Al la enhavo

Testado de nova retpaĝo

de Esperantst, 2012-oktobro-20

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Esperantst (Montri la profilon) 2012-oktobro-20 01:51:59

Saluton, ĉu vi pretus testi novan retpaĝon? Temas pri kombinita adresaro, kiu kombinas plurajn elementojn, kiel koresponda servo, servoj por Esperanto-vojaĝantoj kaj ĝenerala adresaro kun tre kapabla serĉsistemo. Se vi interesiĝas bv. kontakti min kaj mi sendos al vi la adreson de la paĝo.

UGreel (Montri la profilon) 2012-novembro-09 01:41:49

Docenko Dmitrijo:Ĉu vi kreas alian socian reton por esperantistoj? Kiajn avantaĝojn ĝi havos kompare www.lernu.net?
Fakte sama socia reto por vojaĝantoj jam estas kreita - http://vojagxo.info

Esperantst (Montri la profilon) 2012-novembro-09 02:58:05

UGreel:
Docenko Dmitrijo:Ĉu vi kreas alian socian reton por esperantistoj? Kiajn avantaĝojn ĝi havos kompare www.lernu.net?
La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas. Temas pri tute alia projekto kaj tute alia celo. Mi ne dirus, ke mia paĝaro estas "socia retejo", ĉar ĉefe temas pri la serĉo de korespondamikoj, helpo al vojaĝantoj aŭ serĉo de personoj kun iuj hobioj aŭ interesoj. Kun Lernu.net ĝi ne havas ion komunan, ĉar Lernu.net estas paĝaro por lerni Esperanton, babili en la retbabilejo aŭ foje skribi mesaĝojn, sed ĝi ne estas koresponda servo kaj oni ĝenerale ankaŭ ne povas ricevi helpon dum vojaĝoj.

Mi denove invitas testi mian paĝaron. Kontaktu min por ricevi pliajn detalojn?
Amike, Martin

UGreel (Montri la profilon) 2012-novembro-09 04:03:58

Esperantst:La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas.
Mi nek ŝercas, nek asertas ke La Vojaĝo estas "paĝo, kiun vi celas". Ĝi estas nur parĝaro kun la samaj taskoj kaj servoj, kiuj estas projektataj por via paĝo, ĉefe - helpo al vojaĝantoj, gastiganta servo, komunikado

Esperantst (Montri la profilon) 2012-novembro-09 05:12:50

UGreel:
Esperantst:La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas.
Mi nek ŝercas, nek asertas ke La Vojaĝo estas "paĝo, kiun vi celas". Ĝi estas nur parĝaro kun la samaj taskoj kaj servoj, kiuj estas projektataj por via paĝo, ĉefe - helpo al vojaĝantoj, gastiganta servo, komunikado
Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras. Vi faru viajn aferojn kaj estu tiom ĝentila lasi al mi realigi tion, kion mi deziras kaj opinias plej taŭge. Poste la homoj povas decidi kion ili volas fari. Ĉu ne?

UGreel (Montri la profilon) 2012-novembro-09 05:21:24

Esperantst:Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras.
Ŝajne sola persono kiu kredas tion estas vi. Mi - nur informas pri ekzisto de indikita retejo. Viaj "realigoj" estas viaj realigoj kaj mi ĝin tute ne rilatas. Sed mi rajtas diri ĉion, kion mi volas, rilate tio, kion mi scias bone.
Kaj mi rajtas kontesti misaserojn, precire por neniu estus erarigita.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-novembro-09 07:06:25

Fakte sama socia reto por vojaĝantoj jam estas kreita
.... ja de longe : pasporta servo

UGreel (Montri la profilon) 2012-novembro-09 09:08:26

Tjeri:.... ja de longe : pasporta servo
sed ĝi paneas tro ofte kaj ĉesis paperan eldonon... pro tio ne estas jam tro alloga

Esperantst (Montri la profilon) 2012-novembro-09 18:23:22

UGreel:
Esperantst:Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras.
Ŝajne sola persono kiu kredas tion estas vi. Mi - nur informas pri ekzisto de indikita retejo. Viaj "realigoj" estas viaj realigoj kaj mi ĝin tute ne rilatas. Sed mi rajtas diri ĉion, kion mi volas, rilate tio, kion mi scias bone.
Kaj mi rajtas kontesti misaserojn, precire por neniu estus erarigita.
Jes, sed vi faris tion en fadeno, kiu tute ne rilatas al la "Testado de nova retpaĝo". Krome vi skribis aferojn, kiuj ne estas ĝustaj. Tio ne estas taŭga afero.

Esperantst (Montri la profilon) 2012-novembro-09 18:33:10

UGreel:
Tjeri:.... ja de longe : pasporta servo
sed ĝi paneas tro ofte kaj ĉesis paperan eldonon... pro tio ne estas jam tro alloga
Denove vi komencas kritiki aliajn aferojn. Kiel dirite en alia mesaĝo:

Vi faru viajn aferojn kaj estu tiom ĝentila lasi al la aliaj, iliajn aferojn. Poste la homoj povas decidi kion ili volas fari. Ĉu ne?

En la Esperanto-mondo jam ekzistas tro da kverelemuloj. Faru viajn aferojn kaj ne kritiku senbaze aliajn aferojn. Konstruu, sed ne detruu. Ne taŭgas malbone paroli pri aliaj por levi la proprajn farojn al ĉielaj altoj. La homoj nur havos malbonan impreson de vi.

Reen al la supro