kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton?
de darkstorm331, 21 octombrie 2012
Contribuții/Mesaje: 13
Limbă: Esperanto
Regis_Castro (Arată profil) 18 noiembrie 2012, 07:11:22
Laŭ mi tio estas tre grava! Aŭskultu eĉ se vi ne komprenas ankoraŭ bone.
Iom post iom vi komprenos!
Aŭskultante oni ege pli rapide lernas lingvojn.
Mi konsilas al vi aŭskulti elsendojn en esperanto ĉiam kaj ĉie!
Jen listo:
radio havano kubo: http://www.ameriko.org/eo/rhc
pola retradio: http://retradio.posterous.com/
cina radio: http://esperanto.cri.cn/
muzaiko: muzaiko.info
varsovia vento: http://www.podkasto.net
radio verda: radioverda.com
verda stacio: http://www.verdastacio.eu/
Esperanta retradio: http://peranto.posterous.com/
Bonan aŭskultadon!
lagtendisto (Arată profil) 18 noiembrie 2012, 10:01:36
Regis_Castro:Ĉu vi aŭskultas radiojn? Laŭ mi tio estas tre grava! Aŭskultu eĉ se vi ne komprenas ankoraŭ bone. Iom post iom vi komprenos!Mi konsentas. Radiostacioj tre bone taŭgas por lerni fonetikajn fremdlingvojn. Perfekte estus, se oni havus la tekston skribite, kion oni aŭskultas ĉe radiostacio. Filmoj kun subtekstoj ankaŭ tre bone taŭgas por lerni fremdlingvojn (ne nur fonetikajn fremdlingvojn.)
Regis_Castro (Arată profil) 19 noiembrie 2012, 11:27:13
Perfekte estus, se oni havus la tekston skribite, kion oni aŭskultas ĉe radiostacio.Ili troveblas ĉe kelkaj retejoj de la radiostacioj.