본문으로

Ĉu 'kioj' estas uzebla vorto?

글쓴이: brodicius, 2012년 10월 18일

글: 15

언어: Esperanto

brodicius (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오전 7:21:29

Mi ĵus pensis, ĉu oni povus uzi 'kioj' (aŭ 'kiojn' ) iel? Se jes, kiel? Ĉiufoje mi provas uzi ĝin, ŝajnas ke pli taŭge mi anstataŭ uzus 'kiuj' (aŭ 'kiujn' ).

Kion vi ĉiu pensas?

hebda999 (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오전 7:37:10

brodicius:Mi ĵus pensis, ĉu oni povus uzi 'kioj' (aŭ 'kiojn' ) iel? Se jes, kiel? Ĉiufoje mi provas uzi ĝin, ŝajnas ke pli taŭge mi anstataŭ uzus 'kiuj' (aŭ 'kiujn' ).

Kion vi ĉiu pensas?
Ne ekzistas kioj en Esperanto. Tial la vorto ne povas esti uzebla.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오전 8:57:29

vidu tamen: Diversaj ioj

Ondo (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오전 9:38:20

brodicius:Mi ĵus pensis, ĉu oni povus uzi 'kioj' (aŭ 'kiojn' ) iel? Se jes, kiel? Ĉiufoje mi provas uzi ĝin, ŝajnas ke pli taŭge mi anstataŭ uzus 'kiuj' (aŭ 'kiujn' ).
La senco de "kio" (kaj similaj) apenaŭ permesas pluralon. La j-finaĵo ĉe io, tio, kio ankaŭ ŝanĝas (iam subtile, sed tamen) la signifon de la baza ununombra vorto. Zamenhof malkonsilis uzi tiajn pluralojn.

La akademiano Sergio Pokrovskij estas la plej fama malsamopinianto pri ĉi tiu afero. Li verkis longajn artikolojn kaj multe polemikis por defendi "iojn".

Se vi volas skribi en normala Esperanto, mi rekomendas ne uzi tiajn apartaĵojn, ĉar ili estas tute klare nur eksperimentaj. Mi ne volas malpermesi al vi "iojn" k.a., sed estu tre singarda kaj precize sciu, kion vi faras, se vi utiligas tiajn formojn.

tommjames (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오전 11:27:10

Ondo:Se vi volas skribi en normala Esperanto, mi rekomendas ne uzi tiajn apartaĵojn, ĉar ili estas tute klare nur eksperimentaj.
Mi plene konsentas.

Laŭ mi la artikolo de Pokrovskij restas sur dubinda premiso. Li asertas en la unua frazo:

Pokrovskij:en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.
Nu miaopinie tio estas klare malprava aserto, ne nur pro tio ke logiko ofte estas nur subjektiva afero (parolantoj ofte malkonsentas pri kio estas "bona logiko" - lia artikolo mem estas pruvo de tio), sed ankaŭ ke Esperanto havas proprajn tradiciojn, normojn, kaj enuziĝintajn lingvaĵojn kiujn ni certe devas atenti, krom se ni volas riski soni tre strangaj en normala parolado.

Tiuj trajtoj de Esperanto ne ĉiam sekvas "logikon". Tamen la plimulto respektas ilin, ĉar oni volas paroli Esperanton, ne ies idealan version de ĝi.

brodicius (프로필 보기) 2012년 10월 18일 오후 12:34:51

La artikolo, kiun montris darkweasel, helpis min multe. Sendistinge ŝajnas min, ke -ioj taŭgus je pluraj situacioj, tamen ne multaj.

Jen alia problemo. Oni ŝajne dirus (parolante pri la teorioj de la multuniverso) "Ni estas je unu ĉio, kaj ekster estas multaj ĉioj.". Ĉu 'ĉioj' konvenus je ĉi tiu okazo?

hebda999 (프로필 보기) 2012년 10월 19일 오전 9:23:29

brodicius:"Ni estas je unu ĉio, kaj ekster estas multaj ĉioj."
Logike tio ĉi estas sensencaĵo. Pli bone uzu simple la vorton "universo".

erinja (프로필 보기) 2012년 10월 19일 오후 9:52:36

Pardonu ke mi uzas la anglan kiel ekzemplon sube, sed pro tio ke la demandanto estas anglalingvano, tio eble helpos.

Mi vidus tiujn vortojn kiel "kioj", "ĉioj", "ioj", kiel mi vidus en la angla vortojn kiel "whats", "everythings", "somethings" (t.e. ne "some things", sed "somethings" ).

Tiuj vortoj estas en si negramatikaj (oni nur rajtas diri what, everything, something); oni ne uzus ilin en normala ĉiutaga uzo, sed en tre specifa cirkonstanco, ili povus havi tre specifan signifon.

"There was something scary in the cupboard. Or maybe several somethings..."

"Estis io timiga en la ŝranko. Aŭ eble pluraj 'ioj'... "

Estas tamen malfacile elpensi uzon por tiu "kioj", aŭ "whats". Eble en frazo kiel "Diru al mi la kiojn kaj kielojn" - Tell me the whats and whys.

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 10월 21일 오후 7:18:57

Forigite

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 21일 오후 9:02:30

Hyperboreus:Mi havas similan dubon: Kiam oni demandas pri pli ol unu persono, oni uzu "kiu" aŭ "kiuj"? Aŭ kiel en la Germanidaj lingvoj, oni ĉiam uzu "kiu" je singularo?

Kiu venis? (¿Quién vino?)
Kiuj venis? (¿Quiénes vinieron?)
Miaopinie la singularo estas tie neŭtrala, do oni uzas ĝin ankaŭ, kiam oni simple ne volas emfazi, ke temas pri pluraj. Sed oni povas uzi la pluralon, kiam oni tion ja volas emfazi.

다시 위로