글: 7
언어: Esperanto
Demian (프로필 보기) 2012년 10월 23일 오후 3:03:22
Mi scias, kion mi faros post lerni programlingvon. Sed mi ne scias, kiun lingvon estas elektinda por mia celo. Do, bonvole, sugestu:
Celo:
(1) Krei programaron, kiu aŭtomate ŝanĝos gurmuĥan ortografion al ŝahamuĥan skribon, kaj vice versa.
(2) La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio. La fina celo estas kunigi du Panĝabajn Vikipediojn kreitaj per uzantoj de du apartaj skriboj.
Dankon por legi!

Vilius (프로필 보기) 2012년 10월 23일 오후 4:24:11
Demian:Sed mi ne scias, kiun lingvon estas elektinda por mia celo.Entute ne gravas. Vian taskon oni povas plenumi per iu moderna programlingvo. Laŭ mi, Ruby estus bona kandidato por vi. Ĝi estas unu el la plej novaj programlingvoj, kiu nuntempe iĝis tre populara. Pro tio vi havos multegon da helpo de aliaj programistoj. Ruby estas skripta programlingvo, en aliaj vortoj: vi skribis programeton, startigis ĝin kaj programo funkcias (ne bezonas kompili ion, ktp). La sola malavantaĝo, ke Ruby esas relative malrapida lingvo (pli ĝuste, ĝia interpretilo estas malrapida). Tamen, en via kazo tio ne gravas - legi kaj skribi tekston el/sur la disko verŝajne estos la plej malrapida parto de la programo.
Tamen aliaj skriptaj programlingvoj ankaŭ taŭgus: Python, Perl, Lua kaj multegaj aliaj.
darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 23일 오후 4:32:26
Demian:Tiam vi plej bone programu per PHP, la programlingvo uzata de MediaWiki - mi eĉ ne scias, ĉu eblas programi MediaWiki-aldonaĵojn en alia programlingvo ol PHP.
(2) La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio. La fina celo estas kunigi du Panĝabajn Vikipediojn kreitaj per uzantoj de du apartaj skriboj.
Cetere, eble antaŭ ol fari ion ajn pri via celo vi legu tion ĉi: Wikipedias in multiple writing systems
kefga_x (프로필 보기) 2012년 10월 23일 오후 4:49:27
Punjabi Wikipedia
Kaj fakte oni vidas ke jam ekistas ion similan:
Gurmukhī - Shahmukhi transliteration
walfino (프로필 보기) 2012년 10월 23일 오후 8:14:37
Ĉar se ĝi estas la dua, ne necesas uzi PHP.
Demian (프로필 보기) 2012년 10월 24일 오전 8:20:01
darkweasel:Dankon! Via respondo estas tre helpplena. Mi tuj komencu serĉi pri ĝi.
Demian:Tiam vi plej bone programu per PHP, la programlingvo uzata de MediaWiki...
La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio.

kefga_x:Kaj fakte oni vidas ke jam ekistas ion similan...Mi jam vidis ĝin. Ĝi estas komerca programaro. Kaj la uzo de ĝi kostos multe.
walfino:Ĉu la programo estos metita sur Vikipedio....La celo estas unua. Do, PHP taŭgus (aspektas).
Ĉar se ĝi estas la dua, ne necesas uzi PHP.
Villius: Laŭ mi, Ruby estus bona kandidato por vi.Dankon! Mi ankaŭ serĉos pri Ruby, aldone de PHP.

Vilius (프로필 보기) 2012년 10월 25일 오전 7:25:01