo por la akirado de kromaj lingvoj.
Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?
mihxil (Prikaži profil) 13. oktober 2012 15:24:28
robbkvasnak:Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?Tio estas interesa temo, sed vi provis iniciati ĝin per iom kaduka enketo.
Mi konsideras tion memevidenta ke ĉiu infano ĝuu edukon. Ke kelkaj frenezuloj kun stranga mezepoka kredo en fora lando ne samopinias estas unu afero. Sed ke ili eĉ pretas murdi infanojn pro tiu deviaĵo estas la afero kontraŭbatalinda unuavice, kaj kiu ŝokas min pli ol ilia opinio mem.
Povas esti ke esperanto estas bona ideo, sed mi dubas ĉu disvastigi tion en la forumoj de 'lernu!' estas tre inde. Tiujn ja supozeble precipe legas tiuj, kiuj jam informiĝis pri esperanto, ĉu ne.
robbkvasnak (Prikaži profil) 13. oktober 2012 15:38:12
La enketo mi aldonis kiel atentigilo - ĉar pasinte Esperantistoj pledis por strikta neŭtraleco de Esperanto - sed ĉu tio eblas? Ĉu ni povas akcepti kiam kruela reĝimo uzas nian lingvon por propagandi? Aŭ ĉu ni ne povas unue pridiskuti tion?
Se ekzemple aperus talibana teksto en Esperanto (tion mi ne kredas iam ajn okazos) - sed supozu ni! Kiel ni reagu al tio kiam tia teksto fakte estas makulata de la sango de Malala?
lagtendisto (Prikaži profil) 13. oktober 2012 17:41:44
robbkvasnak:Laŭ mi tio estas esenca temo - aŭ ĉu lernu! estas nur loko por ludi "la ulo sub mi"?Mi opinas. Plejpartaj de forumoj en Interreto estas baseno de komunikado por forfuĝu de surloka realo (kaj problemoj). Se vere oni volas igu ion al io de celo. Tiam oni devos agi surloke, rekte vizaĝo al vizaĝo.
mihxil (Prikaži profil) 13. oktober 2012 18:07:31
robbkvasnak:Se ekzemple aperus talibana teksto en Esperanto (tion mi ne kredas iam ajn okazos) - sed supozu ni! Kiel ni reagu al tio kiam tia teksto fakte estas makulata de la sango de Malala?Mi reagus ĉagreniĝe, ĉar mi ne volas asociiĝi iel ajn kun fiuloj kiel la talibano. Kiel mi ankaŭ ĉagreniĝas ke esperanto ŝajne laŭ kelkaj ligiĝas al stultaĵoj kiel spriritismo aŭ bahaismo.
Sed finfine Esperanto estas lingvo, pli ol io alia. La esperantistoj ne estas homogena grupo, kiu ne estas pli taŭga aŭ malpli taŭga ol ekzemple poŝtmarkkolektantoj ruli en la solvo de iu ajn mondskala problemo. Tial mi ne opinias ke 'lernu!' estas pli aŭ malpli taŭga ol iu ajn alia forumo. Mi bonvenigus diskuton pri kaj partopreno en la temo de un-aj celoj (kvankam mi dubas ĉu mi partoprenus), sed mi esprimas mian dubon pri la sugesto ke tio iel aparte konvenas al esperantistoj.
La sola kampo en kiu esperanto kaj ties anoj eble povas ion kontribui estas la 'lingva problemo'. Se ni rapidus, ĉar alikaze ankaŭ tiukampe google-translate igas nin tute superfluaj...
Koracio (Prikaži profil) 13. oktober 2012 18:40:59
Se oni fortus, ke la virinoj estas same prudentaj, kiel la viroj, kaj dirus, ke multaj geniusoj estas nekonitaj, neusitaj, kaj estas perditaj por la lando, en kiu ili vivas, tiu estus rindinda, en malbonaj kazoj ankau estus frenezulo. La popolo devas mem rekoni, ke ĝi nur gajnas per la instruado de la virinoj.