Al la enhavo

kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton?

de darkstorm331, 2012-oktobro-21

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-18 07:11:22

Ĉu vi aŭskultas radiojn?
Laŭ mi tio estas tre grava! Aŭskultu eĉ se vi ne komprenas ankoraŭ bone.
Iom post iom vi komprenos!
Aŭskultante oni ege pli rapide lernas lingvojn.
Mi konsilas al vi aŭskulti elsendojn en esperanto ĉiam kaj ĉie!

Jen listo:

radio havano kubo: http://www.ameriko.org/eo/rhc
pola retradio: http://retradio.posterous.com/
cina radio: http://esperanto.cri.cn/
muzaiko: muzaiko.info
varsovia vento: http://www.podkasto.net
radio verda: radioverda.com
verda stacio: http://www.verdastacio.eu/
Esperanta retradio: http://peranto.posterous.com/

Bonan aŭskultadon!

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-18 10:01:36

Regis_Castro:Ĉu vi aŭskultas radiojn? Laŭ mi tio estas tre grava! Aŭskultu eĉ se vi ne komprenas ankoraŭ bone. Iom post iom vi komprenos!
Mi konsentas. Radiostacioj tre bone taŭgas por lerni fonetikajn fremdlingvojn. Perfekte estus, se oni havus la tekston skribite, kion oni aŭskultas ĉe radiostacio. Filmoj kun subtekstoj ankaŭ tre bone taŭgas por lerni fremdlingvojn (ne nur fonetikajn fremdlingvojn.)

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-19 11:27:13

Perfekte estus, se oni havus la tekston skribite, kion oni aŭskultas ĉe radiostacio.
Ili troveblas ĉe kelkaj retejoj de la radiostacioj. ridulo.gif

Reen al la supro