Al la enhavo

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

de codesito, 2012-oktobro-21

Mesaĝoj: 237

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-09 05:42:59

vincas:Al vi ŝajnas, ke la pruvoj estas prifajfataj, ĉar vi kredas je propagando.
La rusia propagando diras ke neniuj konvinkaj pruvoj ekzistas. Se tio estas mensogo -- malfermu miajn okulojn, montru la pruvojn!
Aŭ ĉu vi asertas ke mia cerbo estas purigita nur ĉar mi ne emas kredi al usona prezidanto? Ĉu laŭ vi ĉiu homo kun "malpurigita cerbo" devas fidele, forte kaj sendube kredi je io ajn la usonanoj diras? Ĉu vi iam estis membro de Komunista partio? Mi demandas, ĉar vidpunkton similan al la via mi antaŭe renkontis nur ĉe maljunaj komunistaj partianoj (anstataŭ Usono estis, kompreneble, la komunistaj partestroj).
vincas:Ne temas pri nova tago, sed pri nova prezidento. Ĉu nova prezidento ankaŭ kulpas pri "mensogoj" de malnova prezidento?
Temas pri tio, ke usonaj estroj foje mensogis por pravigi militojn. Do ne estas mirige se ili mensogas ankaŭ ĉifoje. Do oni bezonas pruvojn por konvinkiĝi ke Obama ne mensogas. Se la pruvoj estas "sekretaj", tio fakte neniigas ĉiujn dubojn pri tio, ĉu la usonanoj mensogas aŭ ne.
vincas:
Fuzzy:Do kial Litovujo rilate al Usono ne agas aliancule?
Ĉu vi povas rakonti pli?
Mi jam skribis -- kial Litovujo ne penas deteni sian "alianculon" de eraroj, sed anstataŭ tio silente kaj sendube subtenas ĝin eĉ en farado de evidentaj krimoj?
vincas:
do kial Obama ne volis sidi apud Putino dum kunveno de prezidentoj, se ili estas bonaj amikoj.
Amiko ne estas tiu, kiu diras nur agrablaĵojn. Amiko estas tiu, kiu sincere diras la veron, eĉ malplezuran, rekte en la vizaĝon de sia partnero.
vincas:Vi rigardas je vidpunkto de diktatorujo, ĉar vi vivas en ĝi. Kaj diktatora Rusio ĉiam estas majstro kaj aliaj estas hundetoj. Mi komprenas vian vidpunkton kaj estus strange se vi pensus alie.
Vi tro multe pensas pri diktatorujoj. Mi nur diris, ke la hundeto ne rajtas pridubi vortojn de sia mastro, kaj do ne bezonas iujn ajn pruvojn. Sed la egala partnero havas propran opinion kaj rekte ĝin eldiras. Ĉu vi ne konsentas kun tio?
vincas:Sed sciu diktarorujo kaj demokratio neniel povas esti egalaj.
Sciu, ke laŭ UN ĉiuj ŝtatoj estas egalrajtaj, sendepende de tio, ke iu opinias iun diktatorujo aŭ demokratio. Neniel povas esti egalaj nur la mastro kaj lia hundeto.
vincas:Ĉu laŭ vi Francio, Britio, Turkio aliaj menbroj de EU ĉiuj estas hundetoj de Usono?
Jes, verdire, mi opinias ke la estroj de Francio kaj Britio estas hundetoj de Usono. Ili eĉ ignoras la volon de la popoloj de siaj landoj, por plezurigi Obamon.
Parenteze, la "diktatoro" Putin neniam agis kontraŭ opinio de la rusia popolo. Sed tio tute ne estas strange, ĉar "demokratia lando" estas ja nur tia, kiun estras "demokratoj" (t.e. marionetoj de Usono), ekzemple, Turkio, Kataro, Barejno, Sauda Arabio.
vincas:Nu, tiam Litovio ankaŭ estas hundeto
Do ĉu Litovujo emas esti hundeto, se la mastro estas sufiĉe forta?

corobu (Montri la profilon) 2013-septembro-09 13:47:08

Fuzzy:
vincas:Ne temas pri nova tago, sed pri nova prezidento. Ĉu nova prezidento ankaŭ kulpas pri "mensogoj" de malnova prezidento?
Temas pri tio, ke usonaj estroj foje mensogis por pravigi militojn. Do ne estas mirige se ili mensogas ankaŭ ĉifoje. Do oni bezonas pruvojn por konvinkiĝi ke Obama ne mensogas.
Dubinde estas ke pruvojn ni (simplaj civitanoj) ricevos, penseble ke en la plej altaj sferoj de la registaroj kaj Usona kaj Rusia iuj jam scias kiuj responsas pri la aŭgusta ĥemia murdado.
Permesu ke mi resendu kelkajn vortojn viajn ĉar dum mi legis vin mi vere pensis la jenan:
Diktatorecaj estroj plurfoje uzis ĥemiajn armilojn por servi al si. Do ne estas mirige ke oni suspektu ke (akcidente aŭ propravole) unu plia diktatoro responsus pri la ĥemia bombado. Oni bezonas pruvojn ke ne estas Asad kiu bombadis ĥemie.

corobu (Montri la profilon) 2013-septembro-09 14:20:32

Fuzzy:
Jes, verdire, mi opinias ke la estroj de Francio kaj Britio estas hundetoj de Usono. Ili eĉ ignoras la volon de la popoloj de siaj landoj, por plezurigi Obamon.
Tio ne estas vera.
En Britio la estro ne ignoris la volon de sia popolo.
En Francio ja la estro pretas ignori la volon de francianoj, penseble ne por plezurigi Obamon: miaopinie li sekvis Obamon malsaĝece je la komenco de la afero kaj nun li ne plus scias kiel elturniĝi sen perdi la vizaĝon en la internacia kortumo :-/. Li devus preni kelkajn lecionojn apud la Ĉina registaro (oni observu, oni lernu kaj poste oni agu!), kaj la Britia kaj la Usona kiuj konsultis/as gravajn enlandajn politikajn organizojn kaj akceptas sin submeti al ties baloto.
Fuzzy:Parenteze, la "diktatoro" Putin neniam agis kontraŭ opinio de la rusia popolo.
Li, ja tre lerte, scias regi sian popolon...

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-septembro-09 15:21:58

Fuzzy skribis:
Parenteze, la "diktatoro" Putin neniam agis kontraŭ opinio de la rusia popolo.
Ĉu li mem diris tion?

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-09 18:13:16

corobu:
Fuzzy:
vincas:Ne temas pri nova tago, sed pri nova prezidento. Ĉu nova prezidento ankaŭ kulpas pri "mensogoj" de malnova prezidento?
Temas pri tio, ke usonaj estroj foje mensogis por pravigi militojn. Do ne estas mirige se ili mensogas ankaŭ ĉifoje. Do oni bezonas pruvojn por konvinkiĝi ke Obama ne mensogas.
Dubinde estas ke pruvojn ni (simplaj civitanoj) ricevos, penseble ke en la plej altaj sferoj de la registaroj kaj Usona kaj Rusia iuj jam scias kiuj responsas pri la aŭgusta ĥemia murdado.
Permesu ke mi resendu kelkajn vortojn viajn ĉar dum mi legis vin mi vere pensis la jenan:
Diktatorecaj estroj plurfoje uzis ĥemiajn armilojn por servi al si. Do ne estas mirige ke oni suspektu ke (akcidente aŭ propravole) unu plia diktatoro responsus pri la ĥemia bombado. Oni bezonas pruvojn ke ne estas Asad kiu bombadis ĥemie.
Via opinio estas tiom interesa por mi, ke mi al vi respondu per du mesaĝoj, kara corobu.

Unue, kio koncernas la pruvojn:

Kial vi tiom certas ke nur diktatoroj uzis armilon de amasa detruo? Rememoru Hiroŝimon kaj Nagasakon, poste Agent Orange en Vjetnamio, poste blanka fosforo en Irako -- ĉion tion uzis kontraŭ civiluloj la plej demokratia lando de la mondo.

Ĉu vi vidis kiel la teroristoj batalantaj kontraŭ Asad fortranĉas kaj voras korojn de mortaj soldatoj? Ĉu vi dubas, ke ili povus uzi la kemiaĵojn kontraŭ civiluloj?

Vi ja scias ke landoj, kiuj pleje subtenas la teroristojn, estas Kataro kaj Saudio -- ĉu ili laŭ vi estas tro demokratiaj por ne provizi la ribelantajn fanatikulojn per kemia armilo kaj aranĝi la provokacion kontraŭ Asad por igi Usonon lin bombardi?

Nu bone, la pruvoj mankas. Sed tiam oni uzu sian cerbon kaj logikon. Demandu al vi: por kio Asad ataku sian popolon per la kemiaĵojn? Por pligrandigi nombron de siaj malamantoj en Sirio, kaj samtempe organizi bombardadon flanke de Usono?
Do vi demandas fakte: kiaj estas pruvoj, ke Asad ne estas idioto.
Nu jen la respondo: li sukcesis konservi sian potencon en la lando, malgraŭ du jaroj de la milito. Idioto tion ne sukcesus. Aldone, li havas britanan diplomon de kuracisto. Oni ne donus la diplomon al persono, klinike idiota.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-09 18:18:16

corobu:
Fuzzy:
vincas:Ne temas pri nova tago, sed pri nova prezidento. Ĉu nova prezidento ankaŭ kulpas pri "mensogoj" de malnova prezidento?
Temas pri tio, ke usonaj estroj foje mensogis por pravigi militojn. Do ne estas mirige se ili mensogas ankaŭ ĉifoje. Do oni bezonas pruvojn por konvinkiĝi ke Obama ne mensogas.
Dubinde estas ke pruvojn ni (simplaj civitanoj) ricevos, penseble ke en la plej altaj sferoj de la registaroj kaj Usona kaj Rusia iuj jam scias kiuj responsas pri la aŭgusta ĥemia murdado.
Permesu ke mi resendu kelkajn vortojn viajn ĉar dum mi legis vin mi vere pensis la jenan:
Diktatorecaj estroj plurfoje uzis ĥemiajn armilojn por servi al si. Do ne estas mirige ke oni suspektu ke (akcidente aŭ propravole) unu plia diktatoro responsus pri la ĥemia bombado. Oni bezonas pruvojn ke ne estas Asad kiu bombadis ĥemie.
Due, tre interesa estas via vidpunkto al la demando entute.

Oni rakontis al vi per amaskomunikiloj, ke Asad estas diktatoro. Tio, ke plejmulto da sirianoj lin subtenas, tute ne estas grava. Kaj jen vi pretas suspekti lin je ĉiuj inferaj krimoj, tute senpruve, kaj male, postulas ke li mem pruvu sian senkulpecon (interese, kiel pruvi, ke vi ion NE faris?)
Kaj se li ne pruvas tion ĝustatempe, vi konsentas, ke oni bombardu sendependan landon, neniel minacantan al via hejmlando?
Diru, bonvolu, ĉu multaj el viaj konatoj samopinias kun vi? Se jes, tiam la planedo estas en grava danĝero malgajo.gif

Dank'al Dio, Rusio havas nuklean armilon, kiu tenas ĉujn "demokratizistojn" for de niaj limoj. Alie sendube jam delonge ni estus bombardataj fare de vi. Imagu, corobu, ja raketo aŭ bombo, lanĉita de via samlandano, eble eĉ de via konatulo, povus frakasi mian domon, mortigi miajn gepatrojn, fratinon, edzinon... Terure. Dank'al Dio, ni havas nuklean armilon!

Okcidentuloj, ŝajne, tute freneziĝis -- per unu mano ili bombardas ĉiun ajn kiu ne kapablas sin defendi, kaj per la dua mano ili penas persvadi Iranon ne havigi al si nuklean armilon! La ilia hipokriteco jam atingis nivelon de plena absurdo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-09 18:20:03

corobu:
Fuzzy:
Jes, verdire, mi opinias ke la estroj de Francio kaj Britio estas hundetoj de Usono. Ili eĉ ignoras la volon de la popoloj de siaj landoj, por plezurigi Obamon.
Tio ne estas vera.
En Britio la estro ne ignoris la volon de sia popolo.
Sed la brita parlamento rifuzis subteni la atakon, sed Cameron daŭre ĝin propagandas, ĉu ne?

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-09 18:21:28

Altebrilas:
Fuzzy skribis:
Parenteze, la "diktatoro" Putin neniam agis kontraŭ opinio de la rusia popolo.
Ĉu li mem diris tion?
Ne, mi mem diras tion al vi: mi ne memoras unufojon, kiam Putin faris ion ignorante opinion de la popolo.

corobu (Montri la profilon) 2013-septembro-09 20:34:06

Al Fuzzy:
Mi atente legis vin kaj nun respondas.
Unue mi dankas pro viaj sinceraj respondoj.
Vi metas multe tro da demandoj al kiuj mi ne deziras respondi ĉar viaj supozaj demandoj estas tiom for de miaj nunaj okupoj kaj personaj pensoj ke ne valoras respondi negative al ĉiuj, unu post la alia.
Due, tio kion mi legis de vi konsternas min ĉar mi demandas min ĉu vi ankoraŭ kapablas kompreni tiujn kiujn vi nomas "hundetoj", "demokratizistoj", "okcidentuloj".

Ne provu konvinki min ke Asad ne estas diktaroro, mi petas. Povas esti ke ne eblas demokratizi kelkajn landojn kaj tio ĉi por la bonfarto de la lando, tion mi opinias (la ekzemplo de Egiptio subtenas mian opinion). Mi scias ke je la nomo de demokratizo fanatikuloj provas preni la povon, ne por la bonfarto de submetitaj homoj sed por servi fanatikajn idealojn.
Asad ja estas diktatoro kaj multas la sirianoj kiuj subtenas lin, temas pri interna afero kaj mi firme estas kontraŭ alilanda interveno por "demokratizi Sirion", alidire por faligi Asadon, temas pri siriana afero.

Ankaŭ ne provu konvinki min per rezonado ke stultaĵo estus ke Asad estus uzinta la ĥemiajn armilojn en aŭgusto 2013. Via rezonado baziĝas sur premiso dubinda: ke en aŭgusto lia kampo estis venkanta.

Mi ne scias kiuj uzis la ĥemiajn armilojn, mi nur respondis por reekvilibri iun tro partiecan diron vian.
Fakte kaj versincere mi havas neniun personan konvinkon pri la kulpuloj. La nura persona konvinko, kiun mi nun havas pri la siria krizo, estas ke ataki Sirion per armiloj estas freneze.
Kompreneble mi povas erari ĉar ne ĉiujn donitaĵojn de la afero mi posedas: mi estas maljuna virino kies ĉefa okupo estas la bonfarto de siaj proksimuloj sed tamen interesiĝas pri la gravaj internaciaj aferoj de nia mondo. Se ne estus tiel mi ne estus lerninta Esperanton ridulo.gif.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-10 04:49:47

corobu:Al Fuzzy:
Mi atente legis vin kaj nun respondas.
Unue mi dankas pro viaj sinceraj respondoj.
Vi metas multe tro da demandoj al kiuj mi ne deziras respondi ĉar viaj supozaj demandoj estas tiom for de miaj nunaj okupoj kaj personaj pensoj ke ne valoras respondi negative al ĉiuj, unu post la alia.
Due, tio kion mi legis de vi konsternas min ĉar mi demandas min ĉu vi ankoraŭ kapablas kompreni tiujn kiujn vi nomas "hundetoj", "demokratizistoj", "okcidentuloj".
Per la nomoj de "hundetoj" kaj "demokratizistoj" mi celis neniujn el la ĉeestantoj, sed nur politikistojn. Se iu ofendiĝis, mi ege petas pardonon, mi ne celis ofendi iun ĉi tie malgajo.gif
Kaj mi ne penas konvinki vin ke Asad ne estas diktatoro. Mi nur diras, ke ĉu Asad estas diktatoro aŭ ne -- tio estas afero de la sirianoj mem.
Dankon pro via respondo!

Reen al la supro