Aportes: 38
Idioma: Esperanto
codesito (Mostrar perfil) 17 de octubre de 2012 16:48:10
cellus (Mostrar perfil) 22 de octubre de 2012 15:08:44
Sendube multaj de la disdonoj de la premio estas demandindaj. Se mi bone memoras oni eĉ havis proponon doni la pacpremion al Adolf Hitler! Feliĉe tio ne okazis. La premio ne estis disdonita dum la tempo de la dua mondimilito.
MoutOp (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 08:31:45
efilzeo:Mi ŝatas Eŭropa ideo, mi ne ŝatas reala Eŭropa aplikado.Mi aprobas vin. Se la Eŭropo ne konis militon (se oni forgesas la Jugoslavion...) ekde la dua mondmilito, estas pli pro la malvarma milito (kaj la reciproke garantiita neniigo) ol pro la Eŭropa Unio ! Tiel diris la francan politikon Jean-Luc Mélenchon, kiam oni vidas kion la Eŭropa doktrino faras en Grekio, kaj baldaŭ aliloke, ĉi-tiu premio estas "nigra humuro".
cellus (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 10:43:54
MoutOp:Notu, ke la pacpremion ne ricevis Eŭropo sed la Eŭropounio. La unio sukcesis eviti militon, la kontinento ne.efilzeo:Mi ŝatas Eŭropa ideo, mi ne ŝatas reala Eŭropa aplikado.Mi aprobas vin. Se la Eŭropo ne konis militon (se oni forgesas la Jugoslavion...) ekde la dua mondmilito, estas pli pro la malvarma milito (kaj la reciproke garantiita neniigo) ol pro la Eŭropa Unio ! Tiel diris la francan politikon Jean-Luc Mélenchon, kiam oni vidas kion la Eŭropa doktrino faras en Grekio, kaj baldaŭ aliloke, ĉi-tiu premio estas "nigra humuro".
La "eŭropa doktrino" nenion faras en Grekio, tion faras la grekoj mem. Estas klare ke la aliaj landoj devos helpi Grekion. La eŭro estas tre necesa valuto, kaj eĉ se ĝi kolapsus, oni faros novan, ĉar la ideo estas tro bona por esti fuŝita. Mi supozas ke la landoj volis eŭron, sed ne volis ke la Eŭropounio ludos pli fortan rolon. Oni volis nacian sendependeco, malgraŭ ke tiu sendependeco estas nur ŝajna, ĝi ludas gravan rolon por la landoj.
MoutOp (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 13:34:28
cellus:La unio sukcesis eviti militonKiel ? Sen la Eŭropa Unio, ne estus pli militoj. Mi jam diras ĝin, estis la malvarma milito, kiu evitis "varmaj" militoj.
cellus:La "eŭropa doktrino" nenion faras en Grekio, tion faras la grekoj mem. Estas klare ke la aliaj landoj devos helpi Grekion. La eŭro estas tre necesa valuto, kaj eĉ se ĝi kolapsus, oni faros novan, ĉar la ideo estas tro bona por esti fuŝita. Mi supozas ke la landoj volis eŭron, sed ne volis ke la Eŭropounio ludos pli fortan rolon. Oni volis nacian sendependeco, malgraŭ ke tiu sendependeco estas nur ŝajna, ĝi ludas gravan rolon por la landoj.Mi ne vidas kiel la Eŭropa Unio helpas Grekion. Ĝi plimalbonigas problemojn ! Eŭro kaj eŭropa idealo estas belaj. Sed, la nuna liberala doktrino estas krima ! La respondeco de la grekia elito estas certa, sed tio ne estas pravigo por aflikti la popolon.
vincas (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 13:48:35
MoutOp:Mi ne vidas kiel la Eŭropa Unio helpas Grekion. Ĝi plimalbonigas problemojn !Ĉu EU pli malbonigas problemojn? Eble vi pravas EU devus tute ne prunti monojn al grekoj kaj lasi simple bankroti.
cxevino (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 15:10:45
MoutOp (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 15:17:14
vincas:Ĉu EU pli malbonigas problemojn? Eble vi pravas EU devus tute ne prunti monojn al grekoj kaj lasi simple bankroti.Mi neniam pensas aŭ diras, ke EU ne devas plu helpi grekojn: pardonu min se mi ne estas klara, mi estas komencanto. Male, ĝi devus helpi ilin, kaj ne enprofundigi ilin altrudanta senlaborecon kaj recesion. La rezulto certe estos milito! Estas pro tio ke la premio estas blago. Niaj vivoj (grekaj, francaj, hispanaj, litovaj, ... eŭropaj!) valoras pli ol profitoj de bankoj aŭ grandaj firmaoj kaj de la spekulantoj kiu akompanas ilin ! La ŝulda kriso estas fablo. Homoj mortas pro ĉi-tiu fablo... Kaj EU estas tombisto.
lagtendisto (Mostrar perfil) 24 de octubre de 2012 20:09:43
MoutOp:Mi ne vidas kiel la Eŭropa Unio helpas Grekion. Ĝi plimalbonigas problemojn ! Eŭro kaj eŭropa idealo estas belaj. Sed, la nuna liberala doktrino estas krima ! La respondeco de la grekia elito estas certa, sed tio ne estas pravigo por aflikti la popolon.Do, tiam, kial la grekia popolo ne forbalotis siajn koruptajn politikojn entute? Kial en Italio kaj Irlando la ŝangoj en ŝtatsistemoj funkcicas pli malpli? Tion mi lasas pripensi: Ĉu la grekaj popoluj eĉ iam ankoraŭ profitas de aktualan situacion? Kial la moralo por pagu "normalan" imposton estas tiel malakcepte en "grekian mentalecon"? Kiel iu de ŝtatsistemo povus funkcii se ĉiuj en la ŝtatsistemo ne pagas imposton laŭ la leĝo?
vincas (Mostrar perfil) 25 de octubre de 2012 09:01:23
MoutOp:Male, ĝi devus helpi ilin, kaj ne enprofundigi ilin altrudanta senlaborecon kaj recesion.Kiel EU enprofundigas senlaborecon kaj recesion en Grekio?