Al la enhavo

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

de codesito, 2012-oktobro-21

Mesaĝoj: 237

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-05 05:17:03

Tjeri:
li estas venkanta en la milito.
Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?
Jes, mi pensas, ke estas tiel. Ĉu vi opinias male?

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-05 07:01:52

Fuzzy:Se tio klaras por vi, kial vi opinias, ke Asad tion ne komprenas? Ĉu vi opinias vin tiom pli saĝa ol li?
Ĉiuj homoj povas erari, eĉ saĝaj :]

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-06 04:49:01

vincas:
Fuzzy:Se tio klaras por vi, kial vi opinias, ke Asad tion ne komprenas? Ĉu vi opinias vin tiom pli saĝa ol li?
Ĉiuj homoj povas erari, eĉ saĝaj :]
Jes, ĉiuj povas erari. Sed ĉu tio estas pruvo?

Sendube, Asad havis eblecon por plenumi la gasatakon. Ankaŭ mi havas kapablon por seksperforto -- ĉu tio igas min kulpa eĉ sen pruvoj?

Kio konvinkis vin, ke Asad kulpas? Nur vortoj de usonanoj -- tio estas por vi sufiĉa? Kial vi estas tiom kredema al ili -- ĉu ili neniam antaŭe mensogis por pravigi militon?
Mi mem tute ne mirus se post plena detruigo de Sirio evidentiĝos ke Asad uzis la saman tute netroveblan gason, kiun usonanoj sensukcese serĉas en Irako ĝis nun.

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-06 10:53:48

Fuzzy:Jes, ĉiuj povas erari. Sed ĉu tio estas pruvo?

Sendube, Asad havis eblecon por performi la gasatakon. Ankaŭ mi havas kapablon por seksperforto -- ĉu tio faras min kulpa eĉ sen pruvoj?
Kiam mi diris, ke ĉiuj homoj povas erari mi ne celis konkretan homon, tio estas filosofa denando kaj kompreneble tio ne estas pruvo.

Fuzzy:Kio konvinkis vin, ke Asad kulpas? Nur vortoj de usonanoj -- tio estas por vi sufiĉa? Kial vi estas tiom kredema al ili -- ĉu ili neniam antaŭe mensogis por pravigi militon?
Mi mem tute ne mirus se post plena detruigo de Sirio evidentiĝos ke Asad uzis la saman tute netroveblan gason, kiun usonanoj sensukcese serĉas en Irako ĝis nun.
Mi pensas, ke afero estas iom alia. En Irako neniu uzis kemian armilon. En Sirio kemia armilo estis uzita. Mi pensas, ke ĉi tiu afero povas atingi internacian kortumon kaj estas tre interese kion diros ĝi. Rusio povas prifajfi tiujn pruvojn sed internacia kortumo pruvojn pripensos grave.
Nun estas alia prezidento de Usono kaj se Bush diris malveron ne signifas ke ankaŭ diras malveron Obama.

Usono estas nia alianculo - ni ambaŭ estas membron de NATO, Usono tenas ĉe Litovio siajn raketojn, kaj kial mi ne kredus kion diras niaj alianculoj :]

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-septembro-06 11:11:43

Mi pensas ke kiuj defendas politikistojn kiuj mensogas por terurigi aŭ masakri aliajn landojn estas faŝistoj kaj krimuloj.

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-06 19:48:06

baibaibibi:Mi pensas ke kiuj defendas politikistojn kiuj mensogas por terurigi aŭ masakri aliajn landojn estas faŝistoj kaj krimuloj.
Ho, dankon por komplimento ridulo.gif ridulo.gif Mi sincere ĝojas, ke tiuspecaj homoj kiel vi tiel bone pensas pri mi :]

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-07 05:51:07

vincas:
Fuzzy:Jes, ĉiuj povas erari. Sed ĉu tio estas pruvo?
Sendube, Asad havis eblecon por performi la gasatakon. Ankaŭ mi havas kapablon por seksperforto -- ĉu tio faras min kulpa eĉ sen pruvoj?
Kiam mi diris, ke ĉiuj homoj povas erari mi ne celis konkretan homon, tio estas filosofa denando kaj kompreneble tio ne estas pruvo.
Bone, tio, ke Asad kapablis uzi la kemian armilon, ne estas pruvo. Sed kiaj estas aliaj pruvoj?
vincas:
Fuzzy:Kio konvinkis vin, ke Asad kulpas? Nur vortoj de usonanoj -- tio estas por vi sufiĉa? Kial vi estas tiom kredema al ili -- ĉu ili neniam antaŭe mensogis por pravigi militon?
Mi mem tute ne mirus se post plena detruigo de Sirio evidentiĝos ke Asad uzis la saman tute netroveblan gason, kiun usonanoj sensukcese serĉas en Irako ĝis nun.
Mi pensas, ke afero estas iom alia. En Irako neniu uzis kemian armilon. En Sirio kemia armilo estis uzita. Mi pensas, ke ĉi tiu afero povas atingi internacian kortumon kaj estas tre interese kion diros ĝi. Rusio povas prifajfi tiujn pruvojn sed internacia kortumo pruvojn pripensos grave.
Pri kiuj prifajfataj pruvoj temas??? Mi legis nur pri iuj subaŭskultitaj telefonparoloj de iuj nekonataj personoj supozate sirianoj.
Ĉu tio sufiĉas por senigi homojn de la vivo???

Se iuj el viaj konatuloj parolante inter si nomus vin fripono, ĉu tio sufiĉus por enkarcerigi vin?
vincas:
Nun estas alia prezidento de Usono kaj se Bush diris malveron ne signifas ke ankaŭ diras malveron Obama.
Interesa afero, tiamaniere vi povus ankaŭ aserti, ke ja la usona prezidanto mensogis hieraŭ, sed hodiaŭ estas nova tago, kaj kial ni ne kredu al li hodiaŭ?
vincas:
Usono estas nia alianculo - ni ambaŭ estas membron de NATO, Usono tenas ĉe Litovio siajn raketojn, kaj kial mi ne kredus kion diras niaj alianculoj :]
Do kial Litovujo rilate al Usono ne agas aliancule?

Jen vidu Rusion -- ĝi, kiel amiko kaj partnero de Usono, konstante klarigas al ĝi, ke bombardado de sendependa lando sen permeso de UN estas terura krimo, ke krimoj ĉiam estas punotaj, kaj ke Usono plej bone ne faru la krimon.

Kial ja Litovujo, kiel ne nur simpla partnero, sed eĉ alianculo de Usono, ne penegas pertutforte deteni sian alianculon de la fuŝega ago, kiun ĝi intencas plenumi?
Kompreneble, se temas ne pri egalaj alianculoj, sed pri la mastro kaj lia hundeto, tiam la hundeto certe ne rajtas havi propran opinion, sed por ĝi devas esti sufiĉe klara iu ajn ordono sendepende de ĝia absurdeco.

corobu (Montri la profilon) 2013-septembro-07 08:28:48

corobu:Mi ne scias kiu kulpas pri la ĥemia aŭgusta atako en Sirio kaj la kulpuloj trejnos dum sia tuta vivo la respondecon de la abomena amasmurdo.
Per mia interveno en ĉi forumo, kiun mi ne kutimas frekventi, mi volis nur diri ke mi estas kontraŭ militistaj frapoj al la lando Sirio estkiel puno: puno al kiuj? Tia agado neniel povos pacigi sirianojn, do? Tia agado efikos nur kvazaŭ unu bastona frapo en formikejo. Ĝi pliagitos ol pacigos jam tro agiteman mondparton .
Kompreneble mia voĉo estas tute senpova en ĉi mondo sed, samkiel en 2003, mi ne plu detenas min diri kion mi sentas pri la botbruoj, jam same aŭditaj antaŭ la interveno en Irako.
Tiam nia prezidento ne sekvis Usonon sed nun... kia fiafero!... Nia prezidento sin submetus al la ordonoj de la usona militistaro? Ho ve! Kien iras mia lando!!!!
Mi iom tro emocie skribis la supran antaŭ unu semajno, hodiaŭ mi sentas min pli serene kaj ĵus legis la skribantojn en ĉi fadeno. Dankon al ĉiuj pro la interesa debato kies nivelo restas sufiĉe alta sen personaj atakoj, tamen esprimanta oponajn konvinkojn.
Mi dubas ke nerefuteblajn pruvojn ni ricevos, des pli se la atako ne _estus_ ordonita sed _estus_malfeliĉa rezulto de akcidento. Certeco estas ke en Sirio mortis pro ĥemiaj armiloj centojn da homoj, do ke tiaj armiloj estis kaj estas uzataj. Pri la cetero oni nur povas fari al si proprajn konvinkojn aŭ fidi la oficialajn rezultojn de la enketistoj.
Ankaŭ estas certece ke iuj produktas ĥemiajn armilojn kaj penseble armilojn ne jam konatajn de la publiko, kiel scii?
Tio memorigas al mi ke la unuaj komputiloj, kaj la unuaj aviadiloj estis kreitaj de militistoj...

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-07 10:59:59

Fuzzy:Pri kiuj prifajfataj pruvoj temas???
Al vi ŝajnas, ke la pruvoj estas prifajfataj, ĉar vi kredas je propagando. Mi ja diris al vi - ne lasu, ke iu povus purigi vian cerbon.

Fuzzy:Interesa afero, tiamaniere vi povus ankaŭ aserti, ke ja la usona prezidanto mensogis hieraŭ, sed hodiaŭ estas nova tago, kaj kial ni ne kredu al li hodiaŭ?
Ne temas pri nova tago, sed pri nova prezidento. Ĉu nova prezidento ankaŭ kulpas pri "mensogoj" de malnova prezidento? Ankaŭ estas demando ĉu malnova prezidento vere mensogis.

Fuzzy:Do kial Litovujo rilate al Usono ne agas aliancule?
Ĉu vi povas rakonti pli?

Fuzzy:Jen vidu Rusion -- ĝi, kiel amiko kaj partnero de Usono, konstante klarigas al ĝi, ke bombardado de sendependa lando sen permeso de UN estas terura krimo, ke krimoj ĉiam estas punotaj, kaj ke Usono plej bone ne faru la krimon.
Ha ha, do kial Obama ne volis sidi apud Putino dum kunveno de prezidentoj, se ili estas bonaj amikoj. Estis farite tiel ke Obama kaj Putino ne estus sidantaj apude. Sed mi komprenas Obamon kiu volus sidi apud (P)utino. Neniu! ;] Ne koleru tio estas ŝerco.

Fuzzy:Kompreneble, se temas ne pri egalaj alianculoj, sed pri la mastro kaj lia hundeto, tiam la hundeto certe ne rajtas havi propran opinion, sed por ĝi devas esti sufiĉe klara iu ajn ordono sendepende de ĝia absurdeco.
Vi rigardas je vidpunkto de diktatorujo, ĉar vi vivas en ĝi. Kaj diktatora Rusio ĉiam estas majstro kaj aliaj estas hundetoj. Mi komprenas vian vidpunkton kaj estus strange se vi pensus alie. Sed sciu diktarorujo kaj demokratio neniel povas esti egalaj.
Ĉu laŭ vi Francio, Britio, Turkio aliaj menbroj de EU ĉiuj estas hundetoj de Usono? Nu, tiam Litovio ankaŭ estas hundeto :]

corobu (Montri la profilon) 2013-septembro-07 13:25:49

Fuzzy:Kio konvinkis vin, ke Asad kulpas? Nur vortoj de usonanoj -- tio estas por vi sufiĉa? Kial vi estas tiom kredema al ili -- ĉu ili neniam antaŭe mensogis por pravigi militon?
Mi mem tute ne mirus se post plena detruigo de Sirio evidentiĝos ke Asad uzis la saman tute netroveblan gason, kiun usonanoj sensukcese serĉas en Irako ĝis nun.
vincas:Mi pensas, ke afero estas iom alia. En Irako neniu uzis kemian armilon.
Jam en 1988, sub ordono de familiano de alia diktatoro, okazis amasmurdo en Irako kontraŭ la Kurdoj kaj estis uzataj ĥemiaj armiloj. Historie uzo de armiloj ĥemiaj estas jam diktatorece signata sed kompreneble ĉi tio ne estas pruvo ke en aŭgusto 2013 la samo denove diktatorece okazis en Sirio, hodiaŭ nur suspekto eblas. La nomo de la 1988-a genocido estas Anfal.
Estas interese legi la priajn Vikiajn paĝojn en pluraj lingvoj kaj observi kiel malsame la afero estas raportita en Vikipedioj.

Reen al la supro