Mergi la conținut

Nobel-premion ricevis la Eŭropa unio

de vincas, 13 octombrie 2012

Contribuții/Mesaje: 38

Limbă: Esperanto

maratonisto (Arată profil) 10 noiembrie 2012, 19:25:21

MoutOp:Mi ne vidas kiel la Eŭropa Unio helpas Grekion. Ĝi plimalbonigas problemojn ! Eŭro kaj eŭropa idealo estas belaj. Sed, la nuna liberala doktrino estas krima ! La respondeco de la grekia elito estas certa, sed tio ne estas pravigo por aflikti la popolon.
Tio, kio okazas en la Grekio, estas ka plej grava negativa flanko de demokratio en multaj landoj. Funkcias la sekvanta meĥanismo.
La registaro prenas kreditojn kaj tiel faciligas sian ekenomian politikon. Sed la krediton devas redoni la sekvanta registaro (nuna opozicio). Tiu denove prenas kreditojn por pendigi ilin al opozocio (estonta registaro). Tiu pendolo kondukas finfine al ekonomia fiasko.

cellus (Arată profil) 8 decembrie 2012, 15:42:27

Unu aspekto de la pacpremio al la Eŭropa Unio estas ke Norvegio mem ne estas membroŝtato de la EU! La konsekvenco de tio estas ke multaj homoj forte protestas kontraŭ la premio en Norvegio. "Ni voĉdonis kontraŭ membreco en la Eŭropa Unio, kaj jen nia norvega pacpremia nobelkomitato fie donas la pacpremion al la sama Eŭropa Unio kie ni ne volis esti membroj! Oni atendas manifestaciojn dum la tago kiam la EU ricevos sian pacpremion.

lagtendisto (Arată profil) 8 decembrie 2012, 20:19:52

cellus:Unu aspekto de la pacpremio al la Eŭropa Unio estas ke Norvegio mem ne estas membroŝtato de la EU! La konsekvenco de tio estas ke multaj homoj forte protestas kontraŭ la premio en Norvegio.
Kompare kun protestoj en sudeŭropaj landoj. Tioj protestoj estas rindinda. Ĉu tiuj norvegantoj timas ke ili perdus ion de ilia riĉeco?

Altebrilas (Arată profil) 9 decembrie 2012, 16:27:00

maratonisto:Tio, kio okazas en la Grekio, estas ka plej grava negativa flanko de demokratio en multaj landoj. Funkcias la sekvanta meĥanismo.
La registaro prenas kreditojn kaj tiel faciligas sian ekenomian politikon. Sed la krediton devas redoni la sekvanta registaro (nuna opozicio). Tiu denove prenas kreditojn por pendigi ilin al opozocio (estonta registaro). Tiu pendolo kondukas finfine al ekonomia fiasko.
Kiel povus funkcii iu EU kun positiva demokratio? Se la elito prunteprenas monon por subaĉeti voĉdonojn kaj poste la voĉdonantoj malkovras la konsekvencojn, demokratio ne povas funkcii. Alikaze oni devus elpostenigi la elitojn kiuj, por esti elektita, kaŝis la realan situacion al la popoloj, kaj nuligi la traktatojn kiujn tiuj fi-elitoj subskribis kaj trompe aprobigis al la parlamentoj.

Ĉu vere EU deziras promociigi tian positivan demokration?

lagtendisto (Arată profil) 9 decembrie 2012, 17:09:31

Altebrilas:Alikaze oni devus elpostenigi la elitojn kiuj, por esti elektita, kaŝis la realan situacion al la popoloj, kaj nuligi la traktatojn kiujn tiuj fi-elitoj subskribis kaj trompe aprobigis al la parlamentoj.
Estas ĉeftasko de libera, ne de registaro subvenciiga gazetaro, ke tio libera gazetaro malkaŝi ĉion de maldemokratia fiagado. En germanio tio tre bone funkcias tiel. Ankaŭ bezonas plu multe de gazetaro kiu raportas tuteŭropajn okazaĵojn. Ekzemple samkiel presseurop.eu. Eble en sekva futuro oni ankaŭ povus baloti politikiston de alian nacio al Eŭropa Parlamento. Sed antaŭe oni bezonas surlokajn informojn de priaj politikistoj de aliaj nacioj.

Altebrilas (Arată profil) 10 decembrie 2012, 11:04:12

La gazetaro en plej multaj landoj (kaj Francio ne estas escepto) NE estas sendependa, ĉar ĝi apartenas aŭ dependas pro la reklamo de la financaj potencoj. Ekzistas tamen kelkaj sendependaj gazetoj, kiel "le Canard enchaîné" en Francio, sed temas pri satira gazeto kiu ne disponas pri grandaj rimedoj por ekzemple sendi ĵurnaliston en foran landon. Gazetoj kiel "le Monde Diplomatique" ne estas legataj de la ĝenerala publiko.

Nur en kelkaj landoj la gazetaro estas reala kontraŭpovo.

Altebrilas (Arată profil) 10 decembrie 2012, 11:09:29

Aliteme, mi havas demandon pri Germanio: Kial ĝi bonvolis pagi por Orienta Germanio, sed ne por Grekio? Ĉu la greka kapitalismo estas pli aĉa ol estis la GDRa komunismo?

vincas (Arată profil) 10 decembrie 2012, 13:09:25

Altebrilas:Aliteme, mi havas demandon pri Germanio: Kial ĝi bonvolis pagi por Orienta Germanio, sed ne por Grekio? Ĉu la greka kapitalismo estas pli aĉa ol estis la GDRa komunismo?
Eble por tio ke, en Orienta Germanio vivas samlandanoj. Kaj grekoj prunteprenis monon el ĉiuj truoj.

Sunjo (Arată profil) 10 decembrie 2012, 17:20:40

Altebrilas:Aliteme, mi havas demandon pri Germanio: Kial ĝi bonvolis pagi por Orienta Germanio, sed ne por Grekio? Ĉu la greka kapitalismo estas pli aĉa ol estis la GDRa komunismo?
Fakte mi eĉ dubas ke via antaŭsupozo veras. Ĉu vi havas iujn fontojn?
Laŭ mia opinio la diferencoj en ambaŭ okazoj ludas malpli grandan rolon ol la komunaĵoj.

En ambaŭ okazoj oni komence promesis al ĉiuj partoprenantoj multajn avantaĝojn. Kiam ekmontriĝis ke la afero ne estas tiom granda sukceso kiel oni atendis jam estis tro malfrua. Do oni pli malpli devige daŭre subtenas la pli malfortan parton/landon. Ĉar hodiaŭ oni kredas ke fiasko de la tuta afero ankaŭ al la pli forta parto/lando aldonus pli da malavantaĝoj kaj pli da kostoj ol per daŭra subteno. Ekzemple post tuta fiasko kaj eliro de Grekujo el la EU oni atendus ĉenreakcion kaj fiaskon de la tuta organizo. Ekzemple strikoj malhelpas plibonigon de la ekonomia situacio, ju pli da manifestacioj okazas des pli da mono oni devas elspezi por konservi la sekurecon, socia malpaco kaj grandegaj diferencoj inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj povus krei terorismon aŭ eĉ kaŭzi militojn, ktp.

Tio estas mia opinio bazita sur tio kion la plejmulto de la germanaj politikistoj diras kaj kion la plejmulto de la amaskomunikiloj ripetas kaj konfirmas. Mi kredas tion ĉar mi ne vidas kialon kial oni trompu la germanan popolon pri tio. Ĉu ne la ŝancoj por esti denove elektota estus multe pli bonaj se oni dirus ke oni ne plu subtenos Grekujon (aŭ okcidentan Germanujon) ĉar tio estos ebla tute sen iuj malavantaĝoj?

Mi opinias ke rilate al ambaŭ okazoj la plejmulto de la germana popolo akeceptas ke pli bonaj alternativoj nun ne ekzistas. Kaj pro tio Germanujo ja pli-malpli volonte pagas kaj pagos por Grekujo. Mi kredas kaj esperas ke en Germanujo la plejmulto ankoraŭ kredas ke la EU estis kaj estas bona ideo kaj subteninda eĉ tiam kiam tio estas (ŝajne) kontraŭ la naciaj interesoj.

lagtendisto (Arată profil) 10 decembrie 2012, 21:28:29

Altebrilas:Aliteme, mi havas demandon pri Germanio: Kial ĝi bonvolis pagi por Orienta Germanio, sed ne por Grekio? Ĉu la greka kapitalismo estas pli aĉa ol estis la GDRa komunismo?
Sistemo GDR detruis en tute. Pli detale. Sistemo GDR politike kaj ekonomie maleksplodis (implodieren/implode). Ekonomie, ne humane, tiel estis perfekta situacio por enmeti identan, funkciian sistemon de socio kiel jam ekzistis en okcidentgermanio. Tio nur povas funkcii bone se kultura mentaleco estas simila. Certe, ankaŭ estis granda profito por ĉefe okcidentgermanaj firmaoj paginte de imposta mono de tutgermanio. Kun malgrandaj salajoj, nuntempe ekonomio en punktiĝaj partoj de orientgermanio pli malpli sufiĉas internacia konkuro. Sed estas tempo por halti ekonomian subtenon al orientgermanio. Ne helpas plu multe halti eterne iu dependonte. Se oni ne volas esti sane sed socialparasitece. Ankaŭ estas en intereso de dependanto iam povos iri sen subteno.

Budĝetraporto de EU 2011

En ĝenerale: Kial oni bonvolus pagi por ŝtatsistemo kio ekzemple ne enhavas funkcian impostsistemo? Kiel Grekio povis funkcii antaŭe kompreneble nun fiaskis?

Înapoi mai sus