去目錄頁

Unua programlingvo

Demian, 2012年10月23日

讯息: 7

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年10月23日下午3:03:22

Tiu ĉi demando jam estas demandata multfoje ke kiun lingvon oni lernu kiel la unua programlingvo. Preskaŭ ĉiam aŭ oni sugestas unu el la popularaj lingvoj, kiel Python aŭ JAVA; aŭ pli saĝe sugestas ke la respondo dependas je kion oni intencas fari per la programlingvo.

Mi scias, kion mi faros post lerni programlingvon. Sed mi ne scias, kiun lingvon estas elektinda por mia celo. Do, bonvole, sugestu:

Celo:

(1) Krei programaron, kiu aŭtomate ŝanĝos gurmuĥan ortografion al ŝahamuĥan skribon, kaj vice versa.
(2) La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio. La fina celo estas kunigi du Panĝabajn Vikipediojn kreitaj per uzantoj de du apartaj skriboj.

Dankon por legi! ridulo.gif

Vilius (显示个人资料) 2012年10月23日下午4:24:11

Demian:Sed mi ne scias, kiun lingvon estas elektinda por mia celo.
Entute ne gravas. Vian taskon oni povas plenumi per iu moderna programlingvo. Laŭ mi, Ruby estus bona kandidato por vi. Ĝi estas unu el la plej novaj programlingvoj, kiu nuntempe iĝis tre populara. Pro tio vi havos multegon da helpo de aliaj programistoj. Ruby estas skripta programlingvo, en aliaj vortoj: vi skribis programeton, startigis ĝin kaj programo funkcias (ne bezonas kompili ion, ktp). La sola malavantaĝo, ke Ruby esas relative malrapida lingvo (pli ĝuste, ĝia interpretilo estas malrapida). Tamen, en via kazo tio ne gravas - legi kaj skribi tekston el/sur la disko verŝajne estos la plej malrapida parto de la programo.

Tamen aliaj skriptaj programlingvoj ankaŭ taŭgus: Python, Perl, Lua kaj multegaj aliaj.

darkweasel (显示个人资料) 2012年10月23日下午4:32:26

Demian:
(2) La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio. La fina celo estas kunigi du Panĝabajn Vikipediojn kreitaj per uzantoj de du apartaj skriboj.
Tiam vi plej bone programu per PHP, la programlingvo uzata de MediaWiki - mi eĉ ne scias, ĉu eblas programi MediaWiki-aldonaĵojn en alia programlingvo ol PHP.

Cetere, eble antaŭ ol fari ion ajn pri via celo vi legu tion ĉi: Wikipedias in multiple writing systems

kefga_x (显示个人资料) 2012年10月23日下午4:49:27

La ligilo de Darkweasel havas parton por punĝabaj skribsitemoj:

Punjabi Wikipedia


Kaj fakte oni vidas ke jam ekistas ion similan:

Gurmukhī - Shahmukhi transliteration

walfino (显示个人资料) 2012年10月23日下午8:14:37

Ĉu la programo estos metita sur Vikipedio aŭ ĉu tio nur prenos datumo el Vikipedio?

Ĉar se ĝi estas la dua, ne necesas uzi PHP.

Demian (显示个人资料) 2012年10月24日上午8:20:01

darkweasel:
Demian:
La programo estu tia, ke ĝi funkciu kun Vikipedio.
Tiam vi plej bone programu per PHP, la programlingvo uzata de MediaWiki...
Dankon! Via respondo estas tre helpplena. Mi tuj komencu serĉi pri ĝi. ridulo.gif

kefga_x:Kaj fakte oni vidas ke jam ekistas ion similan...
Mi jam vidis ĝin. Ĝi estas komerca programaro. Kaj la uzo de ĝi kostos multe.

walfino:Ĉu la programo estos metita sur Vikipedio....

Ĉar se ĝi estas la dua, ne necesas uzi PHP.
La celo estas unua. Do, PHP taŭgus (aspektas).

Villius: Laŭ mi, Ruby estus bona kandidato por vi.
Dankon! Mi ankaŭ serĉos pri Ruby, aldone de PHP. ridulo.gif

Vilius (显示个人资料) 2012年10月25日上午7:25:01

Mi ne remarkis, ke demando temas pri Vikipedio. Tiam, kompreneble, PHP estus la plej taŭga programlingvo.

回到上端