Więcej

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

od codesito, 21 października 2012

Wpisy: 237

Język: Esperanto

Fuzzy (Pokaż profil) 7 grudnia 2012, 06:48:31

vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.
Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.

Fuzzy (Pokaż profil) 7 grudnia 2012, 07:00:55

dobri:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.
Mi ne komprenis vian aludon, eble vi klarigos?
Ankaŭ mi povas klarigi. Kiam Breĵnev timis perdi sian influon en Ĉeĥoslovakio, tiam li fantaziis minacon fare de okcidentaj landoj por pravigi sovetan agresion kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?

vincas (Pokaż profil) 7 grudnia 2012, 12:23:23

Fuzzy:
vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.
Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.
Kontraŭ kiu kartveloj komencis militon? Kartveloj komencis militon kontraŭ apartistoj. (Kartveloj ne komencis militon kontraŭ Rusio). Kaj tiam Rusio alvenis "helpi" al apartistoj. Ĉu Rusio rajtis tion fari? Jes Rusio rajtis tion fari, ĉar Rusio estas pli forta ol Kartvelio. Rusio simple ne povis alie agi, kaj kartveloj devis tion scii. Sed Rusio ne zorgis pri interesoj de apartistoj, Rusio zorgis pri siaj interesoj.

dobri (Pokaż profil) 7 grudnia 2012, 16:54:50

Fuzzy:Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?
La tielnomata "invitletero" estis neniam publikigita. Ĉiuj tiamaj elstaruloj refutis ĝin. Onidire ĝi neniam ekzistis. Kaj Dubĉek estis en Praha kaptita de rusoj, poste sekrete transportita al Moskvo kaj tie devigita subskribi tion, kion decidis Breĵnev.

Fuzzy (Pokaż profil) 8 grudnia 2012, 14:07:38

vincas:
Fuzzy:
vincas:Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.
Eĉ la eŭropa komisiono trovis ke la militon komencis la kartveloj. Do vi tute maltrafas. Elpensu ion alian.
Kontraŭ kiu kartveloj komencis militon? Kartveloj komencis militon kontraŭ apartistoj. (Kartveloj ne komencis militon kontraŭ Rusio). Kaj tiam Rusio alvenis "helpi" al apartistoj. Ĉu Rusio rajtis tion fari? Jes Rusio rajtis tion fari, ĉar Rusio estas pli forta ol Kartvelio.
La eŭropa komisiono decidis ke Rusio vere rajtis fari tion ĉar la kartveloj mortigis rusajn pacgardistojn.
vincas:Rusio simple ne povis alie agi, kaj kartveloj devis tion scii.
Jes ja
vincas:Sed Rusio ne zorgis pri interesoj de apartistoj, Rusio zorgis pri siaj interesoj.
Jen surprizo, iu ŝtato zorgas pri siaj interesoj!

Sed, revenante al la pretekstoj por militi -- do vi konsentas, ke Rusiaj estroj nenion fantaziis kaj ne serĉis ian kialon?

Fuzzy (Pokaż profil) 8 grudnia 2012, 14:21:28

dobri:
Fuzzy:Kiom mi scias, Sovetunio elpensis por sin pravigi ke la ĉeĥa estraro mem invitis la sovetiajn trupojn. Kaj Dubĉek ja vere finfine subskribis tian dokumenton?
La tielnomata "invitletero" estis neniam publikigita. Ĉiuj tiamaj elstaruloj refutis ĝin. Onidire ĝi neniam ekzistis. Kaj Dubĉek estis en Praha kaptita de rusoj, poste sekrete transportita al Moskvo kaj tie devigita subskribi tion, kion decidis Breĵnev.
Tiam Ĉeĥoslovakio estis ŝtato dependanta de Sovetunio. Do Breĵnev ne devis elpensi iujn pretekstojn por enirigi trupojn tien. Tio estis kvazaŭ interna familia afero: kiam infano ne deziras lerni sed deziras anstataŭe ludi kun infanoj de alia domo, tiam la dommastro simple punas la infanon kaj devigas ĝin obei. Kaj poste la infano devas eĉ danki la dommastron pro la leciono. Kiel faris Dubĉek en Moskvo, subskribante la dokumenton pravigantan la okupadon.

Ĉiukaze, ĉu vi egaligas la fiagojn de Imperio de Malbono kun la politiko de nobela pacpremiito Obama?

dobri (Pokaż profil) 9 grudnia 2012, 11:59:22

Fuzzy:
Ĉiukaze, ĉu vi egaligas la fiagojn de Imperio de Malbono kun la politiko de nobela pacpremiito Obama?
Fakte jes. Mi ne vidas grandan diferencon.

vincas (Pokaż profil) 9 grudnia 2012, 14:43:09

Fuzzy:La eŭropa komisiono decidis ke Rusio vere rajtis fari tion ĉar la kartveloj mortigis rusajn pacgardistojn.
Nu ne indas kulpigi nur kartvelojn ankaŭ rusoj kaj apartistoj provokis kartvelojn. Kaj kion tie faris rusaj pacgardistoj tie ja estas terenoj de Kartvelio.

Fuzzy:Jen surprizo, iu ŝtato zorgas pri siaj interesoj!
Nu, ĉiu ŝtato zorgas, sed Rusio surmetis la maskon ke ĝi zorgas pri apartismaj ŝtatoj. Sed tion eble ĉiuj grandaj ŝtatoj faras kaj Rusio ĉi tie ne estas escepto.
Fuzzy:Sed, revenante al la pretekstoj por militi -- do vi konsentas, ke Rusiaj estroj nenion fantaziis kaj ne serĉis ian kialon?
Mi ne scias la aferon bone. Sed kartveloj faris eraron kaj Rusio tion bone eluzis. Eble por kartveloj ne indis ataki Sud-Osetion, sed ŝerci pacan manieron kunvivi. Kartvelio forgesis, ke Rusio povas ataki iu, sed Kartvelio ne povas fari la samon. Kaj kia povas esti kialo, se vi havas grandan armeon? Vi povas vi trafaras iun. Nu eble Rusio rajtis haltigi Kartvelion, sed Rusio reagis tro forte. Kaj Rusio ankaŭ multe propagandis pri tio (sed eble simile faris ankaŭ la alia flanko). Do se Rusio rajtis haltigi Kartvelion, Usono rajtas trafari Sirion.

auxro (Pokaż profil) 9 grudnia 2012, 20:19:23

Vincas:
Nu ne indas kulpigi nur kartvelojn ankaŭ rusoj kaj apartistoj provokis kartvelojn. Kaj kion tie faris rusaj pacgardistoj tie ja estas terenoj de Kartvelio.
La lupo gardis siajn ŝafojn

Paulinho (Pokaż profil) 13 stycznia 2013, 20:38:10

Mi ne kredas principe je io kiel tria monda milito. La hodiaŭaj kandidatoj al mondpropruloj scias ke estas pri facile aĉeti la registarojn anstataŭ ilin substitui.

Sed ili amas vendi armilojn. Tiel militoj ĉiam estos en la monda ĉirkaŭo. Resume: Gento kiel la estro de Sirio punas la popolo nur por pliriĉigi la armilfabrikistojn. Li estas tro malfeliĉa.

Wróć do góry