본문으로

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

글쓴이: codesito, 2012년 10월 21일

글: 237

언어: Esperanto

cromagnon (프로필 보기) 2013년 8월 27일 오후 7:40:39

Altebrilas:La temo estas denove aktuala. Pli ol neniam. Mi ŝatus ekkoni la opinion de diversflankaj esperantistoj pri la maniero eviti konflikton, se ne jam estas tro malfrue.
Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오전 1:36:59

codesito:La islama mondo ekbrulas, kiu komprenas la kompleksaĵojn de ĉi tiu islama mondmilito nutrata de la okcidentanoj kiu komence estis nur atakoj de la kristanoj kontraŭ afganistano kaj irako?
La kristanoj ne komencis la atakojn kontraŭ Afganistano kaj Irako: le oficiale nereligia Sovietunio invadis Afganistanon en 1979 kaj okupis ĝin 10 jarojn. La Islama Respubliko Irano (oficiala nomo) militis kontraŭ Irako (ankaŭ islama) dum 8 jaroj (1980-1988).

Sed miaopinie milito kaj perforto estas evitendaj -- la (ne)kredoj de la atakantoj tute ne gravas.

Amike,

Paul

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 12:43:16

cromagnon:
Altebrilas:La temo estas denove aktuala. Pli ol neniam. Mi ŝatus ekkoni la opinion de diversflankaj esperantistoj pri la maniero eviti konflikton, se ne jam estas tro malfrue.
Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.
Se Dio estas esperantisto, niaj samideanoj povas utili por tio.

Mia demando estas kial Rusio - lando famkonata por sia emo al ŝaĥludo - lasas Sirio fari tion, se oni kondideras la riskojn pri plivastiĝo de la konflikto ?

michaleo (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 5:49:25

Ĉi tiun novaĵon mi trovis en iu pola retpaĝo. Originale ĝi publikiĝis la 29-an de januaro 2013 en la retpaĝo de Daily Mail (en la angla), sed ial estis forviŝita. Ĉi tiu teksto estas traduko de la pola teksto.

El retleteroj de 2 britaj altoficistoj sekvas, ke Barack Obama permesis ataki Sirion per kemia armilo, pri kio estus akuzita prezidento Bashar al-Assad. Tio instigus landojn de la Okcidento al armila interveno en Sirio. La retletero, sur kiu apogita estas la akuzo kontraŭ Barack Obama, estis sendita la 25-an de decembro 2012, fare de David Goulding, direktoro de komerca disvolvo de firmo Britam Defence, al Filip Doughty, fondinto de la entrepreno. Ĝi raportas pri oferto de Kataro, aprobita je Vaŝingtono, ŝajnigi uzon de kemia armilo tiel, por ke aspektu tio kvazaŭ agado de reĝimo de Assad.

vincas (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 7:37:19

cromagnon:Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.
Jes, mi konsentas kun vi Assad estas ege freneza.

vincas (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 7:47:23

michaleo:Ĉi tiun novaĵon mi trovis en iu pola retpaĝo. Originale ĝi publikiĝis la 29-an de januaro 2013 en la retpaĝo de Daily Mail (en la angla), sed ial estis forviŝita. Ĉi tiu teksto estas traduko de la pola teksto.

El retleteroj de 2 britaj altoficistoj sekvas, ke Barack Obama permesis ataki Sirion per kemia armilo, pri kio estus akuzita prezidento Bashar al-Assad. Tio instigus landojn de la Okcidento al armila interveno en Sirio. La retletero, sur kiu apogita estas la akuzo kontraŭ Barack Obama, estis sendita la 25-an de decembro 2012, fare de David Goulding, direktoro de komerca disvolvo de firmo Britam Defence, al Filip Doughty, fondinto de la entrepreno. Ĝi raportas pri oferto de Kataro, aprobita je Vaŝingtono, ŝajnigi uzon de kemia armilo tiel, por ke aspektu tio kvazaŭ agado de reĝimo de Assad.
Bedaŭrinde, la reguloj de Lernu.net malpermesas al mi diri la veron pri vi ;p

michaleo (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 8:22:37

vincas:Bedaŭrinde, la reguloj de Lernu.net malpermesas diri al mi la veron pri vi ;p
Mi nur informas pri la artikolo, kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj kaj mirinde bone profetis tion, kio okazas nun. Ni ne certas, ĉu Obama mem aŭ Assad estas respondeca pri ĉi tiu kemia atako. Sed tio devus kaŭzi suspekton. Des pli, ke la atako per kemia armilo jam okazis. Kaj la atako kontraŭ Sirio okazos baldaŭ.

PS Se vi volas esprimi vian opinion pri mi, vi povas skribi al mi privatan mesaĝon. Mi volonte legos la vortojn de vero.

Altebrilas (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 8:55:25

@michaelo
Se tiu informo estas vera, oni ne komprenas kial Rusio, Irano kaj Ĉinio ne uzas ĝin en UNO por malebligi la anoncitan militon. Nek kial Sirio ne postulis mem ke UNO kontrolistoj enketu.

michaleo (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 10:14:41

Altebrilas:@michaelo
Se tiu informo estas vera, oni ne komprenas kial Rusio, Irano kaj Ĉinio ne uzas ĝin en UNO por malebligi la anoncitan militon. Nek kial Sirio ne postulis mem ke UNO kontrolistoj enketu.
Por ke ili povu uzi ĝin, ili devus havi atestaĵojn. Sed nun Rusio kaj aliaj landoj alvokas atendon ĝis raporto de la delegatoj de UN. Tio estus tre stulta, se Assad ordonus ataki civilulojn (kaj kiacele?) dum ilia vizito. Assad diras, ke ne li estas respondeca pri tiuj atakoj, sed liaj antagonistoj. Do de kie ili havus tiajn armilojn?

Usono ankaŭ ne posedas atestaĵojn, sed iajn deklarojn, ke iu ie subaŭskultis iel ian konversacion, kiu eble okazis aŭ ne. Kaj eĉ ĝi okazus, tio ne estus ankoraŭ atestaĵo. Tamen malgraŭ tio, verŝajne usonanoj atakos Sirion.

Stefano888 (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 10:48:35

Ne. Mi ne pensas ke tio okazos. Alia milito eble, sed ne tria mondmilito. Neniu volas alian mondmiliton.

다시 위로