Mergi la conținut

Nobel-premion ricevis la Eŭropa unio

de vincas, 13 octombrie 2012

Contribuții/Mesaje: 38

Limbă: Esperanto

vincas (Arată profil) 13 octombrie 2012, 18:50:10

Nobel-premion ricevis la Eŭropa unio

Tio certe estas bona novaĵo por EU.

lagtendisto (Arată profil) 13 octombrie 2012, 19:48:00

Jes. Vere estas. ridulo.gif

Paulinho (Arată profil) 13 octombrie 2012, 20:54:23

Mi jam fojfoje legis en LERNU iom kontraŭ Eŭropa unio.

Mi, braziliano, ĉiam kontraŭis la kontraŭantajn tian union.

Certe ne estas perfekta unio. Sed la tuta eŭropa antaŭa historio estas nur miloj da jaroj de militoj....

Eŭropa mi gratulas vin. Trans ekonomika estu ankaŭ homa unio....

lagtendisto (Arată profil) 13 octombrie 2012, 21:03:42

@Paulinho Estante kia eŭropa civitanto. Mi dankas vin. ridulo.gif

Tjeri (Arată profil) 14 octombrie 2012, 05:48:48

Ili ja ne povis doni la ekonomian premion al UE, ĉu? ridego.gif

vincas (Arată profil) 14 octombrie 2012, 07:13:32

Sed gajnis pri paco okulumo.gif

lagtendisto (Arată profil) 14 octombrie 2012, 08:41:34

Sed oni ankaŭ devos fortigi demokratiece la Eŭropa Parlamento kontraŭe la Eŭropa Komisiono. Bonvolu baloti en sekva baloto de Eŭropo en 2014.

cellus (Arată profil) 14 octombrie 2012, 10:05:33

spreecamper:Sed oni ankaŭ devos fortigi demokratiece la Eŭropa Parlamento kontraŭe la Eŭropa Komisiono. Bonvolu baloti en sekva baloto de Eŭropo en 2014.
Tute prave. De mia horizonto la medioj estas tro nesciantaj pri la Eŭropa Unioj, kio igas ke la homoj en Svedujo ofte kredas ke ili ne havas influon se ili balatas por kandidatoj al la Eŭropa parlamento. Mi opinias ke oni devas partopreni en tiuj elektoj. Plej bone por la Eŭropa Unio estas bone informitaj civitanoj!

lagtendisto (Arată profil) 14 octombrie 2012, 10:24:35

cellus:Plej bone por la Eŭropa Unio estas bone informitaj civitanoj!
Oni jam informigas sin ĉe presseurop.eu. Tie artikloj de eŭropaj gazetoj tradukas paralele(multlingve).

efilzeo (Arată profil) 17 octombrie 2012, 06:30:32

Ni povas certe diri ke la Nobel premio por la paco estas tute ridinda. Eble post Obama ili povas doni ĝin al la Islamo ĉar ĝi uniĝis la arabulojn sub la ideologio de ilia religio. Eŭropa estas malriĉiĝanta, ĝia parlamento ne estas demokrata kaj ĝi maldonas potencon al la Ŝtatoj. Kiu volas la stabileco de monoj? Riĉuloj kiuj ne volas perdi lia monan potencon. Ni devus distingi la ideologio de la Eŭropo kiel personoj kaj historio el la realeco de la Eŭropa sistemo. Mi ŝatas Eŭropa ideo, mi ne ŝatas reala Eŭropa aplikado.

Înapoi mai sus