ورود به محتوا

La N-Finaĵo Kun De

از Simon Pure, 22 اکتبر 2012

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Simon Pure (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2012،‏ 1:54:01

Mi legis PMEG (pri n-finaĵo, ne tuta) kaj pensis ke mi komprenas ĝuste uzi de la n-finaĵo, sed mi ne estas tute certa.

La ribeluloj saltas de ilia embukso kaj atakas ilian malamikojn.

La ribeluloj saltas de ilian embukson kaj atakas ilian malamikojn.

Mi pensis ke la unua estas ĝusta. Jes?

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2012،‏ 2:50:54

Forigite

Simon Pure (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2012،‏ 4:52:34

Hyperboreus:La unua estas pli ĝusta ol la dua.

La ribeluloj saltas de sia embusko kaj atakas siajn malamikojn...
Kompreneble, nun mi vidis ĝin. Mi pensis sole pri la n-finaĵo.

Multe da dankoj.

sudanglo (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2012،‏ 8:47:39

Se vi konceptas la direktan uzon de 'n' kiel alian manieron por diri 'al', tiam estas evidente, ke post 'de' aŭ 'el' oni ne uzus ĝin.

Nur en iu stranga matematika universo oni povas aliri al io kaj samtempe eliri de tiu loko.

cellus (نمایش مشخصات) 24 اکتبر 2012،‏ 15:59:01

Laŭ mia kompreno esperanto havas la korespondaĵojn:
de / al
el / en + n

La prepozicioj de, al kaj el ĝis (?) mem esprimas direkton kaj ne bezonas ĝin. La n-formon pri prepozicioj estas uzebla nur post en, sur kaj sub.

Mi eliras el la urbo.
Mi vojaĝas de la ĉefurbo.
Ŝi sopiras al la kamparo.

La hundo sidas sub la tablo.
La kato iras sub la tablon.

La libro kuŝas /staras / estas sur la tablo.
Mi metas ĝin sur la tablon.

Zamenhof loĝis en urbo.
Edmond Privat iris en la ĉambron.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2012،‏ 9:39:10

cellus:La n-formon pri prepozicioj estas uzebla nur post en, sur kaj sub.
-n povas aperi ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj: Mi kuras inter/post/malantaŭ/antaŭ/ la arbojn, La helikoptero flugis super la monteton (t.e., poste ĝi ŝvebas super ĝi; en kelkaj lingvoj tio mallogike signifas ankaŭ "trans la monteton" ).

بازگشت به بالا