Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
by codesito, October 21, 2012
Messages: 237
Language: Esperanto
Fuzzy (User's profile) December 7, 2012, 6:48:31 AM
vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.
Fuzzy (User's profile) December 7, 2012, 7:00:55 AM
dobri:Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?Fuzzy:Ankaŭ mi povas klarigi. Kiam Breĵnev timis perdi sian influon en Ĉeĥoslovakio, tiam li fantaziis minacon fare de okcidentaj landoj por pravigi sovetan agresion kontraŭ Ĉeĥoslovakio.vincas:Mi ne komprenis vian aludon, eble vi klarigos?Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
vincas (User's profile) December 7, 2012, 12:23:23 PM
Fuzzy:Kontraŭ kiu kartveloj komencis militon? Kartveloj komencis militon kontraŭ apartistoj. (Kartveloj ne komencis militon kontraŭ Rusio). Kaj tiam Rusio alvenis "helpi" al apartistoj. Ĉu Rusio rajtis tion fari? Jes Rusio rajtis tion fari, ĉar Rusio estas pli forta ol Kartvelio. Rusio simple ne povis alie agi, kaj kartveloj devis tion scii. Sed Rusio ne zorgis pri interesoj de apartistoj, Rusio zorgis pri siaj interesoj.vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.
dobri (User's profile) December 7, 2012, 4:54:50 PM
Fuzzy:Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?La tielnomata "invitletero" estis neniam publikigita. Ĉiuj tiamaj elstaruloj refutis ĝin. Onidire ĝi neniam ekzistis. Kaj Dubĉek estis en Praha kaptita de rusoj, poste sekrete transportita al Moskvo kaj tie devigita subskribi tion, kion decidis Breĵnev.
Fuzzy (User's profile) December 8, 2012, 2:07:38 PM
vincas:La eŭropa komisiono decidis ke Rusio vere rajtis fari tion ĉar la kartveloj mortigis rusajn pacgardistojn.Fuzzy:Kontraŭ kiu kartveloj komencis militon? Kartveloj komencis militon kontraŭ apartistoj. (Kartveloj ne komencis militon kontraŭ Rusio). Kaj tiam Rusio alvenis "helpi" al apartistoj. Ĉu Rusio rajtis tion fari? Jes Rusio rajtis tion fari, ĉar Rusio estas pli forta ol Kartvelio.vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.
vincas:Rusio simple ne povis alie agi, kaj kartveloj devis tion scii.Jes ja
vincas:Sed Rusio ne zorgis pri interesoj de apartistoj, Rusio zorgis pri siaj interesoj.Jen surprizo, iu ŝtato zorgas pri siaj interesoj!
Sed, revenante al la pretekstoj por militi -- do vi konsentas, ke Rusiaj estroj nenion fantaziis kaj ne serĉis ian kialon?
Fuzzy (User's profile) December 8, 2012, 2:21:28 PM
dobri:Tiam Ĉeĥoslovakio estis ŝtato dependanta de Sovetunio. Do Breĵnev ne devis elpensi iujn pretekstojn por enirigi trupojn tien. Tio estis kvazaŭ interna familia afero: kiam infano ne deziras lerni sed deziras anstataŭe ludi kun infanoj de alia domo, tiam la dommastro simple punas la infanon kaj devigas ĝin obei. Kaj poste la infano devas eĉ danki la dommastron pro la leciono. Kiel faris Dubĉek en Moskvo, subskribante la dokumenton pravigantan la okupadon.Fuzzy:Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?La tielnomata "invitletero" estis neniam publikigita. Ĉiuj tiamaj elstaruloj refutis ĝin. Onidire ĝi neniam ekzistis. Kaj Dubĉek estis en Praha kaptita de rusoj, poste sekrete transportita al Moskvo kaj tie devigita subskribi tion, kion decidis Breĵnev.
Ĉiukaze, ĉu vi egaligas la fiagojn de Imperio de Malbono kun la politiko de nobela pacpremiito Obama?
dobri (User's profile) December 9, 2012, 11:59:22 AM
Fuzzy:Fakte jes. Mi ne vidas grandan diferencon.
Ĉiukaze, ĉu vi egaligas la fiagojn de Imperio de Malbono kun la politiko de nobela pacpremiito Obama?
vincas (User's profile) December 9, 2012, 2:43:09 PM
Fuzzy:La eŭropa komisiono decidis ke Rusio vere rajtis fari tion ĉar la kartveloj mortigis rusajn pacgardistojn.Nu ne indas kulpigi nur kartvelojn ankaŭ rusoj kaj apartistoj provokis kartvelojn. Kaj kion tie faris rusaj pacgardistoj tie ja estas terenoj de Kartvelio.
Fuzzy:Jen surprizo, iu ŝtato zorgas pri siaj interesoj!Nu, ĉiu ŝtato zorgas, sed Rusio surmetis la maskon ke ĝi zorgas pri apartismaj ŝtatoj. Sed tion eble ĉiuj grandaj ŝtatoj faras kaj Rusio ĉi tie ne estas escepto.
Fuzzy:Sed, revenante al la pretekstoj por militi -- do vi konsentas, ke Rusiaj estroj nenion fantaziis kaj ne serĉis ian kialon?Mi ne scias la aferon bone. Sed kartveloj faris eraron kaj Rusio tion bone eluzis. Eble por kartveloj ne indis ataki Sud-Osetion, sed ŝerci pacan manieron kunvivi. Kartvelio forgesis, ke Rusio povas ataki iu, sed Kartvelio ne povas fari la samon. Kaj kia povas esti kialo, se vi havas grandan armeon? Vi povas vi trafaras iun. Nu eble Rusio rajtis haltigi Kartvelion, sed Rusio reagis tro forte. Kaj Rusio ankaŭ multe propagandis pri tio (sed eble simile faris ankaŭ la alia flanko). Do se Rusio rajtis haltigi Kartvelion, Usono rajtas trafari Sirion.
auxro (User's profile) December 9, 2012, 8:19:23 PM
Vincas:La lupo gardis siajn ŝafojn
Nu ne indas kulpigi nur kartvelojn ankaŭ rusoj kaj apartistoj provokis kartvelojn. Kaj kion tie faris rusaj pacgardistoj tie ja estas terenoj de Kartvelio.
Paulinho (User's profile) January 13, 2013, 8:38:10 PM
Sed ili amas vendi armilojn. Tiel militoj ĉiam estos en la monda ĉirkaŭo. Resume: Gento kiel la estro de Sirio punas la popolo nur por pliriĉigi la armilfabrikistojn. Li estas tro malfeliĉa.