Testado de nova retpaĝo
od Esperantst, 20. oktober 2012
Sporočila: 18
Jezik: Esperanto
Esperantst (Prikaži profil) 20. oktober 2012 01:51:59
UGreel (Prikaži profil) 09. november 2012 01:41:49
Docenko Dmitrijo:Ĉu vi kreas alian socian reton por esperantistoj? Kiajn avantaĝojn ĝi havos kompare www.lernu.net?Fakte sama socia reto por vojaĝantoj jam estas kreita - http://vojagxo.info
Esperantst (Prikaži profil) 09. november 2012 02:58:05
UGreel:Docenko Dmitrijo:Ĉu vi kreas alian socian reton por esperantistoj? Kiajn avantaĝojn ĝi havos kompare www.lernu.net?La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas. Temas pri tute alia projekto kaj tute alia celo. Mi ne dirus, ke mia paĝaro estas "socia retejo", ĉar ĉefe temas pri la serĉo de korespondamikoj, helpo al vojaĝantoj aŭ serĉo de personoj kun iuj hobioj aŭ interesoj. Kun Lernu.net ĝi ne havas ion komunan, ĉar Lernu.net estas paĝaro por lerni Esperanton, babili en la retbabilejo aŭ foje skribi mesaĝojn, sed ĝi ne estas koresponda servo kaj oni ĝenerale ankaŭ ne povas ricevi helpon dum vojaĝoj.
Mi denove invitas testi mian paĝaron. Kontaktu min por ricevi pliajn detalojn?
Amike, Martin
UGreel (Prikaži profil) 09. november 2012 04:03:58
Esperantst:La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas.Mi nek ŝercas, nek asertas ke La Vojaĝo estas "paĝo, kiun vi celas". Ĝi estas nur parĝaro kun la samaj taskoj kaj servoj, kiuj estas projektataj por via paĝo, ĉefe - helpo al vojaĝantoj, gastiganta servo, komunikado
Esperantst (Prikaži profil) 09. november 2012 05:12:50
UGreel:Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras. Vi faru viajn aferojn kaj estu tiom ĝentila lasi al mi realigi tion, kion mi deziras kaj opinias plej taŭge. Poste la homoj povas decidi kion ili volas fari. Ĉu ne?Esperantst:La persono, kiu ĵus skribis komenton ŝercas. Ne kredu lin! La paĝo, kiun li mencias neniel rilatas kun la paĝo, kiun mi celas.Mi nek ŝercas, nek asertas ke La Vojaĝo estas "paĝo, kiun vi celas". Ĝi estas nur parĝaro kun la samaj taskoj kaj servoj, kiuj estas projektataj por via paĝo, ĉefe - helpo al vojaĝantoj, gastiganta servo, komunikado
UGreel (Prikaži profil) 09. november 2012 05:21:24
Esperantst:Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras.Ŝajne sola persono kiu kredas tion estas vi. Mi - nur informas pri ekzisto de indikita retejo. Viaj "realigoj" estas viaj realigoj kaj mi ĝin tute ne rilatas. Sed mi rajtas diri ĉion, kion mi volas, rilate tio, kion mi scias bone.
Kaj mi rajtas kontesti misaserojn, precire por neniu estus erarigita.
Tjeri (Prikaži profil) 09. november 2012 07:06:25
Fakte sama socia reto por vojaĝantoj jam estas kreita.... ja de longe : pasporta servo
UGreel (Prikaži profil) 09. november 2012 09:08:26
Tjeri:.... ja de longe : pasporta servosed ĝi paneas tro ofte kaj ĉesis paperan eldonon... pro tio ne estas jam tro alloga
Esperantst (Prikaži profil) 09. november 2012 18:23:22
UGreel:Jes, sed vi faris tion en fadeno, kiu tute ne rilatas al la "Testado de nova retpaĝo". Krome vi skribis aferojn, kiuj ne estas ĝustaj. Tio ne estas taŭga afero.Esperantst:Se vi kredas, ke mi nun komencas kun vi senfinan diskuton vi eraras.Ŝajne sola persono kiu kredas tion estas vi. Mi - nur informas pri ekzisto de indikita retejo. Viaj "realigoj" estas viaj realigoj kaj mi ĝin tute ne rilatas. Sed mi rajtas diri ĉion, kion mi volas, rilate tio, kion mi scias bone.
Kaj mi rajtas kontesti misaserojn, precire por neniu estus erarigita.
Esperantst (Prikaži profil) 09. november 2012 18:33:10
UGreel:Denove vi komencas kritiki aliajn aferojn. Kiel dirite en alia mesaĝo:Tjeri:.... ja de longe : pasporta servosed ĝi paneas tro ofte kaj ĉesis paperan eldonon... pro tio ne estas jam tro alloga
Vi faru viajn aferojn kaj estu tiom ĝentila lasi al la aliaj, iliajn aferojn. Poste la homoj povas decidi kion ili volas fari. Ĉu ne?
En la Esperanto-mondo jam ekzistas tro da kverelemuloj. Faru viajn aferojn kaj ne kritiku senbaze aliajn aferojn. Konstruu, sed ne detruu. Ne taŭgas malbone paroli pri aliaj por levi la proprajn farojn al ĉielaj altoj. La homoj nur havos malbonan impreson de vi.