Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
от codesito, 21 октомври 2012
Съобщения: 237
Език: Esperanto
Fuzzy (Покажи профила) 04 септември 2013, 09:25:53
vincas:Kiam io tre dubinda kaj mallogika estas por iu sufiĉe klara sen iaj pruvoj, tiam temas ĝuste pri kredo. Aŭ pri hipokriteco.Fuzzy:Eble ne temas pri kredo. Tio ja estas sufiĉe klare ke Assad uzis tiun armilon.
Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?
vincas (Покажи профила) 04 септември 2013, 10:21:18
Fuzzy:Kiam io tre dubinda kaj mallogika estas por iu sufiĉe klara sen iaj pruvoj, tiam temas ĝuste pri kredo. Aŭ pri hipokriteco.Ke Assad ne uzis kemian armilon estas simpla propagando. Ne lasu ke via cerbo estus purigita :]
Kaj kiel vi imagas tiuj pruvoj?
Altebrilas (Покажи профила) 04 септември 2013, 10:33:31
Tio, kio ne klaras, estas kiu faris tiujn atakojn kaj kiel (la reĝimo? akcidento? ruza kaptilo de la teroristoj?). Ĝis nun, neniu alportis sufiĉe konvinkan pruvon por krei interkonsenton pri la kaŭzo de tiuj atakoj, kaj pri la rimedo haltigi ilin plejtuje.
Sed oni povas observi la sintenon de diversaj potencaj landoj (Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio, Irano, Turkio, ktp...), kaj vidi kiuj agas por pli da klareco, kaj kiuj por ke oni rigardu alidirekte...
Fuzzy (Покажи профила) 04 септември 2013, 12:14:36
vincas:Kial ne male? Kio estas propagando -- senpruvaj akuzoj aŭ asertoj, ke la akuzoj estas senpruvaj?Fuzzy:Kiam io tre dubinda kaj mallogika estas por iu sufiĉe klara sen iaj pruvoj, tiam temas ĝuste pri kredo. Aŭ pri hipokriteco.Ke Assad ne uzis kemian armilon estas simpla propagando.
vincas:Ne lasu ke via cerbo estus purigita :]Mi deziras al vi la samon. Mia cerbo pensas, ke Assad ne kapablus tiom longe havi la potencon, se li estus tiom sencerba por uzi la kemian armilon ĝuste tiam, kiam tio pleje malbonigus al li mem kaj pleje profitus al liaj malamikoj.
vincas:Kaj kiel vi imagas tiuj pruvoj?Do vi opinias, ke ĉiukaze neniaj pruvoj eblas?
vincas (Покажи профила) 04 септември 2013, 13:35:39
Fuzzy:Kial ne male? Kio estas propagando -- senpruvaj akuzoj aŭ asertoj, ke la akuzoj estas senpruvaj?Ĉu vi pensas, ke kemia armilo entute ne estis uzita aŭ ke ĝin uzis ribelujoj?
Fuzzy:Mia cerbo pensas, ke Assad ne kapablus tiom longe havi la potencon, se li estus tiom sencerba por uzi la kemian armilon ĝuste tiam, kiam tio pleje malbonigus al li mem kaj pleje profitus al liaj malamikoj.Okazas milito en Sirio. Mortis jam multe da homoj kaj dum milito ĉio eblas. Kaj eble Assad pensis, ke lin defendos Rusio? Sed Rusio nenion povos fari por defendi Assadon ;p
Fuzzy:Do vi opinias, ke ĉiukaze neniaj pruvoj eblas?Nu, eblas la pruvoj ĉiukaze.
Altebrilas (Покажи профила) 04 септември 2013, 13:47:50
Ĉu li deziras nur gajni tempon aŭ ĉu li pretas aktive helpi enketon por ke oni plejfrue eksciu la veron?
Fuzzy (Покажи профила) 04 септември 2013, 13:53:24
vincas:Mi ne scias. Ekzistas atestoj, ke ĉio tio estas nur falsado por kameraoj.Fuzzy:Kial ne male? Kio estas propagando -- senpruvaj akuzoj aŭ asertoj, ke la akuzoj estas senpruvaj?Ĉu vi pensas, ke kemia armilo entute ne estis uzita aŭ ke ĝin uzis ribelujoj?
Sed mi bone komprenas, ke la ribeluloj havas fortajn kialojn por tiu uzado, kaj Asad -- male, havas fortajn kialojn tion ne fari.
Ĉiukaze eki bombardadon sen tre konvinkaj pruvoj de la krimo kaj sen permeso de UN ne estas inda afero, speciale por la Nobela pacpremiito, ĉu vi ne konsentas?
vincas:Dum milito ĉio eblas, sed nur naivulo esperus tion, ke malamiko simple pafos en sian kapon, kaj per tio la milito sukcese finiĝos.
Fuzzy:Mia cerbo pensas, ke Assad ne kapablus tiom longe havi la potencon, se li estus tiom sencerba por uzi la kemian armilon ĝuste tiam, kiam tio pleje malbonigus al li mem kaj pleje profitus al liaj malamikoj.Okazas milito en Sirio. Mortis jam multe da homoj kaj dum milito ĉio eblas. Kaj eble Assad pensis, ke lin defendos Rusio? Sed Rusio nenion povos fari por defendi Assadon ;p
Kompreneble Rusio preskaŭ neniel povas defendi Asadon. Se tio klaras por vi, kial vi opinias, ke Asad tion ne komprenas? Ĉu vi opinias vin tiom pli saĝa ol li?
vincas:Do eble necasas ilin trovi, antaŭ ol bombardi homojn? Ja la raketoj falos ne sur la kapon de Asad.
Fuzzy:Do vi opinias, ke ĉiukaze neniaj pruvoj eblas?Nu, eblas la pruvoj ĉiukaze.
Fuzzy (Покажи профила) 04 септември 2013, 13:59:22
Altebrilas:Mi ĵus legis, ke V. Putin diris, ke li pretas agi kontraŭ Sirio se oni prezentas al li konvinkigajn pruvojn, ke estis atako kaj ke la reĝimo faris ĝin.Simple Putin, same kiel ĉiu cerbohava homo en la planedo, certas, ke neniuj pruvoj povas ekzisti. Ĉar Asad simple ne estas frenezulo por tiamaniere sin mortigi ĝuste tiam, kiam li estas venkanta en la milito.
Ĉu li deziras nur gajni tempon aŭ ĉu li pretas aktive helpi enketon por ke oni plejfrue eksciu la veron?
Tjeri (Покажи профила) 04 септември 2013, 16:33:38
li estas venkanta en la milito.Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?
vincas (Покажи профила) 04 септември 2013, 19:22:31
Altebrilas:Mi ĵus legis, ke V. Putin diris, ke li pretas agi kontraŭ Sirio se oni prezentas al li konvinkigajn pruvojn, ke estis atako kaj ke la reĝimo faris ĝin.Tio estas nur frazumado de Putino. Putino ĉiam subtenis Assadon kaj faros tion plu kaj tute ne gravas kiu ajn konvinkajn pruvojn prezentus al li Usono aŭ aliaj ŝtatoj.
Ĉu li deziras nur gajni tempon aŭ ĉu li pretas aktive helpi enketon por ke oni plejfrue eksciu la veron?