メッセージ: 6
言語: Esperanto
Simon Pure (プロフィールを表示) 2012年10月22日 1:54:01
La ribeluloj saltas de ilia embukso kaj atakas ilian malamikojn.
aŭ
La ribeluloj saltas de ilian embukson kaj atakas ilian malamikojn.
Mi pensis ke la unua estas ĝusta. Jes?
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年10月22日 2:50:54
Simon Pure (プロフィールを表示) 2012年10月22日 4:52:34
Hyperboreus:La unua estas pli ĝusta ol la dua.Kompreneble, nun mi vidis ĝin. Mi pensis sole pri la n-finaĵo.
La ribeluloj saltas de sia embusko kaj atakas siajn malamikojn...
Multe da dankoj.
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年10月22日 8:47:39
Nur en iu stranga matematika universo oni povas aliri al io kaj samtempe eliri de tiu loko.
cellus (プロフィールを表示) 2012年10月24日 15:59:01
de / al
el / en + n
La prepozicioj de, al kaj el ĝis (?) mem esprimas direkton kaj ne bezonas ĝin. La n-formon pri prepozicioj estas uzebla nur post en, sur kaj sub.
Mi eliras el la urbo.
Mi vojaĝas de la ĉefurbo.
Ŝi sopiras al la kamparo.
La hundo sidas sub la tablo.
La kato iras sub la tablon.
La libro kuŝas /staras / estas sur la tablo.
Mi metas ĝin sur la tablon.
Zamenhof loĝis en urbo.
Edmond Privat iris en la ĉambron.
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2012年10月25日 9:39:10
cellus:La n-formon pri prepozicioj estas uzebla nur post en, sur kaj sub.-n povas aperi ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj: Mi kuras inter/post/malantaŭ/antaŭ/ la arbojn, La helikoptero flugis super la monteton (t.e., poste ĝi ŝvebas super ĝi; en kelkaj lingvoj tio mallogike signifas ankaŭ "trans la monteton" ).