Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
od codesito, 21. oktober 2012
Sporočila: 237
Jezik: Esperanto
cromagnon (Prikaži profil) 27. avgust 2013 19:40:39
Altebrilas:La temo estas denove aktuala. Pli ol neniam. Mi ŝatus ekkoni la opinion de diversflankaj esperantistoj pri la maniero eviti konflikton, se ne jam estas tro malfrue.Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.
pdenisowski (Prikaži profil) 28. avgust 2013 01:36:59
codesito:La islama mondo ekbrulas, kiu komprenas la kompleksaĵojn de ĉi tiu islama mondmilito nutrata de la okcidentanoj kiu komence estis nur atakoj de la kristanoj kontraŭ afganistano kaj irako?La kristanoj ne komencis la atakojn kontraŭ Afganistano kaj Irako: le oficiale nereligia Sovietunio invadis Afganistanon en 1979 kaj okupis ĝin 10 jarojn. La Islama Respubliko Irano (oficiala nomo) militis kontraŭ Irako (ankaŭ islama) dum 8 jaroj (1980-1988).
Sed miaopinie milito kaj perforto estas evitendaj -- la (ne)kredoj de la atakantoj tute ne gravas.
Amike,
Paul
Altebrilas (Prikaži profil) 28. avgust 2013 12:43:16
cromagnon:Se Dio estas esperantisto, niaj samideanoj povas utili por tio.Altebrilas:La temo estas denove aktuala. Pli ol neniam. Mi ŝatus ekkoni la opinion de diversflankaj esperantistoj pri la maniero eviti konflikton, se ne jam estas tro malfrue.Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.
Mia demando estas kial Rusio - lando famkonata por sia emo al ŝaĥludo - lasas Sirio fari tion, se oni kondideras la riskojn pri plivastiĝo de la konflikto ?
michaleo (Prikaži profil) 28. avgust 2013 17:49:25
El retleteroj de 2 britaj altoficistoj sekvas, ke Barack Obama permesis ataki Sirion per kemia armilo, pri kio estus akuzita prezidento Bashar al-Assad. Tio instigus landojn de la Okcidento al armila interveno en Sirio. La retletero, sur kiu apogita estas la akuzo kontraŭ Barack Obama, estis sendita la 25-an de decembro 2012, fare de David Goulding, direktoro de komerca disvolvo de firmo Britam Defence, al Filip Doughty, fondinto de la entrepreno. Ĝi raportas pri oferto de Kataro, aprobita je Vaŝingtono, ŝajnigi uzon de kemia armilo tiel, por ke aspektu tio kvazaŭ agado de reĝimo de Assad.
vincas (Prikaži profil) 28. avgust 2013 19:37:19
cromagnon:Mi pensas ke ni devas preĝi, ĉi tiuj frenezaj politikistoj detruos la mondon baldaŭ.Jes, mi konsentas kun vi Assad estas ege freneza.
vincas (Prikaži profil) 28. avgust 2013 19:47:23
michaleo:Ĉi tiun novaĵon mi trovis en iu pola retpaĝo. Originale ĝi publikiĝis la 29-an de januaro 2013 en la retpaĝo de Daily Mail (en la angla), sed ial estis forviŝita. Ĉi tiu teksto estas traduko de la pola teksto.Bedaŭrinde, la reguloj de Lernu.net malpermesas al mi diri la veron pri vi ;p
El retleteroj de 2 britaj altoficistoj sekvas, ke Barack Obama permesis ataki Sirion per kemia armilo, pri kio estus akuzita prezidento Bashar al-Assad. Tio instigus landojn de la Okcidento al armila interveno en Sirio. La retletero, sur kiu apogita estas la akuzo kontraŭ Barack Obama, estis sendita la 25-an de decembro 2012, fare de David Goulding, direktoro de komerca disvolvo de firmo Britam Defence, al Filip Doughty, fondinto de la entrepreno. Ĝi raportas pri oferto de Kataro, aprobita je Vaŝingtono, ŝajnigi uzon de kemia armilo tiel, por ke aspektu tio kvazaŭ agado de reĝimo de Assad.
michaleo (Prikaži profil) 28. avgust 2013 20:22:37
vincas:Bedaŭrinde, la reguloj de Lernu.net malpermesas diri al mi la veron pri vi ;pMi nur informas pri la artikolo, kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj kaj mirinde bone profetis tion, kio okazas nun. Ni ne certas, ĉu Obama mem aŭ Assad estas respondeca pri ĉi tiu kemia atako. Sed tio devus kaŭzi suspekton. Des pli, ke la atako per kemia armilo jam okazis. Kaj la atako kontraŭ Sirio okazos baldaŭ.
PS Se vi volas esprimi vian opinion pri mi, vi povas skribi al mi privatan mesaĝon. Mi volonte legos la vortojn de vero.
Altebrilas (Prikaži profil) 28. avgust 2013 20:55:25
Se tiu informo estas vera, oni ne komprenas kial Rusio, Irano kaj Ĉinio ne uzas ĝin en UNO por malebligi la anoncitan militon. Nek kial Sirio ne postulis mem ke UNO kontrolistoj enketu.
michaleo (Prikaži profil) 28. avgust 2013 22:14:41
Altebrilas:@michaeloPor ke ili povu uzi ĝin, ili devus havi atestaĵojn. Sed nun Rusio kaj aliaj landoj alvokas atendon ĝis raporto de la delegatoj de UN. Tio estus tre stulta, se Assad ordonus ataki civilulojn (kaj kiacele?) dum ilia vizito. Assad diras, ke ne li estas respondeca pri tiuj atakoj, sed liaj antagonistoj. Do de kie ili havus tiajn armilojn?
Se tiu informo estas vera, oni ne komprenas kial Rusio, Irano kaj Ĉinio ne uzas ĝin en UNO por malebligi la anoncitan militon. Nek kial Sirio ne postulis mem ke UNO kontrolistoj enketu.
Usono ankaŭ ne posedas atestaĵojn, sed iajn deklarojn, ke iu ie subaŭskultis iel ian konversacion, kiu eble okazis aŭ ne. Kaj eĉ ĝi okazus, tio ne estus ankoraŭ atestaĵo. Tamen malgraŭ tio, verŝajne usonanoj atakos Sirion.
Stefano888 (Prikaži profil) 28. avgust 2013 22:48:35